Salti al enhavo

Ĉu la unua scienc-fikcia libro?


 Diskonigi

Lukiano el Samosato (William Faithorne: gravuraĵo el la 17-a jarcento); latina traduko de liaj verkoj, 1619.

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Veraj rakontoj. Lukiano. Zwolle: VoKo, 2006. 57 paĝoj, 21 cm. Trad. G. Berveling. €3,00.

Lukiano el Samosato (greke Λουκιανὸς ὁ Σαμοσατεύς) estis konata verkisto de satirojsatiro: verko, per kiu la verkinto moke atakas la agojn de aliaj homoj. kaj teatraĵoj en la antikvaantikva: malnovega.malnovega. mondo. Li verkis en la greka, sed estis asiriano. Samosato hodiaŭ troviĝas en Turkujo, sed tiam la urbo estis en romana provincoprovinco: regiono de lando aŭ ŝtato..

Lukiano en la jaro 170 p.K.p.K.: post Kristo. verkis libron titolitantitoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.titoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko. Veraj Rakontoj, kiu eble estis la unua scienc-fikciafikcio: romano, novelo aŭ rakonto pri afero, kiu ne vere okazis. libro de la historio. En tiu libro Lukiano rakontas kiel li vojaĝis al la Luno, jar-centojn antaŭ Kepler kaj Jules Verne.

En tiu ironiaİronio: maniero esprimi la proprajn pensojn, dirante la malon de tio, kion oni vere opinias. libro, Lukiano kaj liaj amikoj per velvelo: granda ŝtofaĵo sur ŝipo por kapti la venton. -ŝipo vojaĝas tra Mediteraneo. Ili pasas inter la altaĵoj de Ĝibraltaro ĉe la sudo de Eŭropo kaj la nordo de Afriko. Iuj nomas tiun lokon “La Kolonojkolono: alta, rekta parto de konstruaĵo, kutime el ŝtono. de HerkuloHerkulo: fortega duon-dio, pri kiu la malnovaj grekoj kaj romanoj rakontis tradiciajn rakontojn.”. 

1683840351_PillarsofHercules.jpg.d2dea9b39643cd82edb33edb8a93de8e.jpgLa eŭropa kolono de Herkulo

Poste, la velŝipo de Lukiano plu-iras al Atlantiko. Baldaŭ okazas tempestotempesto: malbonega vetero kun forta vento. kaj la ondoj portas la ŝipon supren al la ĉielo. La tempesto daŭras dum sep tagnoktoj kaj finfine, kiam ĝi trankviliĝas, ili atingas insulon: la Lunon! Tie loĝas homoj, kiuj dum longa tempo batalas kontraŭ la loĝantoj de la Suno. Lukiano kaj liaj amikoj rigardas la batalon kaj aŭskultas la rakontojn de la lunanoj. Poste ili revenas al la Tero.

Vi povas aĉeti la du-lingvan libron Veraj rakontoj (en la greka kaj Esperanto) ĉe la reta librovendejo de UEA. La libron tradukis Gerrit Berveling.

Vasil Kadifeli

  • Ŝati 8
  • Dankon 3

Vasil Kadifeli estas turka esperantisto kaj eldonanto de la revuo Turka Stelo. Vidu lian sinprezenton en Niaj legantoj.


  • velo: granda ŝtofaĵo sur ŝipo por kapti la venton. 

Greek_Galleys.jpg

  • kolono: alta, rekta parto de konstruaĵo, kutime el ŝtono.

800px-Columns_in_the_inner_court_of_the_Bel_Temple_Palmyra_Syria.JPG

                                        CC BY-SA 2.5

  • Herkulo: fortega duon-dio, pri kiu la malnovaj grekoj kaj romanoj rakontis tradiciajn rakontojn.

800px-Antonio_del_Pollaiolo_-_Ercole_e_l%27Idra_e_Ercole_e_Anteo_-_Google_Art_Project.jpg

  • tempesto: malbonega vetero kun forta vento.

File:Ivan Constantinovich Aivazovsky - Ships in a Storm.JPG

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi havas demandon pri la titolo.

Citaĵo

Ĉu la unua scienc-fikcia libro?  

Cxu gxi ne bezonas la verbon "esti"  -- cxu la unua scienc-fikcia estis libro ?

aux demandi alimaniere - Kiu estis la unua scienc-fikcia estis libro ?

 

 

  • Ŝati 3
Ligo al komento
share_externally

Demando pri gramatiko

en tiu artikolo : jen la frazero, kiu estas la origino de mia demando :

Lukiano en la jaro 170 p.K.p.K.: post Kristo. verkis libron titolitatitoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.titoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko. Veraj Rakontoj

ĉu ne estas : ... libron titolitan (kaj ne titolita)?

Dankon pro via respondo

Amike - Gratulojn pro tiu nova interesa retejo!

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 2 horoj, Jean-Claude Roy diris:

Lukiano en la jaro 170 p.K.p.K.: post Kristo. verkis libron titolitatitoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.titoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko. Veraj Rakontoj

ĉu ne estas : ... libron titolitan (kaj ne titolita)?

 

Dankon pro la atentigo! Mi tuj korektis.

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Je 2019-1-25 at 18:29, Gerrit Berveling diris:

Samosato estas URBO!

 

Vi pravas kompreneble! Ni nun reverketis tiun frazon.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Je 2019-1-25 at 18:22, scivolemo diris:

Mi havas demandon pri la titolo.

Cxu gxi ne bezonas la verbon "esti"  -- cxu la unua scienc-fikcia estis libro ?

aux demandi alimaniere - Kiu estis la unua scienc-fikcia estis libro ?

 

 

Kara Scivolemo,

Tio estas retorika demando, en kiu parto de la frazo estas subkomprenata: "Ĉu [tio estis] la unua sciencfikcia libro?" Tio sonas bele en titolo, kiu devas esti konciza kaj trafa, sed kompreneble ne estas kompleta frazo en normala konversacio.

  • Ŝati 4
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.