Salti al enhavo

Foto: Ivo Miesen

JES? JES!

Ĉiu-jare, dum la lastaj tagoj de decembro kaj unuaj tagoj de januaro, estas mezgranda kunveno kun la nomo JES (Junulara Esperanto-Semajno). Ĝi kutime okazas aŭ en Pollando aŭ en Germanujo (sed en unu jaro ĝi okazis en Hungarujo). Ĉi-jare ĝi estis en Germanujo, en Storkow, malgranda urbo unu horon per trajno for de Berlino. Ĝi daŭris de la 28-a de decembro 2018 ĝis la 4-a de januaro 2019.

Ĝia celo estas homoj kiuj aĝas inter 18 kaj 35, sed tio ne estas fiksita limo. Kio okazas ĉe tiu aranĝo? Dum la tagoj estas prelegoj, laborgrupoj, kaj diskutoj pri diversaj temoj. Ĉi-jare okazis kunsidoj pri: meditado, diversaj stiloj de dancado, volontulado en Esperantujo, kaj lingvolernado.

[1200x795, 122 KB] : Bekijk IMGP0773.jpg

                                                                                                                                                Foto: Ivo Miesen

Dum la vesperoj estas diskejo, diversaj koncertoj, kaj la trinkejo.

La etoso estis festema, sen esti troa.

Do, se vi estas juna, aŭ almenaŭ jun-kora, nepre venu al JES. En la fino de ĉi tiu jaro (2019) ĝi estos en Głuchołazy en Pollando. Ĉu mi vidos vin tie?

Matt Peperell

Matt Peperell loĝas en Londono. Li laboras por peranta kompanio kiu konsilas al komercaj organizaĵoj. En la Esperanto-movado li estas foja preleganto kaj partoprenanto en multaj kongresoj. Li esperantistiĝis en 2010.

  • trajno: vagonaro.

File:0 Q4 Kodama Hakata 19980700.jpg

            © DAJF / Wikimedia Commons / CC BY-SA 3.0 & GFDL

  • mediti: longe kaj profunde fiksi sian penson al io.

Mind-Body-Meditation-Benefits

  • Ŝati 5
  • Ami 1


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Nekredeble! Ĉu vere ĉi-jara JES okazos en GŁuchołazy?  Tiu-ĉi urbeto estas bone konata de mi. En Głuchołazy loĝas mia fratino kaj mi de tempo al tempo vizitas ŝin kaj aliaj familianojn en tiu ĉirkaŭaĵo.

  • Ŝati 3

Disdoni tiun ĉi komenton


Ligo al komento
Kunhavigi en aliaj retejoj


Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.