Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    974
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    813

Ĉio afiŝita de Anna

  1. La Komuna Seminario estas ĉiu-jara Esperanto-aranĝo por gejunuloj inter Ĉinio, Japanio, Koreio, kaj Vjetnamio. Ĉi-jare okazis la 37-a Komuna Seminario de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo 2019. Ni estis pli ol 50 partoprenantoj ne nur el la kvar ĉefaj landoj, sed ankaŭ el Demokratia Respubliko Kongo, Tajlando, Singapuro, Filipinoj, Indonezio, Irano, Hispanio kaj Rusio. Man-en-mane protektu mar-medion estis la temo de tiu aranĝo. Kune kun la prelegantoj ni profunde traktis tiun temon, kaj la rezulto estis brila kaj vigla diskuto. Plasto estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de la nuntempa mar-media problemo, kaj ni ĉiuj konsentis neniam plu uzi plastaĵojn, kiam ekzistas alia elekt-ebleco. La programo estis bone organizita de la loka komitato, kaj ĉio okazis laŭplane. Kiel kutime ĉeestis ne nur fluaj Esperanto-parolantoj sed ankaŭ komencantoj. La granda sukceso de ĉi tiu aranĝo estis la planado de kelkaj programeroj, en kiuj komencantoj ricevis helpon de pli lertaj parolantoj por sin esprimi. La interkonatiĝa vespero estis modela, kaj faciligis al komencantoj babili Esperante. Multaj konkursoj estis organizitaj, kaj tiuj amuzis ĉiujn. Ĉiuj aliĝintoj devis prezenti ion, por finfine esti elektita “s-ro Esperanto” aŭ “Perfekta paro”. Kelkaj el ni dancis, aliaj kantis aŭ prezentis aliajn amuzaĵojn. Kuraĝigate de la organizantoj, eĉ komencantoj partoprenis, kaj tio donis novan koloron al la aranĝo. Mi antaŭe sciis malmulte pri Vjetnamio, sed post mia ĉeestado al ĉi tiu evento per mia propraj korpo, karno kaj ostoj, mi nun havas bonan opinion pri tiu lando. Danang havas purajn mar-bordojn, bongustajn kaj nutrajn manĝaĵojn, kaj la homoj estas amikemaj kaj ridetemaj… Ni ĉiuj estis feliĉaj sed mi eble estis la plej feliĉa junulo inter ĉiuj. Mi havis multajn novajn spertojn samtempe. Ni vizitis plurajn belajn vidindaĵojn, sed kiam ni ekskursis al Vinpearl Land, en urbo Hoi An, miaj entuziasmo kaj ĝojo atingis la zeniton. Ni vizitis bestojn dum rond-vojaĝeto per boateto, ni naĝis, ni rajdis per malsamaj rajdiloj, ni fotis kaj fotiĝis, ni amuziĝis ĉiamaniere. Ĉi tiu evento estis sukcesa kaj fruktodona, ĉar multaj revenis hejmen kun ĝoj-plenaj rakontoj. Mi ŝatis ĉion, kaj ni ĉiuj gajnis ion gravegan dum ĉi tiu Junulara Komuna Seminario. Post tiu aranĝo ni daŭre sendadas inter ni ret-mesaĝojn, ĉar forta amikeco kreiĝis inter ni ĉiuj. Serge Ajua Rusaki
  2. En novembro 1981 aperis facil-lingva numero de la revuo Esperanto de Universala Esperanto-Asocio. En ĝi aperis artikolo de la fama verkisto Marjorie Boulton, kiu verkis pri alia fama esperantisto, la hungaro Julio Baghy. Ni nun reaperigas ŝian artikolon tute senŝanĝe. Komencanto, kiu deziras progresi, devas multe legi. Legado fortigas nian kapablon rapide kompreni, kaj eĉ skribi, ĉar per legado ni lernas la kutimojn de la lingvo kaj multajn novajn vortojn. En Esperanto jam ekzistas multaj legindaj libroj. Sed ne ĉiuj taŭgas por komencanto. Simile, infanoj ne povas tuj ĝui la plej grandajn verkojn de nacia lingvo! Eble, ĝuste pro bezonoj de alta arto, la vortoj aŭ la vort-ordo ŝajnas tro malfacilaj. Ne-sperta leganto ne ĝuas legadon, se li aŭ ŝi devas en ĉiu momento halti, serĉi en vortaro, pensi, kion la verkisto volas diri. Julio Baghy (elp. bogi), hungaro, 1891-1967, estis granda Esperanta verkisto. Li verkis romanojn, poemojn, verkojn por la teatro kaj diversajn verketojn. Li estis serioza artisto, kiu multe pripensis sian arton. Sed li ankaŭ multe instruadis. Li gvidis multajn kursojn en Hungario, kaj instruadis tie preskaŭ ĝis-morte. Kiam li estis juna, li vizitis multajn aliajn landojn, kie li gvidis kursojn, parolis al lokaj grupoj, aŭ ekzamenis esperantistojn. Li faris tian laboron iam en dek kvin eŭropaj landoj. Do, li tre bone komprenis la problemojn de komencantoj; kaj dum sia tuta vivo li restis granda amiko de komencantoj. Li verkis unu belan romaneton, La verda koro (1937), speciale por ili. La romano komenciĝas kiel eble plej facile, kaj pli malfaciliĝas nur tre malrapide. Ĝi tamen rakontas interese pri amindaj personoj. Jen la komenco: “Lernoĉambro en siberia Popola Domo. Unu pordo, du fenestroj. La pordo estas malalta, la fenestroj estas mallarĝaj.” Sed eĉ la fino ne estas tre malfacila: “Kaj Nadai komencas senti, ke la maro estas senkora, kruela monstro... Ondoj venas, forviŝas eĉ tiun strian postsignon kaj ĝi estos tiel glata, kvazaŭ nenio estus tranĉinta ĝian supron... Adiaŭ, Siberio!” Poste, la komencanto ne trovos tro malfacilaj liajn grandajn romanojn pri milit-kaptitoj en Siberio, Viktimoj kaj Sur sanga tero. Jen pli da vortoj, sed tiel aranĝitaj, ke oni facile komprenas; multaj inter-paroladoj, kiuj sonas tre naturece. Lia plej longa kaj malsimpla romano, Hura!, bezonis iom pli diversajn rimedojn, ekzemple pli grandan vortaron, sed la lingvaĵo restas tre klara, do facile komprenebla. Baghy verkis tutan poemaron, La vagabondo kantas, speciale por komencantoj; kaj lernantoj, kiuj amas poezion, baldaŭ povos ĝui preskaŭ ĉiujn liajn poemojn. Multaj el liaj verkoj por la teatro estas sufiĉe simplaj lingve por legado en klubejo aŭ lerno-ĉambro. Jen valora ekzerco pri parolado – aŭ aŭskultado – por progresemaj lernantoj. Julio Baghy estis granda artisto. Artisto deziras havi kiom eble plej da rimedoj kaj la plej grandan liberecon. Sed li estis ankaŭ tre bona homo, kiu amis la homojn. Li vere amis siajn lernantojn kaj ĉiujn komencantojn – nur ne tiujn “ĉiamajn komencantojn”, kiuj foje kolerigis lin! Pro tiu amo, li verkis, plej ofte, tre simple, por ke la verkoj estu utilaj al ĉiuj. Li faris multajn malfacilajn taskojn por Esperanto; sed eble lia plej malfacila sin-dono estis tiu limigo de siaj verkistaj rimedoj. Li volis, kaj povis, flugi pli alten, sed, por servi la homaron, tranĉis la proprajn flugilojn. Komencantoj, kiuj deziras progresi, amu lin, kiel li amis vin; studu liajn modelajn verkojn! Marjorie Boulton
  3. Anna

