Ĉiu aktivado
Malcedi
Ĉu vi legas bitlibrojn?
En artikolo ĵus aperinta en uea.facila estis informo pri la agado de la usona landa asocio, Esperanto-USA, kiu starigas novan eldonejon kun la nomo Guteto. Kadre de tiu agado, E-USA samtempe lanĉas esploron pri la uzo de bitlibroj. La celo estas malkovri la lego-kutimojn de esperantistoj, kaj ekscii pli pri ties uzo de bitlibroj. La enketilon pretigis la teamo de Esperanto-USA. La teamo ricevis helpon de la gvidantoj de aliaj eldonejoj de Esperanto-bitlibroj kiel Flandra Esperanto-Ligo (FEL), Esperanto-Asocio de Britio (EAB), kaj Mondial.
La celo estas atingi almenaŭ 1000 personojn el kiel eble plej diversaj lokoj tra la mondo. La demandilo enhavas 16 demandojn, kaj la teamo de Esperanto-USA petas, ke oni plenigu la enketilon, kiun oni trovas en la retpaĝo de la asocio. La respondojn oni sendu ĝis la 31-a de majo 2026.
La rezultoj espereble donos informplenan alrigardon al la nuna ag- kaj pens-maniero de esperantistoj rilate al bitlibroj. La konkludoj aperos en la formo de artikolo kaj grafikaĵo en la retejo de la nova Eldonejo Guteto en junio.
Krom subteni usonajn verkistojn, la eldonejo celos eldoni klasikaĵojn de la Esperanta kultura heredaĵo el la fruaj jaroj de la dudeka jarcento. Ĝi eldonos ankaŭ edukmaterialojn por lernantoj de la lingvo.
La projekto Guteto kongruas kun la laborplano AKIRI de UEA por la jaroj 2025 ĝis 2030. Tiu laborplano celas inter-alie fortigi la Esperantan kulturon, aktive subtenante la kreadon, disvastigon kaj ĝuadon de altkvalitaj materialoj por riĉigi nian komunumon. Tial UEA alvokas al ĉiuj esperantistoj plenigi la enketilon.
Menstrua ciklo klarigita
Eldonejo Guteto
Guteto eldonos novajn originalajn verkojn kaj edukmaterialojn por anglalingvaj lernantoj, kaj ankaŭ reeldonos klasikajn verkojn. La nova iniciato rekte subtenas la celojn de Esperanto-USA, kiuj estas progresigi la instruadon kaj diskonigon de Esperanto en Usono. Pli vaste, ĝi volas proponi facile haveblajn verkojn por ĉiuj, de komencantoj ĝis spertuloj.
La projekton evoluigas Esperanto-USA kunlabore kun verkistino Stela Besenyei-Merger. “Multege da aferoj entuziasmigas min rilate al la projekto,” ŝi diris. “Ni volas faciligi la aliron al la klasika Esperanta literaturo. Imagu la novajn diskutojn, sciojn kaj amikecojn, kiuj formiĝos danke al komuna legosperto. Laŭ mia ideo, pro la evoluo de Guteto homoj ekhavos la kutimon regule legi en Esperanto.”
Ŝi parolis ankaŭ pri la inspiro malantaŭ la projekto: “Per la nomo Guteto ni memoras la laboron de Morojo. Morojo – ali-nome Myrtle R. Douglas – estis aktivulino en la usona Esperanto-movado dum la 30-aj jaroj, kaj samtempe en la frua scienc-fikcia kulturo.  Ŝi mem eldonis malgrandajn gazetojn, kiuj invitis al kunlaborado kaj instigis al legado en Esperanto. Tiel ŝi kreeme kuraĝigis la legantojn aktive partopreni. Ŝia plej konata gazeto nomiĝis Guteto. Mi esperas, ke Eldonejo Guteto estos same instiga por ni ĉiuj.”
“Per Guteto, ni celas alporti la eldonlaboradon de Esperanto-USA en la 21-an jarcenton,” diris Brandon Sowers, la prezidanto de Esperanto-USA. “Ni povas uzi bitlibrojn por pli facile havigi altkvalitan Esperantan literaturon al legantoj tra la mondo, sen malhelpoj kiel sendado, stokado, aŭ doganoj. Ni volas konstrui eldonejon, kiu samtempe konservas nian kulturan heredaĵon kaj subtenas la evoluon de nova literaturo.”
