Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Márcia Rego.
Certe vi miros, kiam vi ekscios, ke via lito enhavas milionojn da bakterioj, fungoj kaj akaroj. Via varma lito - plena de ŝvito, salivo, mortinta haŭto kaj etaj manĝaĵeroj – estas la perfekta medio, kie tiaj estaĵoj povas vivi komforte kaj feliĉe.
Akaroj estas tre etaj parencoj de araneoj. Ili estas tro malgrandaj por esti videblaj per la homa okulo. Ili loĝas en litoj, tapiŝoj kaj kurtenoj. Ili manĝas mortintan haŭton kaj kreskas plej bone en varmaj kaj humidaj lokoj... kiel via lito. Homoj perdas 500 milionojn da haŭtaj ĉeloj ĉiutage. Tiuj donas senfinajn manĝaĵojn al la akaroj. Por homo kun alergio kontraŭ akaroj, tio povus havi la sekvon, ke tiu homo malfacile spiras, aŭ ekhavas astmon.
Ni homoj normale portas bakteriojn sur nia haŭto. Lit-kovrilo estas bona loko por bakterioj. En 2013 usona firmao, Amerisleep, kontrolis la kovrilon de kap-kuseno. La kovrilo, kiu laste estis lavita antaŭ unu semajno, enhavis pli ol 4,6 milionojn da bakterioj en 10 kvadrataj centimetroj – pli ol la neceseja sidilo.
Kiom ofte vi ŝanĝu viajn litkovrilojn kaj kapkusenojn?
Laŭ David Denning (brita fakulo pri infektaj malsanoj), se vi ne havas astmon aŭ spir-problemojn, ŝanĝu vian kapkusenon ĉiun duan jaron. Sed homo, kiu havas astmon aŭ spir-problemojn, devas aĉeti novan kapkusenon du ĝis kvar fojojn jare.
Kaj la kovriloj de via lito... spertuloj rekomendas, ke vi lavu ilin ĉiusemajne.
Estas kelkaj aferoj, kiujn vi povas fari por malpliigi la kvanton da akaroj kaj bakterioj en via lito:
1. Ne permesu al via kato aŭ hundo dormi sur la lito;
2. Duŝu vin antaŭ ol enlitiĝi;
3. Ne portu malpurajn ŝtrumpetojn en la lito;
4. Ne dormu kun ŝminko sur la vizaĝo;
5. Ne manĝu en la lito.
Dormu bone!
Myrtis Smith
- 7
- 1
Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton. Ŝi estas regula kontribuanto al uea.facila.
- akaro: tre malgranda besteto, kiu manĝas mortintajn haŭterojn de homoj aŭ bestoj.
- alergio: forta, malsana re-ago ekzemple kontraŭ iu manĝaĵo aŭ planto.
- araneo: besteto, simila al insekto, tamen kun ok kruroj.
- astmo: malsano de la spir-sistemo.
- bakterio: tre simpla malgranda vivanta estaĵo, kiu troviĝas ĉie sur la tero, sed ankaŭ en kaj sur la korpo de homoj kaj bestoj, kun diversaj funkcioj utilaj sed ankaŭ malutilaj; iuj specoj povas kaŭzi malsanojn.
- ĉelo: ĉambreto por unu persono, ekzemple en malliberejo; malgranda ejo ĉiuflanke fermita; la plej malgranda vivanta unuo, la baza ero el kiu konsistas kreskaĵoj kaj bestoj.
- duŝi: faligi akvon sur la korpon por lavado.
- firmao: asocio kun komerca celo.
- fungo: membro de vasta grupo de ne-verdaj kreskaĵoj, kiuj estas nek plantoj nek bestoj.
Wikipedia / BorgQueen CC BY-SA 2.5
- humida: malseketa.
- infekta: transdonanta malsanon de unu homo al alia, kutime per spirado aŭ tuŝado.
- kap-kuseno: komforta sako el ŝtofo, kun mola interno, sur kiun oni metas la kapon dum dormado.
- kurteno: longa tuko, kiu pendas antaŭ aŭ flanke de fenestro.
- necesejo: ĉambreto, kie oni faras necesajn korpajn funkciojn, precipe ellasi el la korpo nebezonatajn restaĵojn post trinkado kaj manĝado.
- parenco: familiano; membro de la sama kategorio aŭ speco, kvazaŭ ĝi apartenus al la sama familio.
- salivo: akvo produktata en la buŝo.
Foto: Wikipedia / Pereru CC BY-SA 4.0
- ŝminko: koloraĵo, kiun oni metas sur la vizaĝon por beligi sin aŭ por ŝanĝi sian aspekton.
- ŝtrumpeto: mallonga pied-vesto portata interne de la ŝuo.
- ŝvito: akvo, kiu formiĝas sur la haŭto, kiam estas tre varme, aŭ kiam oni tre streĉe moviĝas aŭ laboras.
- tapiŝo: dika kovraĵo el ŝtofo, kiu kuŝas sur la planko.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.