Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    974
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    813

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Anna

    Shenzhen

    Zheng Richeng, ĉina esperantisto, laboranto por ŝpari energion kaj protekti medion, provizas esperantistojn per kvar-ĉambra apartamento por lui je malalta prezo. De la 26-a de januaro ĝis la 2-a de februaro 2019 la fama ĉina Esperanta instruisto Zhang Fude estis invitita por instrui en ĉi-foja ok-taga Esperanto-trejna kurso. La prezidanto Zhang Zhicheng de Guangdong-a Esperanto-Asocio gvidis tri membrojn de Guangzhou al Shenzhen por esprimi sian dankemon kaj subtenon al li. Ni ricevis varman akcepton de esperantistino Zhu Daoyuan kaj ties dika kaj longa harplektaĵo min profunde impresis. Hazarde kanada esperantisto John Huang ankaŭ venis kunfotiĝi kun ni. Poste loka esperantisto-instruisto Wang Huaiyu kunsidis kun ni. Lia ĉeesto plifortigis nian Esperantan atmosferon. Harpina
  2. Anna

    Mikronovelo

    Novelo estas skribita rakonto, malpli longa ol romano. Mikronovelo estas eĉ pli mallonga: nur 300-vorta, aŭ 100-vorta, depende de la verkisto. Ne estas spaco en mikronovelo por senutilaj vortoj. La rezulto estas kiel poemo, en kiu ĉiu vorto signife kontribuas al la rakonto. Jen mikronovelo verkita de Anthony de Mello, tradukita en Esperanton de Liven Dek. AMO “Mia amiko ne revenis el la batalkampo, sinjoro. Mi petas vian permeson por iri serĉi lin.” “Mi malpermesas,” respondis la oficirooficiro: estro de soldatoj. . “Mi ne volas ke vi riskuriski: meti en danĝeran situacion. vian vivon por viro, kiu eble jam estas morta.” Ignoranteignori: ne atenti. la malpermeson, la soldato eliris kaj revenis unu horon poste, morte vunditavundi: serioze rompi, ŝiri, tranĉi aŭ sangigi la korpon., kun la kadavrokadavro: mortinta korpo. de sia amiko. La oficiro koleris: “Mi avertisaverti: informi pri estonta danĝero. vin, ke li estas morta! Nun mi perdis du homojn! Diru, ĉu valoris la penon iri al la batalkampo por reveni kun kadavro?” Kaj la mortanta soldato respondis: “Kompreneble, sinjoro! Kiam mi trovis lin, li ankoraŭ vivis kaj povis diri al mi: «Amiko... mi estis tute certa ke vi venos»”. El La preĝo de la ranorano: malgranda besto, kies idoj vivas en akvo sed poste povas vivi ankaŭ sur la tero. de Anthony de Mello tradukis Liven Dek
  3. Anna

    Nikhil

    Ankaŭ mi partoprenas en la Sumoo. Ĉar oni mem elektas la libron, ĝi estas taŭga por esperantistoj en ĉiuj niveloj: kaj por lernantoj, kaj por spertuloj.
  4. Anna