Por ekscii pli pri la projekto kaj malkovri novaĵojn kaj venontajn eldonaĵojn, vizitu la retpaĝon de Guteto.
Brandon plu klarigas: “Kunlabore kun la jam ekzistantaj eldonejoj de Esperanto-literaturo, ni deziras kontribui al la riĉigo de la Esperanto-kulturo per nia nova eldonprojekto de bitlibroj.
“Ni okupiĝos pri usonaj verkistoj, kiuj verkas originale en Esperanto. Ni eldonos ankaŭ edukajn materialojn por anglalingvaj Esperanto-lernantoj. Per reeldonado de klasikaĵoj, ni certigos, ke denove estos haveblaj la plej gravaj libroj de nia kultura heredaĵo. Jen entuziasmiga nova periodo en la vivo de Esperanto-USA!”
La unua projekto de Eldonejo Guteto estos aperigi kolekton de sciencfikciaj noveloj. Se vi deziras ricevi la plej lastajn informojn pri la evoluado de tiu ĉi eldonprojekto, necesas nur enskribi vian retadreson en la paĝon de Esperanto-USA. Tiel vi ricevos ĉiujn novaĵojn rekte en via leterkesto.
Brandon Sowers
Bona Esperanto por la ĉiutaga vivo
Provu vin antaŭ la ekzamenoj!
KER signifas Komuna Eŭropa Referenc-kadro. Tio estas unuecigita ekzamena sistemo laŭ internaciaj normoj. La Esperantaj KER-ekzamenoj jam okazis en multaj landoj de la mondo, kaj en ĉiuj kontinentoj. Se vi estas unu el la jamaj 2888 sukcesintoj, gratulojn. Se vi ankoraŭ ne trapasis KER-ekzamenon, nun venis la tempo por fari tion!
Kompreneble vi volas scii, el kio konsistas la ekzamenoj.
Do, jen la respondo: La kompleta ekzameno havas du partojn: skriban teston kaj parolan parton, kiu havas du sub-partojn. Tiuj estas: testo pri aŭskulta kompreno, kaj intervjuo. Dum la intervjuo vi dum 20-25 minutoj konversacias kun du ekzamenantoj pri ĝeneralaj temoj. Necesas ankaŭ priskribi bildon kaj ludi rolon en realisma situacio.
Kiam vi sukcese ekzameniĝis pri ambaŭ partoj, vi trapasis la kompletan ekzamenon. Tamen vi rajtas trapasi nur la skriban aŭ nur la parolan parton.
La teamo de edukado.net en tri manieroj helpas vin rilate la ekzamenojn.
Unu estas la programo Ekparolu! Per tio vi povas havi senpagajn konversaciojn kun spertaj esperantistoj, kiujn oni nomas "geonkloj".
La retejo organizas ankaŭ komunajn preparlecionojn por la ekzamen-kandidatoj.
La tria helpo estas la prov-testoj. La retejo donas eblon solvi ekzamen-testojn kaj tiel vi povas decidi, kiu nivelo taŭgas por vi. Vi povas vidi la taskojn kaj ricevi spertojn pri la uzo de la reta ekzamenejo. Tio gravas kiam vi planas ekzameniĝi rete, komputile el via hejmo, sed utilas ankaŭ se vi volas trapasi paperan ekzamenon dum iu Esperanto-aranĝo. Ĉiujare ekzistas pluraj ebloj ekzameniĝi rete aŭ ĉeeste. Kontrolu la kalendaron de la ekzamenoj.
