Salti al enhavo

Medicinistoj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

En la Esperanto-movado estas multaj fakaj asocioj, tio estas asocioj por esperantistoj kun apartaj interesoj, ekzemple pri profesioj, sociaj aferoj, religio, politiko, ŝatokupoj kaj multaj aliaj.

Inter la plej malnovaj fakaj organizaĵoj estas Universala Medicinamedicino: scienco pri sano, malsano kaj kuracado. Esperanto-Asocio (UMEA), kiu estis fondita en 1908 sub la nomo Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (TAKE). Ĝi ricevis sian nunan nomon en 1961.

UMEA komencis eldoni sian propran revuon Internacia Medicina Revuo en 1923. La revuo enhavis medicinajn esplorojn kaj raportojn verkitajn nur en Esperanto. Ĝia celo estis krei universalan forumonforumo: loko, kie oni diskutas pri publikaj aferoj. por kunigi medicinistojn kun praktika kono de Esperanto el la tuta mondo. En diversaj periodoj la revuo estis eldonatael-doni: produkti kaj publikigi verkon. en Hungarujo, Francujo kaj Japanujo, sed ekde 1994 ĝi estas eldonata en Pollando kun la nova nomo Medicina Internacia Revuo (MIR). Ĝi nun enhavas artikolojn verkitajn ankaŭ en aliaj lingvoj, sed ĉiam kun resumoresumo: mallonga priskribo de la ĉefaj temoj de artikolo, parolado aŭ simile. en Esperanto.

MIR havas propran hejmpaĝon kun kelkaj elŝuteblaj artikoloj: http://interrev.com.

UMEA okazigas regule jarkunvenojn kadre de la Universalaj Kongresoj de UEAUEA: Universala Esperanto-Asocio., kaj ekde la jaro 1977 en ĉiu dua jaro Internacian Medicinistan Esperanto-Konferencon (IMEK).

Dum la lastaj jaroj, UMEA estas aparte aktiva. 

En oktobro 2017 World Medical Association (Monda medicina asocio) ĝisdatigis sian Deklaraciondeklaracio: grava publika sciigo pri iu temo. de Ĝenevo, kiu unue aperis en 1948. Tiu deklaracio enhavas la gravan tekston “La promeso de la kuracisto”. UMEA sukcesis rapide traduki tiun modernigitan tekston kaj aperigi ĝin en sia retejo. 

La Deklaracio de Ĝenevo interalie rekomendas, ke kuracistoj ne uzu sian medicinan scion por malrespekti la homajn rajtojn kaj liberecon. Ĝi ankaŭ postulas, ke la kuracisto ne rifuzurifuzi: malakcepti. helpi malsanulon pro konsideroj pri aĝo, malsano, handikapitecohandikapo: mensa aŭ korpo problemo, kiu malhelpas la normalajn agadojn de la vivo., religia kredo, etnaetno: aparta hom-grupo malsama de aliaj hom-grupoj ekzemple pro lingvo, religio kaj aliaj kulturaj tradicioj. deveno, sekso, nacio, politika membreco, rasoraso: homgrupo kun videbla korpa eco, ekzemple haŭtkoloro, kiu diferencigas ĝin de aliaj homgrupoj., seksa orientiĝoorientiĝo (seksa): direkto de la seksa interesiĝo., socia klaso aŭ alia afero.

En aŭgusto 2018 aperis plur-paĝa artikolo pri la agadoj de UMEA en la angla-lingva revuo de World Medical Association (World Medical Journal Vol. 64/2, p. 30-32, legebla ĉi tie: https://www.wma.net/wp-content/uploads/2018/09/WMJ_2_2018.pdf) 

En oktobro 2018 UMEA aliĝis al internacia reto de kunlaborantaj kun-labori: labori kune en komuna laboro.organizaĵoj, kiuj celas pli justan komunikadon pri san-rilataj informoj. Tiu reto nomiĝas angla-lingve Healthcare Information for All (San-prizorgaj informoj por ĉiuj).

Redaktite de Anna

  • Ŝati 7
 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Tiu nocio kaj difino de tiu vorto "raso" ege ŝokas min! Kaj pli ŝokas min hodiaŭ la 27an de januaro 2019. Mi pasigis la tutan tagon kun belega familio el Niĝero. Efektive ilia haŭto estas nigra, kaj mia estas blanka. Kaj? Ni simple estas "homoj kun homoj".