    Medicinistoj

    Mi nun ŝanĝis la difinon jene: raso: homgrupo kun videbla korpa eco, ekzemple haŭtkoloro, kiu diferencigas ĝin de aliaj homgrupoj.
  5. Ĉu vi povas divenidiveni: supozi fakton sen sufiĉaj informoj por scii, ĉu oni pravas., kie estis fondita la unua Esperanto-klubo en Britio? Ĉu eble en Londono aŭ en Kembriĝo, la urbo de la tria Universala Kongreso en 1907? Fakte ne. La unua brita Esperanto-klubo fondiĝis en 1902, en malgranda industria urbeto en la norda parto de Anglio, kun la nomo Keighley (Kiĥlio). La fondinto estis konata loka ĵurnalistoĵurnalisto: profesia raportisto por gazeto. Joseph Rhodes, kiu ankaŭ verkis la unuan anglan-Esperantan vortaron en 1908. Tiu vortaro enhavis multajn malmodernajn (sed interesajn) vortojn. Jen kelkaj ekzemploj: Konduksidejo: La sidloko, kiun uzis la veturigisto de ĉevala veturilo. Glacitenejo: Aparta subtera loko kie riĉuloj konservadis glacion, prenitan de frostigitaj lagoj dum la vintro, por fari glaciaĵojn dum la somero. Multaj vortoj en la libro temas pri industriaj teknikoj de la deknaŭa jarcento, kiujn oni nuntempe apenaŭ komprenas, sed tiutempe ili kompreneble estis ankoraŭ gravaj kaj tradukindaj. Rhodes ankaŭ tradukis la faman anglan verkon de John Bunyan The Pilgrim's Progress (La progreso de la pilgrimo) en Esperanton. Estas ankoraŭ troveblaj la dokumentoj de la klubo, kiun Rhodes fondis, en la biblioteko de Keighley. Inter ili estas liaj leteroj kaj man-skribitaj notoj pri la unua Universala Kongreso ĉe Bulonjo-sur-Maro en Francio, en 1905. Bedaŭrinde ne plu ekzistas Esperanto-klubo en Keighley, sed en Skipton, proksima urbeto en la bela kamparo de Jorkŝiro, vigla Esperanto-grupo kunvenas regule. John Greenwood
  6. Anna

    Medicinistoj

    Jen plia provo: “Haŭtkoloro, vidata (malĝuste) kiel ekstera signo de pli profundaj diferencoj inter homgrupoj”. Ĉu tio estas pli akceptebla?
  7. Anna

    Medicinistoj

    La redaktoro respondas: Mi konsentas kun Derek, ke ĉar la vorto "raso" troviĝas en la Deklaracio de Ĝenevo, mi ne devas forigi ĝin el la artikolo. Mia celo estis raporti, ne doni propran opinion. Do, kion fari pri la difino? La celo de la difinoj en uea.facila estas helpi la legantojn kompreni vortojn, kiuj ne troviĝas en la vortlisto. Ili ne estas tiel detalaj kiel tiuj en vortaroj, kaj ne nepre kovras ĉiujn aspektojn de la signifo. Krome ili estas mallongaj, kaj uzas nur vortojn el la vortlisto. Estas malfacile klarigi, kio estas "raso", uzante nur radikojn el la vortlisto! Mia difino estis jena: "homgrupo kun videbla korpa eco, ekzemple haŭtkoloro, kiu apartigas ĝin de aliaj homgrupoj". Mi nun rimarkas, ke la vorto "apartigas" malagrable memorigas pri la iama apartismo en Sud-Afriko. Mi povus ŝanĝi ĝin jene: "homgrupo kun videbla korpa eco, ekzemple haŭtkoloro, kiu diferencigas ĝin de aliaj homgrupoj". Ĉu tio estas pli taŭga? Provu mem verki pli bonan difinon!
  8. Kara Scivolemo, Tio estas retorika demando, en kiu parto de la frazo estas subkomprenata: "Ĉu [tio estis] la unua sciencfikcia libro?" Tio sonas bele en titolo, kiu devas esti konciza kaj trafa, sed kompreneble ne estas kompleta frazo en normala konversacio.
  9. Vi pravas kompreneble! Ni nun reverketis tiun frazon.
  10. Ĉiu-jare, dum la lastaj tagoj de decembro kaj unuaj tagoj de januaro, estas mezgranda kunveno kun la nomo JES (Junulara Esperanto-Semajno). Ĝi kutime okazas aŭ en Pollando aŭ en Germanujo (sed en unu jaro ĝi okazis en Hungarujo). Ĉi-jare ĝi estis en Germanujo, en Storkow, malgranda urbo unu horon per trajno for de Berlino. Ĝi daŭris de la 28-a de decembro 2018 ĝis la 4-a de januaro 2019. Ĝia celo estas homoj kiuj aĝas inter 18 kaj 35, sed tio ne estas fiksita limo. Kio okazas ĉe tiu aranĝo? Dum la tagoj estas prelegoj, laborgrupoj, kaj diskutoj pri diversaj temoj. Ĉi-jare okazis kunsidoj pri: meditado, diversaj stiloj de dancado, volontulado en Esperantujo, kaj lingvolernado. Foto: Ivo Miesen Dum la vesperoj estas diskejo, diversaj koncertoj, kaj la trinkejo. La etoso estis festema, sen esti troa. Do, se vi estas juna, aŭ almenaŭ jun-kora, nepre venu al JES. En la fino de ĉi tiu jaro (2019) ĝi estos en Głuchołazy en Pollando. Ĉu mi vidos vin tie? Matt Peperell
  11. Anna

