Zheng Richeng, ĉina esperantisto, laboranto por ŝpari energion kaj protekti medion, provizas esperantistojn per kvar-ĉambra apartamento por lui je malalta prezo.
De la 26-a de januaro ĝis la 2-a de februaro 2019 la fama ĉina Esperanta instruisto Zhang Fude estis invitita por instrui en ĉi-foja ok-taga Esperanto-trejna kurso.
La prezidanto Zhang Zhicheng de Guangdong-a Esperanto-Asocio gvidis tri membrojn de Guangzhou al Shenzhen por esprimi sian dankemon kaj subtenon al li. Ni ricevis varman akcepton de esperantistino Zhu Daoyuan kaj ties dika kaj longa harplektaĵo min profunde impresis.
Hazarde kanada esperantisto John Huang ankaŭ venis kunfotiĝi kun ni. Poste loka esperantisto-instruisto Wang Huaiyu kunsidis kun ni. Lia ĉeesto plifortigis nian Esperantan atmosferon.
Harpina
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.