Salti al enhavo

Mikronovelo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Novelo estas skribita rakonto, malpli longa ol romano. Mikronovelo estas eĉ pli mallonga: nur 300-vorta, aŭ 100-vorta, depende de la verkisto. Ne estas spaco en mikronovelo por senutilaj vortoj. La rezulto estas kiel poemo, en kiu ĉiu vorto signife kontribuas al la rakonto. 

Jen mikronovelo verkita de Anthony de Mello, tradukita en Esperanton de Liven Dek.


AMO

“Mia amiko ne revenis el la batalkampo, sinjoro. Mi petas vian permeson por iri serĉi lin.”

“Mi malpermesas,” respondis la oficirooficiro: estro de soldatoj. . “Mi ne volas ke vi riskuriski: meti en danĝeran situacion. vian vivon por viro, kiu eble jam estas morta.”

Ignoranteignori: ne atenti. la malpermeson, la soldato eliris kaj revenis unu horon poste, morte vunditavundi: serioze rompi, ŝiri, tranĉi aŭ sangigi la korpon., kun la kadavrokadavro: mortinta korpo. de sia amiko.

La oficiro koleris: “Mi avertisaverti: informi pri estonta danĝero. vin, ke li estas morta! Nun mi perdis du homojn! Diru, ĉu valoris la penon iri al la batalkampo por reveni kun kadavro?”

Kaj la mortanta soldato respondis: “Kompreneble, sinjoro! Kiam mi trovis lin, li ankoraŭ vivis kaj povis diri al mi: «Amiko... mi estis tute certa ke vi venos»”.

El La preĝo de la ranorano: malgranda besto, kies idoj vivas en akvo sed poste povas vivi ankaŭ sur la tero.
de Anthony de Mello
tradukis Liven Dek

Redaktite de Anna

  • Ŝati 4
  • Ami 4

  • vundi: serioze rompi, ŝiri, tranĉi aŭ sangigi la korpon.

800px-Laceration%2C_leg.jpg

Foto: ClockFace CC BY-SA 3.0

  • rano: malgranda besto, kies idoj vivas en akvo sed poste povas vivi ankaŭ sur la tero.

1024px-Variegated_golden_frog_%28Mantella_baroni%29_Ranomafana.jpg

Foto: mikskolora ora rano de Charles J Sharp CC BY-SA 4.0

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.