    Nanning

    La 13-an de januaro 2019, 43 personoj ĉeestis la prelegon de germana esperantisto Joachim Weidin en urbo Nanning, Ĉinio. La interpretisto estis la fama ĉina esperantisto Liang Ziming. La temo de la prelego estas “Veku vian memkonscion kaj internan povon”. S-ro Joachim Weidin rakontis al ni, kiel li esploris pri maniero de fastado por sanigo. Post la prelego s-ro Weidin respondis demandojn de la ĉeestantoj. Ankaŭ la fotisto de Ĉina Centra Televidstacio venis al la sceno por registri la prelegon.
  12. Anna

    Medicinistoj

    En la Esperanto-movado estas multaj fakaj asocioj, tio estas asocioj por esperantistoj kun apartaj interesoj, ekzemple pri profesioj, sociaj aferoj, religio, politiko, ŝatokupoj kaj multaj aliaj. Inter la plej malnovaj fakaj organizaĵoj estas Universala Medicinamedicino: scienco pri sano, malsano kaj kuracado. Esperanto-Asocio (UMEA), kiu estis fondita en 1908 sub la nomo Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (TAKE). Ĝi ricevis sian nunan nomon en 1961. UMEA komencis eldoni sian propran revuon Internacia Medicina Revuo en 1923. La revuo enhavis medicinajn esplorojn kaj raportojn verkitajn nur en Esperanto. Ĝia celo estis krei universalan forumonforumo: loko, kie oni diskutas pri publikaj aferoj. por kunigi medicinistojn kun praktika kono de Esperanto el la tuta mondo. En diversaj periodoj la revuo estis eldonatael-doni: produkti kaj publikigi verkon. en Hungarujo, Francujo kaj Japanujo, sed ekde 1994 ĝi estas eldonata en Pollando kun la nova nomo Medicina Internacia Revuo (MIR). Ĝi nun enhavas artikolojn verkitajn ankaŭ en aliaj lingvoj, sed ĉiam kun resumoresumo: mallonga priskribo de la ĉefaj temoj de artikolo, parolado aŭ simile. en Esperanto. MIR havas propran hejmpaĝon kun kelkaj elŝuteblaj artikoloj: http://interrev.com. UMEA okazigas regule jarkunvenojn kadre de la Universalaj Kongresoj de UEAUEA: Universala Esperanto-Asocio., kaj ekde la jaro 1977 en ĉiu dua jaro Internacian Medicinistan Esperanto-Konferencon (IMEK). Dum la lastaj jaroj, UMEA estas aparte aktiva. En oktobro 2017 World Medical Association (Monda medicina asocio) ĝisdatigis sian Deklaraciondeklaracio: grava publika sciigo pri iu temo. de Ĝenevo, kiu unue aperis en 1948. Tiu deklaracio enhavas la gravan tekston “La promeso de la kuracisto”. UMEA sukcesis rapide traduki tiun modernigitan tekston kaj aperigi ĝin en sia retejo. La Deklaracio de Ĝenevo interalie rekomendas, ke kuracistoj ne uzu sian medicinan scion por malrespekti la homajn rajtojn kaj liberecon. Ĝi ankaŭ postulas, ke la kuracisto ne rifuzurifuzi: malakcepti. helpi malsanulon pro konsideroj pri aĝo, malsano, handikapitecohandikapo: mensa aŭ korpo problemo, kiu malhelpas la normalajn agadojn de la vivo., religia kredo, etnaetno: aparta hom-grupo malsama de aliaj hom-grupoj ekzemple pro lingvo, religio kaj aliaj kulturaj tradicioj. deveno, sekso, nacio, politika membreco, rasoraso: homgrupo kun videbla