La 13-an de januaro 2019, 43 personoj ĉeestis la prelegon de germana esperantisto Joachim Weidin en urbo Nanning, Ĉinio. La interpretisto estis la fama ĉina esperantisto Liang Ziming. La temo de la prelego estas “Veku vian memkonscion kaj internan povon”.
S-ro Joachim Weidin rakontis al ni, kiel li esploris pri maniero de fastado por sanigo. Post la prelego s-ro Weidin respondis demandojn de la ĉeestantoj.
Ankaŭ la fotisto de Ĉina Centra Televidstacio venis al la sceno por registri la prelegon.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.