Salti al enhavo

La esperantisto Joseph Rhodes


 Diskonigi

Joseph Rhodes (1856-1920)

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Ĉu vi povas divenidiveni: supozi fakton sen sufiĉaj informoj por scii, ĉu oni pravas., kie estis fondita la unua Esperanto-klubo en Britio? Ĉu eble en Londono aŭ en Kembriĝo, la urbo de la tria Universala Kongreso en 1907? Fakte ne. La unua brita Esperanto-klubo fondiĝis en 1902, en malgranda industria urbeto en la norda parto de Anglio, kun la nomo Keighley (Kiĥlio). La fondinto estis konata loka ĵurnalistoĵurnalisto: profesia raportisto por gazeto. Joseph Rhodes, kiu ankaŭ verkis la unuan anglan-Esperantan vortaron en 1908. Tiu vortaro enhavis multajn malmodernajn (sed interesajn) vortojn. 

Jen kelkaj ekzemploj:

Konduksidejo: La sidloko, kiun uzis la veturigisto de ĉevala veturilo.

Glacitenejo: Aparta subtera loko kie riĉuloj konservadis glacion, prenitan de frostigitaj lagoj dum la vintro, por fari glaciaĵojn dum la somero.

Multaj vortoj en la libro temas pri industriaj teknikoj de la deknaŭa jarcento, kiujn oni nuntempe apenaŭ komprenas, sed tiutempe ili kompreneble estis ankoraŭ gravaj kaj tradukindaj.

Rhodes ankaŭ tradukis la faman anglan verkon de John Bunyan The Pilgrim's Progress (La progreso de la pilgrimo) en Esperanton.

Estas ankoraŭ troveblaj la dokumentoj de la klubo, kiun Rhodes fondis, en la biblioteko de Keighley. Inter ili estas liaj leteroj kaj man-skribitaj notoj pri la unua Universala Kongreso ĉe Bulonjo-sur-Maro en Francio, en 1905.

Bedaŭrinde ne plu ekzistas Esperanto-klubo en Keighley, sed en Skipton, proksima urbeto en la bela kamparo de Jorkŝiro, vigla Esperanto-grupo kunvenas regule.

John Greenwood
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 8

John Greenwood estas brita esperantisto. Li malkovris Esperanton antaŭ unu jaro pro la retejo Duolingo.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Gratulon, @John Greenwood, pro la pura esperanta vortumado ekzemple en la vorto glacitenejo. Ekzistas ankaŭ informtenejo sed nuntempe multaj parolantoj de Esperanto ne uzas ĝin kaj anstataŭe uzas la angladevenan vorton 'dutumbazo'. 

Redaktite de Bruselo
  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 4 horoj, Bruselo diris:

Gratulon, @John Greenwood, pro la pura esperanta vortumado ekzemple en la vorto glacitenejo. Ekzistas ankaŭ informtenejo sed nuntempe multaj parolantoj de Esperanto ne uzas ĝin kaj anstataŭe uzas la angladevenan vorton 'dutumbazo'. 

Kompreneble, vi intencis skribi "datumbazo", ĉu ne?

Ligo al komento
share_externally

Dankon al @John Greenwood pro la tre interesa artikolo. Mi tre ĝojis malkovri grandajn faktojn pri la unua esperanta klubo.

Ankaŭ estas klubo de Leeds se iu estas interesita:



kiu estas proksime de Keighley 🙂

Redaktite de jmatty2000
Pli klubaj detaloj aldonitaj
  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.