korpa eco, ekzemple haŭtkoloro, kiu diferencigas ĝin de aliaj homgrupoj., seksa orientiĝoorientiĝo (seksa): direkto de la seksa interesiĝo., socia klaso aŭ alia afero. En aŭgusto 2018 aperis plur-paĝa artikolo pri la agadoj de UMEA en la angla-lingva revuo de World Medical Association (World Medical Journal Vol. 64/2, p. 30-32, legebla ĉi tie: https://www.wma.net/wp-content/uploads/2018/09/WMJ_2_2018.pdf) En oktobro 2018 UMEA aliĝis al internacia reto de kunlaborantaj kun-labori: labori kune en komuna laboro.organizaĵoj, kiuj celas pli justan komunikadon pri san-rilataj informoj. Tiu reto nomiĝas angla-lingve Healthcare Information for All (San-prizorgaj informoj por ĉiuj).
  13. Dankon pro la atentigo! Mi tuj korektis.
  14. Veraj rakontoj. Lukiano. Zwolle: VoKo, 2006. 57 paĝoj, 21 cm. Trad. G. Berveling. €3,00. Lukiano el Samosato (greke Λουκιανὸς ὁ Σαμοσατεύς) estis konata verkisto de satirojsatiro: verko, per kiu la verkinto moke atakas la agojn de aliaj homoj. kaj teatraĵoj en la antikvaantikva: malnovega.malnovega. mondo. Li verkis en la greka, sed estis asiriano. Samosato hodiaŭ troviĝas en Turkujo, sed tiam la urbo estis en romana provincoprovinco: regiono de lando aŭ ŝtato.. Lukiano en la jaro 170 p.K.p.K.: post Kristo. verkis libron titolitantitoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.titoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko. Veraj Rakontoj, kiu eble estis la unua scienc-fikciafikcio: romano, novelo aŭ rakonto pri afero, kiu ne vere okazis. libro de la historio. En tiu libro Lukiano rakontas kiel li vojaĝis al la Luno, jar-centojn antaŭ Kepler kaj Jules Verne. En tiu ironiaİronio: maniero esprimi la proprajn pensojn, dirante la malon de tio, kion oni vere opinias. libro, Lukiano kaj liaj amikoj per velvelo: granda ŝtofaĵo sur ŝipo por kapti la venton. -ŝipo vojaĝas tra Mediteraneo. Ili pasas inter la altaĵoj de Ĝibraltaro ĉe la sudo de Eŭropo kaj la nordo de Afriko. Iuj nomas tiun lokon “La Kolonojkolono: alta, rekta parto de konstruaĵo, kutime el ŝtono. de HerkuloHerkulo: fortega duon-dio, pri kiu la malnovaj grekoj kaj romanoj rakontis tradiciajn rakontojn.”. La eŭropa kolono de Herkulo Poste, la velŝipo de Lukiano plu-iras al Atlantiko. Baldaŭ okazas tempestotempesto: malbonega vetero kun forta vento. kaj la ondoj portas la ŝipon supren al la ĉielo. La tempesto daŭras dum sep tagnoktoj kaj finfine, kiam ĝi trankviliĝas, ili atingas insulon: la Lunon! Tie loĝas homoj, kiuj dum longa tempo batalas kontraŭ la loĝantoj de la Suno. Lukiano kaj liaj amikoj rigardas la batalon kaj aŭskultas la rakontojn de la lunanoj. Poste ili revenas al la Tero. Vi povas aĉeti la du-lingvan libron Veraj rakontoj (en la greka kaj Esperanto) ĉe la reta librovendejo de UEA. La libron tradukis Gerrit Berveling. Vasil Kadifeli
  15. Anna

    Mariana

    Multajn dankojn pro via sinprezento. Mi antaŭĝojas ricevi pliajn kontribuaĵojn de vi por uea.facila!
  16. Anna

