Salti al enhavo

La potenco de filmoj


 Diskonigi

Momento dum la filmado de "Angoroj"

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

La potenco de filmoj

Antaŭ 60 jaroj, en 1964, aperis la unua plen-longa filmo tute en Esperanto: Angoroj. Kreis ĝin franca esperantisto Jacques-Louis Mahé. La filmo estas rakonto pri krimo, kaj montras kiel danĝera povas esti venĝemo.

Famaj esperantistoj ludis en la filmo. Inter ili estis Raymond Schwartz, Gaston Waringhien kaj la juna Michel Duc-Goninaz. Bedaŭrinde la filmo ne estis tre sukcesa ekonomie, kaj Mahé perdis multan monon. Pro malĝojo li detruis preskaŭ ĉiujn kopiojn de la filmo. Bonŝance li ne detruis ĉiujn, kaj esperantistoj ankoraŭ nun povas spekti lian filmon Angoroj *.

Ofte oni diras: "Unu foto valoras mil vortojn." Do, ni povas imagi kiom potenca povus esti bona filmo, kiu konsistas el milionoj da fotoj kaj anstataŭas sennombrajn vortojn!

Laŭ Marc Prensky, usona edukisto kaj verkisto, kiu interesiĝas pri modernaj eduk-rimedoj, nuntempe filmetoj estas la plej efika rimedo por prezenti kaj disvastigi diversajn ideojn. Tial li opinias, ke niaj lernantoj faru filmeton kiel hejmtaskon anstataŭ pretigi skribitan tekston.

Tio povas validi ankaŭ por nia internacia lingvo, Esperanto. La vivo de Zamenhof donas plurajn interesajn ideojn por novaj filmoj. Ekzemple, jen kelkaj spektindaj scenoj:

1. La juna Ludoviko sekrete parolas Esperanton kun siaj amikoj en la lernejo;

2. Zamenhof ekvidas siajn manuskriptojn pri Esperanto, bruligitajn de la patro;

3. Zamenhof senpage vizitas malriĉajn malsanulojn;

4. Zamenhof ne havas sufiĉe da mono por vojaĝi al la Universalaj Kongresoj.

Ankaŭ la svisa esperantisto Edmond Privat (1889-1962) havis tre interesan vivon, kiu meritus fariĝi filmo. Ekzemple, nur 17-jara li estis unu el la ĉefaj organizantoj de la 2-a Universala Kongreso en Ĝenevo. En Laŭzano en 1931 li aranĝis prelegon de Gandhi, kiu poste fariĝis lia persona amiko.

Ankaŭ pri la vivo kaj vojaĝoj de la fama jugoslava esploristo kaj verkisto Tibor Sekelj (1912-1988), eblus fari tre spektindan filmon.

Ni celu fari aŭ farigi filmojn, kiuj gajnos internaciajn premiojn ĉe famaj film-festivaloj, kiel tiuj en Venecio, Cannes, Berlino, Losanĝeleso, Toronto kaj simile. Tia sukceso estus grandega paŝo por efike prezenti Esperanton tra la tuta mondo. Laŭ persa poemo: "Arto aperas pli bona ol gemo!"

Por atingi tiun celon, eble plano simila al la jena helpos:

1. Inviti diversajn Esperanto-organizojn kaj interesiĝantojn krei grupon por kunlabori kaj subteni la projekton;

2. La grupo aranĝu internacian konkurson por scenaroj pri Esperanto;

3. La plej bonajn proponojn oni transdonu al premi-gajnintaj scenaristoj por perfektigo;

4. Oni trovu famajn reĝisorojn por filmigi la scenarojn.

Jam ekzistas filmoj pri geniuloj, ekzemple la filmo A Beautiful Mind (Bela Menso) temas pri John Nash, genia matematikisto, kiu en 1994 gajnis la premion Nobel pri Ekonomia Scienco. Sed Nash ne gajnis ĝin sola. Li ricevis la premion Nobel kun du aliaj – kaj unu estis esperantisto, Reinhard Selten (1930-2016), kiu poste fariĝis Honora Patrono de UEA. Se jam ekzistas filmo pri Nash, kial ne ankaŭ pri lia kungajninto, Reinhard Selten?

Ahmad Mamduhi

* Jen la ligilo por spekti la filmon Angoroj. Se vi volas spekti ĝin kun la subtekstoj, alklaku la dent-radon malsupre por elekti vian lingvon (kvara butono de dekstre). Poste alklaku la kvinan butonon de dekstre por ŝalti la subtekstojn.

  • Ŝati 3
  • Ami 2

Ahmad Mamduhi estas irana arkitekto, urb-fasonisto kaj esperantisto. Ekde 2021, li estas prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj, ekde 2022, membro de la Akademio de Esperanto.


  • angoro: forta maltrankvilo, kiun iu homo sentas pri la senco de la propra vivo.
  • butono: alklakebla signo en komputila aŭ telefona ekrano; oni alklakas ĝin por funkciigi programon aŭ montri novan paĝon.

Butonopx..jpg.96dc4c736b1638c056ad1aa7bf67843a.jpg

  • detrui: forigi ion por ke ĝi ne plu ekzistu; malkonstrui, nuligi, neniigi; dispecigi, rompi, malebligi la funkciadon.
  • festivalo: granda festa kunveno, ofte kun aparta temo, ekzemple pri arto, filmo, muziko aŭ simile.
  • gemo: tre bela kaj valora ŝtono, precipe kiam ĝi jam estas prilaborita kaj briligita.

Gemopx..jpg.6b59d180811aa656767f9470ec637248.jpg

  • genia: montranta brilan, ekster-ordinaran kapablon krei, verki aŭ fari aferojn; geniulo: homo kun brila, ekster-ordinara kapablo krei, verki aŭ fari aferojn.
  • honora: traktata kun granda respekto pro la gravaj aferoj, kiujn tiu homo faris aŭ faras.
  • krimo: grava kontraŭ-leĝa ago.
  • kun-labori: okupiĝi kune pri iu komuna laboro aŭ projekto.
  • manuskripto: mane skribita teksto; teksto de verko ankoraŭ ne presita.

Manuskriptopx..jpg.71a19f45b0ee36b9c7accdb9d41364a5.jpg

  • matematikisto: sciencisto, kiu okupiĝas pri nombroj kaj formoj, kaj ties propraĵoj.
  • patrono: protektanta gravulo aŭ sanktulo.
  • potenco: kapablo forte efiki.
  • reĝisoro: persono, kiu direktas la artan produktadon de teatraĵo aŭ filmo.
  • sceno: seninterrompa peco de teatraĵo, filmo aŭ romano, pri unu situacio, kaj okazanta kutime en unu loko; vidindaĵo prezentata al la rigardanto en bildo aŭ foto; scenaro: ĉiuj okazaĵoj en filma rakonto; la teksto de filmo aŭ televida programo kun ĉiuj necesaj detaloj por ĝia realigo.
  • sekrete: restante kaŝita, por ke neniu sciu pri ĝi, aŭ nur malmultaj elektitaj personoj.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio
  • venĝemo: la deziro kaŭzi suferojn al alia(j) homo(j), por repagi suferon kaŭzitan de li/ŝi/ili.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.