La provtestoj en du apudaj niveloj (ekz. B1 kaj B2, aŭ B2 kaj C1) estas senpagaj. Necesas peti ilin per formularo. Vi povas solvi ilin kiam ajn tio konvenas al vi, sed necesas certiĝi, ke vi havas sufiĉan tempon por solvi la taskojn: B1 skriba daŭras du horojn, B2 tri horojn, C1 kvar horojn. La aŭdkomprenaj testoj estas ĉ. 30-35 minutojn longaj. Ĉiun teston eblas provi nur unufoje. Post la fino de la testo la kunlaborantoj de edukado.net kontrolas la testojn, donas poentojn, kaj skribas ankaŭ konsilojn. Post tio estas vere facile elekti la ĝustan nivelon kaj pretiĝi al la ekzameniĝo. La plimulto de la homoj, kiuj antaŭ la ekzameno solvis provtestojn, poste sukcese trapasis sian ekzamenon.
Se ankaŭ vi volus provi, ne atendu tro longe, ĉar la unuaj ekzamenoj okazos jam komence de junio.
Se vi bezonas pliajn klarigojn, skribu mesaĝon al ĉi tiu adreso.
Lerno-materialoj por infanoj en Kongo
La infanoj loĝas en la urbo Goma, DRK (Demokratia Respubliko Kongo), ĉe la landlimo kun Ruando. Goma estas en la provinco Norda Kivuo. La du provincoj Norda kaj Suda Kivuo estas en danĝera milita situacio de pli ol unu jaro. La bankoj restas fermitaj kaj mankas polica servo por protekti la loĝantojn. La vivo estas tre malfacila.
Ekzistas tie malgranda loka bonfara organizaĵo kun la nomo Solidarité Bonne Volonté (Solidareca Bon-volo), sub la gvido de esperantisto Alphonse Waseka Kamango. Tiu organizaĵo nun estas en partnera aranĝo kun projekto en Aŭstralio: SchoolKits for Congo (Lerniloj por Kongo). La aŭstralia agado estas aŭspiciita de la nacia sekcio de internacia bonfara asocio Rotary (Rotario).
En Aŭstralio, la projekto Lerniloj por Kongo al-logas centojn da volontuloj, kiuj helpas subteni la infanojn en Kongo. Tion ili faras per volontula laboro ĉe sportaj aranĝoj en Aŭstralio, kie ili pakas ilarojn kaj disdonas akvon kaj medalojn.
Kontraŭ tiu laboro, la organizantoj de la sportaj aranĝoj donacas monon por helpi infanojn en Kongo. Ĉiu volontulo laboras sufiĉe por donaci al unu aŭ du infanoj dorsosakon kun lernomaterialoj.
La ricevita mono estas sendita al Kongo, kie ĝi estas uzata por aĉeti ŝtofojn kaj aliajn materialojn por kudrado de fortaj dorsosakoj kaj lernejaj vestaĵoj. Oni aĉetas ankaŭ lernejajn ilojn, ekzemple kajerojn, skribilojn, liniilojn kaj tiel plu. Krome oni pagas la membrojn de la kudro-teamo.
La kudroteamo konsistas el patrinoj de infanoj kies edukado estas financata jam de multaj jaroj per kunlaborado inter Solidareca Bonvolo kaj la aŭstralia projekto Mama Wimbi. En 2018 la aŭstralia asocio Lerniloj por Kongo decidis trejni la patrinojn pri kudrado, kaj la asocio SewAid International (Kudrohelpo Internacia) provizis ilin per bela laborejo en Goma kaj elektraj kudromaŝinoj. Du el tiuj estas grandaj industriaj maŝinoj, kiuj povas pritrakti la pezan ŝtofon necesan por kudri bonkvalitajn dorsosakojn.
Kiam la kudroteamo disdonas la lernejajn kompletojn en malriĉaj lernejoj kaj orfejoj, oni fotas la okazon por danki la aŭstraliajn volontulojn kaj sportajn asociojn, kiuj financis ilin. La organizantoj en Aŭstralio ofte ricevas belajn dankleterojn de siaj volontuloj, kiuj ĝojas pro tiu ŝanco subteni la infanojn en Kongo. Ili daŭre revenas por helpi plu.
Post nur kelkaj tagoj, la aŭstraliaj organizantoj de Lerniloj por Kongo komencos novan, sed longe planitan agadon. Bonfarantoj de la asocio Rotario en Honkongo sendos donace la materialojn por fari 1000 lernejajn kompletojn. Laŭplane, tio estonte okazos ĉiujare.