    Du poemoj de Liven Dek

    Dankon pro la informo!
  17. Anna

    Trans la rokoj

    Bedaŭrinde mi ne scias!
  18. Anna

    Londono

    La membroj de Londona Esperanto-klubo renkontiĝis la 11-an de januaro por ĝui sian nov-jaran feston. Estis kvizokvizo: konkursa demandado pri diversaj scioj, kutime kun amuza celo., sed ĉefe oni manĝis, trinkis kaj babilis.
  19. Anna

    Du poemoj de Liven Dek

    Mi esperas, ke intertempe vi vidis la novan poemon de Baldur Ragnarsson!
  20. Anna

    Mortis granda poeto

    Unu el la plej gravaj Esperanto-poetoj estas la islandano Baldur Ragnarsson. Li ĵus mortis, 88-jara, la 25-an de decembro 2018. En 2010 li prezentis sin mem por la revuo Juna amiko. Jen kelkaj informoj el tiu artikolo. Li naskiĝis en 1930 en malgranda vilaĝo apud unu el la multaj fjordojfjordo: longa, mallarĝa brako de la maro, kiu tranĉas la apudan bordon., kiuj tranĉas la orientajn bordojn de Islando. Lia patro estis instruisto, kaj de li la knabo unue aŭdis pri Esperanto, kiu tuj kaptis lian intereson. En vendejo de malnovaj libroj li trovis lernolibron de Esperanto en la islanda lingvo, eldonitan en 1909. Tiun lernolibron li studis dum la somero post sia unua gimnaziagimnazio: supera lernejo. jaro, tiam 18-jara, laboranta kiel ordinara voj-laboristo en orienta Islando. La laboristoj loĝis en tendojtendo: sub-ĉiela loĝejo el ŝtofo. kaj en la vesperoj post la taga laboro li lernis la lingvon en sia tendo, kiun li dividis kun alia laboristo, kiu miris pri tia entuziasmoentuziasmo: granda, emocia ŝato pri iu afero.. En tiu sama somero Baldur ricevis siajn unuajn librojn en Esperanto, post-lasitajn de mortinta esperantisto. Inter tiuj estis malnovaj jar-kolektoj de la revuoj Lingvo internacia kaj Juna Esperantisto kaj, plej grave, la poemaro El parnasoParnaso: monto en Grekujo, kie loĝis diinoj de la poezio kaj aliaj artoj. de popoloj de Anton Grabowski. Tiel li ekkonis la Esperantan poezion, kaj baldaŭ deziris mem verki poemojn en Esperanto. Lia unua poemo estis am-poemo al la lingvo, sonetosoneto: poemo el 14 versoj (linioj). kun la titolotitolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko. Al Esperanto, kiu aperis en la revuo Voĉo de Islando (1950). Eblas legi ĉi tie la plenan artikolon el Juna Amiko, kaj ankaŭ la tekston de tiu unua poemo verkita de Baldur en Esperanto. Post universitataj studoj li laboris kiel instruisto de la islanda lingvo. Island-lingve li verkis poezion kaj fakajn librojn pri la islanda. Li ekaktivis en 1952 en la Esperanto-movado, nacie kaj internacie. Dum diversaj periodoj li estis prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio, vic-prezidanto de UEA (1980-83), prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA (1975-85), kaj ekde 1979 ĝis sia morto membro de Akademio de Esperanto. Li estis proponita en 2007 por la premio Nobel pri literaturo, bedaŭrinde sensukcese. En Esperanto li verkis du famajn poem-kolektojn, nome Ŝtupoj sen Nomo kaj Esploroj. En 2007 aperis la libro La lingvo serenaserena: trankvila., kiu enhavis ĉiujn verkojn, kiujn li produktis gis tiam (aliaj verkoj de li aperis poste), plus artikoloj pri li de aliaj konataj Esperanto-verkistoj. Baldur Ragnarsson ne nur verkis originale en Esperanto, sed ankaŭ tradukis multajn gravajn verkojn, kaj antikvajnantikva: malnovega. kaj modernajn, el la islanda literaturo.
  21. Anna

