Salti al enhavo

Mortis granda poeto


 Diskonigi

Unu el la plej gravaj Esperanto-poetoj estas la islandano Baldur Ragnarsson. Li ĵus mortis, 88-jara, la 25-an de decembro 2018.

En 2010 li prezentis sin mem por la revuo Juna amiko. Jen kelkaj informoj el tiu artikolo.

Li naskiĝis en 1930 en malgranda vilaĝo apud unu el la multaj fjordojfjordo: longa, mallarĝa brako de la maro, kiu tranĉas la apudan bordon., kiuj tranĉas la orientajn bordojn de Islando. Lia patro estis instruisto, kaj de li la knabo unue aŭdis pri Esperanto, kiu tuj kaptis lian intereson. En vendejo de malnovaj libroj li trovis lernolibron de Esperanto en la islanda lingvo, eldonitan en 1909. Tiun lernolibron li studis dum la somero post sia unua gimnaziagimnazio: supera lernejo. jaro, tiam 18-jara, laboranta kiel ordinara voj-laboristo en orienta Islando. La laboristoj loĝis en tendojtendo: sub-ĉiela loĝejo el ŝtofo. kaj en la vesperoj post la taga laboro li lernis la lingvon en sia tendo, kiun li dividis kun alia laboristo, kiu miris pri tia entuziasmoentuziasmo: granda, emocia ŝato pri iu afero..

En tiu sama somero Baldur ricevis siajn unuajn librojn en Esperanto, post-lasitajn de mortinta esperantisto. Inter tiuj estis malnovaj jar-kolektoj de la revuoj Lingvo internacia kaj Juna Esperantisto kaj, plej grave, la poemaro El parnasoParnaso: monto en Grekujo, kie loĝis diinoj de la poezio kaj aliaj artoj. de popoloj de Anton Grabowski. Tiel li ekkonis la Esperantan poezion, kaj baldaŭ deziris mem verki poemojn en Esperanto. Lia unua poemo estis am-poemo al la lingvo, sonetosoneto: poemo el 14 versoj (linioj). kun la titolotitolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko. Al Esperanto, kiu aperis en la revuo Voĉo de Islando (1950). 

Eblas legi ĉi tie la plenan artikolon el Juna Amiko, kaj ankaŭ la tekston de tiu unua poemo verkita de Baldur en Esperanto.

Post universitataj studoj li laboris kiel instruisto de la islanda lingvo. Island-lingve li verkis poezion kaj fakajn librojn pri la islanda.

Li ekaktivis en 1952 en la Esperanto-movado, nacie kaj internacie. Dum diversaj periodoj li estis prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio, vic-prezidanto de UEA (1980-83), prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA (1975-85), kaj ekde 1979 ĝis sia morto membro de Akademio de Esperanto. Li estis proponita en 2007 por la premio Nobel pri literaturo, bedaŭrinde sensukcese. 

En Esperanto li verkis du famajn poem-kolektojn, nome Ŝtupoj sen Nomo kaj Esploroj. En 2007 aperis la libro La lingvo serenaserena: trankvila., kiu enhavis ĉiujn verkojn, kiujn li produktis gis tiam (aliaj verkoj de li aperis poste), plus artikoloj pri li de aliaj konataj Esperanto-verkistoj.

Baldur Ragnarsson ne nur verkis originale en Esperanto, sed ankaŭ tradukis multajn gravajn verkojn, kaj antikvajnantikva: malnovega. kaj modernajn, el la islanda literaturo. 

  • Ŝati 4
  • Ami 1

  • fjordo: longa, mallarĝa brako de la maro, kiu tranĉas la apudan bordon.

Lysefjorden_fjord.jpg

 

  • tendo: sub-ĉiela loĝejo el ŝtofo.

800px-Nammatjknoydart.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.