Post la alveno de tiu grandega donaco, la mono el Aŭstralio ne plu devos esti uzata por aĉeti ŝtofon kaj lernilojn. Oni uzos ĝin por pli bone pagi la kudroteamon, tiel ke la patrinoj povu mem subteni siajn familiojn per sia propra laboro.
Por vidi bildojn, bonvolu viziti la konton de SchoolKits for Congo ĉe Instagram.
SENESPERA VIVO parto 1.
Estas mi esperantisto
Estas mi esperantisto
Lingva Provoko n-ro 61 (PROTEKTI kaj ŜIRMI)
Lingva Provoko n-ro 61 (PROTEKTI kaj ŜIRMI)
ANGOROJ
Kvin infanoj samtempe
La beboj naskiĝis tro frue kaj estis tre malgrandaj. Ili naskiĝis en simpla kampara domo sen modernaj medicinaj iloj, helpe de loka kuracisto kaj du akuŝistinoj.
Kiam homoj aŭdis pri la nasko, helpo venis el ĉie en Nordameriko. Homoj sendis vestojn kaj aliajn bezonaĵojn, kaj eĉ donacis patrinan lakton. Sed en la jaro 1934 regis granda ekonomia krizo, kaj prizorgi kvin tro frue naskitajn bebojn estis tre multekoste. Kiam la ĝemelinoj havis kvar monatojn, iliaj gepatroj subskribis interkonsenton kun la Ruĝa Kruco, kiu transprenis ilian prizorgadon.
En marto 1935, la kanada registaro subskribis apartan leĝon, laŭ kiu la ŝtato transprenos la knabinojn, ĝis ili atingos 18 jarojn. Speciala hejmo estis konstruita por ili. Ĝia celo estis loĝigi kaj prizorgi la knabinojn, sed baldaŭ la ĝemelinoj fariĝis granda turisma allogaĵo. Homoj vojaĝis el la tuta mondo por rigardi la fratinojn tra unudirektaj fenestroj. Novaĵfilmoj, filmoj kaj reklamoj uzis iliajn vizaĝojn, gajnante milionojn da dolaroj.
La fratinoj Dionne estis konstante observataj, kontrolataj kaj studataj. Ĉio, kion ili faris, estis registrita. Multajn jarojn poste la fratinoj diris, ke iliaj infanaj jaroj estis tre malfacilaj, kaj ke oni ne traktis ilin kiel normalajn infanojn.
La ĝemelinoj en 1947 kun siaj gepatroj kaj pastro
Preskaŭ neniom el la mono gajnita pro ilia famo atingis la knabinojn mem. Anstataŭe, ĝi estis uzata de la instancoj por esplorado, kaj por fotistoj kaj filmistoj. Ankaŭ ilia familio uzis parton de la mono por aĉeti grandan domon kaj plurajn aŭtojn, kaj por ĝui komfortan vivon.
En la 1990-aj jaroj, la postvivintaj fratinoj procesis kontraŭ la registaro de Ontario pro la maniero, kiel oni traktis kaj ekspluatis ilin. Finfine, en 1998 ili ricevis kompenson kaj oficialan pardonpeton.
Ĉiuj kvin fratinoj jam mortis. Émilie kaj Marie mortis junaj, je 20 kaj 35 jaroj, pro sanproblemoj. Yvonne mortis en 2001 je 67 jaroj. Cécile mortis la 28-an de julio 2025 je la aĝo de 91 jaroj. Annette, la lasta postvivinta fratino, mortis kvin monatojn poste, la 24-an de decembro 2025, ankaŭ ŝi je la aĝo de 91 jaroj.
La 4-a datreveno de EsperRadio 2026.
Antibiotikoj: la mirinda kuracilo
Antibiotikoj: la mirinda kuracilo
Dankon
La kolibro
La kolibro, alfrontante la incendion per nur guteto da akvo, montras ke ne temas pri la certeco venki, sed pri la decido kontribui. La mesaĝo estas, ke transformo komenciĝas per individuaj paŝoj, kaj ke la kunmeto de tiuj malgrandaj agoj povas subteni grandajn revojn kaj kolektivan esperon.