    Trans la rokoj

    Ĵus mortis 88-jara la islanda esperantisto Baldur Ragnarsson, unu el la plej gravaj Esperantaj poetoj. Li verkis ne nur poezion sed ankaŭ eseojneseo: mallonga verko en kiu la verkinto detale prezentas sian opinion aŭ esploron. kaj tradukojn de gravaj islandaj verkoj. La suba poemo de Baldur Ragnarsson unue aperis en la revuo Beletra Almanako (n-ro 1, septembro 2007, paĝoj 44-45). En la poemo aperas la nomoj de du el la antikvajantikva: malnovega. nordaj dioj: Odino kaj Toro. Odino estis la plej grava dio, kaj la patro de multaj el la aliaj dioj. Li havis nur unu okulon, ĉar li fordonis la alian okulon por ricevi saĝecon. Toro estis unu el liaj filoj, la dio de milito kaj de la tondrotondro: fortega bruo, kiu okazas samtempe aŭ tuj post fulmo.. Trans la rokojroko: ŝtonego. Toro malnova amiko mia iam diris al mi ke certa monto apud unu el la okcidentaj fjordojfjordo: longa, mallarĝa brako de la maro, kiu tranĉas la apudan bordon. estas plena de spiritoj. Hodiaŭ matene tiuj vortoj vizitis min kiam mi relegis la rakonton pri la kredo de ekloĝanto en tiu regiono antaŭ mil jaroj ke li mortos en tiun monton. *** Krom mi estis nur unu pasaĝeropasaĝero: vojaĝanto portata en veturilo. en la aŭtobuso longbarbbarbo: vizaĝ-haroj de viro.ulo kun granda ĉapelo kiu kovris liajn okulojn. Kiam mi salutis lin li iom levis la ĉapelon kaj mi vidis ke nigra flikaĵoflikaĵo: peco de ŝtofo kudrita sur truo en vesto. kaŝas unu lian okulon. Mi prezentis min kaj li diris ankaŭ sian nomon: Odino. Mi provis komenci kun li interparolon sen multa sukceso ĉar li ne facile komprenis min nek mi lian antikvan parolmanieron. Mi tamen tiom komprenis ke li scias mian celon kaj ke li estos mia gvidanto sur tiu monto. Ialial: pro iu kialo. mi sentis nek miron nek timon tute kontraŭe mi trovis tion tute natura ke Odino mem gvidu miajn lastajn paŝojn en la poezian mondon trans la rokoj.
  22. Mariana skribis: "Kaj dume mi uzos kaj vaste rekomendos la facilan retejon! Dum nia sekva monata kunveno en Sofio mi prezentos ĝin. Aŭ, estus pli bone, se iu el la kunlaborantoj pretus mem prezenti ĝin per skajpo. Temas pri la 19a de februaro, je la 12a horo laŭ UTC. Kiu ŝatus gasti al ni virtuale?" Anna respondas: Multajn dankojn pro via entuziasma kuraĝigo! Rilate al la skajpa prezento, bonvolu skribi al ni per "Kontakti nin", por ke ni interkonsentu. vmel2001 skribis: "Hieraŭ mi diris la samon en fejsbuko, kaj nur alia persono indikis, ke tie estas du poemetoj de Liven Dek. Nun mi ne povas ilin retrovi el la hejmpaĝo." Anna respondas: Tio okazis, ĉar por malfermi la retejon ni jam enmetis plurajn artikolojn, kaj tiu de Liven Dek aperis nur en la dua aŭ tria paĝo. Normale ne aperos tiom da novaj artikoloj samtempe, kaj la plej nova aperos en la hejmpaĝo, do estos pli facile videbla. Por trovi beletraĵojn, rigardu en la kategorio "Legaĵoj". Kaj Mariana kaj vmel volas pli da beletraĵoj. Tio estas bona konsilo por la redaktoro!
  23. Anna

    Du poemoj de Liven Dek

    Dankon pro via komento - kaj ankaŭ pro la konsilo. Eble, kiam ni havos pli da artikoloj, ni povus krei du malsamajn kategoriojn. Sed ankoraŭ ne!
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.