    La nova lernejo

    La verkinto certe estos tre kontenta legi vian komenton!
  4. Anna

    La kastelo Grezijono

    Mi ĝojas, ke vi trovas la artikolon utila!
  5. Anna

    Lumis Eterne

    Stefano, dankon pro la atentigo pri la akuzativa eraro en la enkonduka teksto. Estas malfacile trovi filmetojn tute sen lingvaj eraroj, sed efektive en tiu mallonga filmeto estas iom tro. Estas bedaŭrinde, ke la produktintoj ne kontroligis la tekston, antaŭ ol dediĉi tiom da energio al kreado de filmeto.
  6. Esperanto.net estas retejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA). En ĝi vi legos bazajn informojn pri Esperanto: kiel lerni ĝin, kaj kiel kontakti landajn, regionajn aŭ lokajn asociojn. Tiuj informoj estas legeblaj en 66 lingvoj kaj la retejo aŭtomate montras la lingvon de la vizitanto. Amikoj de Esperanto Amikoj de Esperanto estas homoj, kiuj ĵus malkovris Esperanton. Per la retejo jam aliĝis pli ol 600 Amikoj. Ili regule ricevas mesaĝojn pri la lingvo, pri UEA, pri Tutmonda Esperantista Junulara Asocio (TEJO), kaj pri la nacia Esperanto-asocio en la propra lando. La Amikoj de Esperanto ricevas enkondukan du-lingvan mesaĝon en Esperanto kaj en la angla, araba, persa, portugala, hispana kaj franca. 87% el ĉiuj aliĝintoj parolas unu el tiuj lingvoj. UEA serĉas tradukantojn, kiuj helpos sendi mesaĝojn ankaŭ en aliaj lingvoj. Se vi volas helpi per tradukado, bonvolu kontakti Esperanto.net. Traduko kaj plibonigo de la tekstoj La nova versio de la retejo estas legebla en 16 lingvoj. UEA serĉas volontulojn por traduki aŭ plibonigi tradukojn. Necesas ne laŭvorte traduki, sed adapti la bazan Esperantan tekston laŭ la kondiĉoj en la propra lando. Interesatoj povus, ekzemple, krei laborgrupon por traduki kaj plibonigi la tekstojn, prefere kunlabore kun sia Landa Asocio. Se vi volas ricevi la tradukendajn dosierojn, bonvolu kontakti Esperanto.net. Metu vian grupon en la mapon En la retejo estas bela mond-mapo, kiu montras Esperantajn asociojn kaj klubojn. Ĉu ankaŭ via klubo troviĝas tie? Bonvolu viziti la paĝon por kontroli la informojn pri via urbo. Se vi trovas eraron en la mapo, aŭ volas aldoni al ĝi la nomon de via klubo, bonvolu informi pri tio per jena ligilo. Unu lerneja leciono pri Esperanto! Tio estas la nomo de interesa nova projekto, pri kiu vi trovos informojn en la retejo. La ideo estas, ke en la baza lernejo, ĉiuj devus lerni iom pri Esperanto, eĉ se nur per unu leciono. Tiu leciono povus okazi kadre de la instruado de fremdaj lingvoj aŭ de aliaj stud-fakoj, ekzemple historio aŭ sociaj sciencoj. Tio estas projekto de germano Klaus Friese, kiu vizitis jam pli ol cent lernejojn en Germanujo por alporti sian libreton pri Esperanto. Kunagu kun UEA! Esperanto.net apartenas al ĉiuj, kiuj volas subteni Esperanton. Uzu ĝin kaj disvastigu la informojn al viaj ne-esperantistaj amikoj. Partoprenu! Emilio Cid
  7. Anna