La mirinda mondo de fungoj, niaj nevideblaj najbaroj
Juna esperantistino ĉe la Konsilio de Eŭropo
Okaze de la solena legado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en pluraj lingvoj, Elena voĉlegis la tekston en Esperanto, donante klaran voĉon kaj dignan prezenton al nia lingvo ĉe internacia instanco. Ŝi atentigis pri la rolo de lingva diverseco inter la junularo por la defendado de homaj rajtoj kaj interkultura dialogo. Ŝian kontribuon varme bonvenigis la partoprenantoj.
“Estis grandega plezuro partopreni en la forumo kaj kontribui. La partoprenantoj estis poste ege interesataj. ‘Ĉu Esperanto fakte estas lingvo? Kiel vi lernis tion? Ĉu oni ankoraŭ parolas ĝin?’ – mi ricevis amason da demandoj!” – rakontas Elena.
Elena, kiu estas membro de UEA kaj TEJO (Universala Esperanto-Asocio kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), iris al la forumo por reprezenti la skoltojn – sed ŝi lerte trovis manieron ligi sian agadon ankaŭ al Esperanto.
Josette Ducloyer
Grandegaj industriaj restaĵoj
Altforno aspektas kvazaŭ grandega ujo, ĉirkaŭ kiu estas amaso da ŝtalaj tuboj kaj traboj. Ĝia alteco atingas 50-60 metrojn. Proksime al la forno estas diversaj ejoj kaj aĵoj, kiuj helpas en la procezo de ŝtal-farado: grandaj varmigiloj de aero (tiu varmigita aero estos poste sendata al la fornego); liftoj kun ĉaretoj por porti la ercon supren; grandegaj ujoj por kolekti la cindron kreitan dum la procezo; kaj aliaj.  La temperaturo interne de altforno povas atingi eĉ 2000 °C (gradojn celsiajn). Kiam la forno ekfunkcias, ĝi laboras senĉese eĉ dum kelkaj jaroj.
Nun oni ne plu vidas grandajn fandejajn fornojn en urbaj regionoj. Multaj fandejoj, kies historio komenciĝis en la 19-a jarcento, ĉesigis sian produktadon, kaj iliaj konstruaĵoj, same kiel la altfornoj, estas detruitaj. En Eŭropo restas tamen dek-kelkaj altfornoj, kiujn nun povas viziti turistoj, ekzemple en Ĉeĥio (Ostrava), Germanio (Völklingen), kaj Luksemburgo (Esch-sur-Alzette).
En Supra Silezio, kiu estas industria regiono en suda Pollando, el multaj historiaj altfornoj restas nur unu. La forno estis iam parto de fandejo en la urbo Ruda Śląska. La fandejo estis konstruita en la jaro 1840. Iam ĝi estis tre granda fandejo, kaj en ĝi funkciis samtempe sep altfornoj. La fandejo ĉesigis produktadon de ŝtalo en 2005.  La altforno, kiu staras ĝis hodiaŭ, kiel signo de iama industria potenco, ne estas ege malnova. Oni konstruis ĝin en 1968 por anstataŭigi pli malnovan fornon.
Estas interese, kion oni faris, por ne ĉesigi la produktadon de ŝtalo dum longa tempo pro ekfunkciigo de la nova altforno. La novan fornegon oni starigis proksime al la funkcianta; la distanco inter ili estis ĉirkaŭ 19 metroj. Kiam la nova forno estis jam preta, oni rapide malkonstruis la malnovan kaj ŝovis la novan al la sama loko. La ŝovado de konstruaĵo, kiu pezis 2300 tunojn kaj altis 58 metrojn, estis granda inĝeniera sukceso en la tiama tempo.
La lasta fandeja altforno en Supra Silezio estas nun konsiderata kiel ŝtata historia monumento. Ĝi estas nun renovigata, kun la celo baldaŭ starigi en ĝi grandan kulturan centron. Eblos viziti tiun altfornon, iri supren, kaj de la supro admiri tutan urban kvartalon, kiu dum jaroj kreskis ĉirkaŭ la fandejo.
La kvar amikoj
Ĉiutage iom da Esperanto
Esperanto-novaĵoj en Telegramo
Esperanto-novaĵoj en Telegramo