Kaj en la PIV de vortaro.net estas indikite : oni iam distingis tri ĉefajn rasojn (blanka, flava, nigra), kiuj dividiĝis en dudekkelkajn rasojn, sed la modernaj genetikaj donitaĵoj evidentigas, ke rasa klasifiko de la homoj estas scienca sensencaĵo!

Sekve, mi proponas, ke oni formetu tiun vorton "raso" de tiu artikolo. Tre amike Jean-Claude

Ligo al komento
share_externally

Mi nur parte konsentas kun vi, Jean-Claude.  La problemo pri la vorto 'raso', kaj la konceptoj ĉirkaŭ ĝi, estas defiaj ĉie en la mondo.  Mi konsentas ke estus pli bone se ĉiuj en la mondo ne atentus tiajn distingojn.  Estus bele, se ĉiu en la mondo eĉ ne sentus bezonon por tiu vorto.  Sed la realo estas ke multaj homoj diskriminacias, kaj multaj homoj spertas preskaŭ konstante malhelpojn, subpremojn, kaj atakojn surbaze de tiu koncepto.  Ĝuste pro tio, la Monda Medicina Asocio enmetis tiun vorton en sian Deklaracion– ĉar la asocio notas vastan problemon, kiun tiuj kuracistoj deziras kontraŭbatali.  La Monda Medicina Asocio ne estas Esperanto-organizaĵo.  

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Pri la decido havi la vorton 'raso' en tiu ĉi artikolo, laŭ mia opinio, ĝi devas resti. La artikolo citas la Deklaracion de Ĝenevo, kaj honesta ĵurnalisto ne rajtas ellasi aferojn el citaĵo, nur pro persona prefero. Estas tre grave ke vi atentigas pri la problemoj ĉirkaŭ la vorto kaj la konceptoj. Estas ankaŭ grave ke Esperantistoj sciu ke la Monda Medicina Asocio donas apartan atenton al tio. Ni pensu pri ĉio ĉi, kiel malfacila parto de la moderna (kaj ankaŭ antikva) mondo kaj interhomaj rilatoj.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Mi komprenas Derek. Nu, ĉu eblas indiki por la vorto "raso" tiun parton de la difino en PIV, t.e.: " oni iam distingis tri ĉefajn rasojn (blanka, flava, nigra), kiuj dividiĝis en dudekkelkajn rasojn, sed la modernaj genetikaj donitaĵoj evidentigas, ke rasa klasifiko de la homoj estas scienca sensencaĵo. " Tiel, la legantoj komprenos, ke paroli pri "rasoj" por homoj ne validas, nek valoras. Dankon

Ligo al komento
share_externally

La redaktoro respondas:

Mi konsentas kun Derek, ke ĉar la vorto "raso" troviĝas en la Deklaracio de Ĝenevo, mi ne devas forigi ĝin el la artikolo. Mia celo estis raporti, ne doni propran opinion.

Do, kion fari pri la difino? La celo de la difinoj en uea.facila estas helpi la legantojn kompreni vortojn, kiuj ne troviĝas en la vortlisto. Ili ne estas tiel detalaj kiel tiuj en vortaroj, kaj ne nepre kovras ĉiujn aspektojn de la signifo. Krome ili estas mallongaj, kaj uzas nur vortojn el la vortlisto.

Estas malfacile klarigi, kio estas "raso", uzante nur radikojn el la vortlisto! Mia difino estis jena: "homgrupo kun videbla korpa eco, ekzemple haŭtkoloro, kiu apartigas ĝin de aliaj homgrupoj". Mi nun rimarkas, ke la vorto "apartigas" malagrable memorigas pri la iama apartismo en Sud-Afriko. Mi povus ŝanĝi ĝin jene: "homgrupo kun videbla korpa eco, ekzemple haŭtkoloro, kiu diferencigas ĝin de aliaj homgrupoj". Ĉu tio estas pli taŭga? Provu mem verki pli bonan difinon!

Ligo al komento
share_externally

Jen plia provo: “Haŭtkoloro, vidata (malĝuste) kiel ekstera signo de pli profundaj diferencoj inter homgrupoj”.

Ĉu tio estas pli akceptebla?

Ligo al komento
share_externally

Mi nun ŝanĝis la difinon jene:

raso: homgrupo kun videbla korpa eco, ekzemple haŭtkoloro, kiu diferencigas ĝin de aliaj homgrupoj.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.