    La kastelo Grezijono

    Mi ne sciis pri la radioamatora stacio, sed certe la kastelo estas belega kaj vizitinda.
  8. Anna

    Lumis Eterne

    "tiun ĉi" (du vortoj). Oni ne aldonas streketon en esprimoj kiel "ĉi tiu", "ĉi tie", "tio ĉi" ktp. Oni uzas la streketon kiam la "ĉi" estas parto de adverbo aŭ adjektivo, ekz. "ĉi-vespere", "ĉi-semajne", "ĉi-flanke", "ĉi-jara", ĉar la e- aŭ a-finaĵo rilatas al la tuta esprimo inkluzive de la "ĉi".
  9. Anna

    Kreski kun Esperanto

    Jen mi antaŭ 25 jaroj! Vi trovos min en la filmo je 26 minutoj. Tiutempe mi ankoraŭ havis brunajn harojn.
  10. La sekvanta artikolo unue aperis en la japana Esperanto-revuo La Revuo Orienta de marto 2019, p. 5-6. Ĝi estas simpligita kaj mallongigita. La Universala Kongreso de Esperanto okazos ĉi-jare en la urbo Lahtio en Finnlando. Kaj al japanaj esperantistoj, unu finna esperantisto estas fame konata. Tiu estas Gustaf John Ramstedt, naskita la 22-an de oktobro 1873 en finna urbeto Tammisaari. Li juna loĝis en Turku kaj studis en la Universitato de Helsinko. En 1891 li esperantistiĝis, kiel unu el la fruaj esperantistoj en Finnlando. De 1898 ĝis 1912 li loĝis en Lahtio, laborante kiel lingvo-instruisto. Sed tiuj jaroj estis fekundaj por lia kariero kiel lingvisto. Li faris sep esplorvojaĝojn al Siberio, Meza Azio kaj Mongolio, kaj fariĝis tre konata lingvisto kaj profesoro pri la altaja lingvo ĉe la Universitato de Helsinko. Tiutempe, Finnlando estis sub la rego de la Rusa Imperio (memoru la similan situacion en Pollando, la naskiĝlando de L.L. Zamenhof). Kelkajn monatojn post la Oktobra Revolucio de 1917, Finnlando deklaris sin sendependa. La nova ŝtato bezonis ambasadorojn, sed mankis profesiaj diplomatoj en la tiama Finnlando. Tial Ramstedt estis nomumita kiel la unua ambasadoro de Finnlando en Japanio, Ĉinio kaj Siamo. Nu, en decembro 1919 naskiĝis Japana Esperanto-Instituto, kun Ossaka Kenĵi (la patro de la japana Esperanto-movado) kiel la ĉefulo. Kaj en februaro 1920, Ossaka kaj Fuĵisaŭa Ĉikao vizitis Ramstedt, aŭdinte ke li estas esperantisto. Tiam komenciĝis la vivo de Ramstedt kiel esperantista samideano. Li vizitis multajn lokojn en Japanio, por prelegi interalie pri Finnlando, kaj ankaŭ tri fojojn partoprenis en la Japana Esperanto-Kongreso. Foje li prelegis en Esperanto, kaj esperantisto interpretis japanen. Tamen li mem lertiĝis en la japana, ĉar en aliaj okazoj li prelegis en tiu lingvo. Post unu prelego li respondis demandon de juna literaturisto Mijazaŭa Kenĵi, kun la sekvo ke tiu junulo decidis lerni Esperanton. Poste Mijazaŭa famiĝis kiel poeto kaj fabelisto, verkante en Esperanto krom en la japana. Nu, ni revenu al Ramstedt. Li revenis al Finnlando en 1930, kaj plulaboris ĉe la Universitato de Helsinko kiel lingvisto, esperantisto, kaj komprenanto de la japana popolo. Li mortis en 1950 en Helsinko. Sibayama Zyun’iti
  11. Anna

    Turka Stelo

    Ĵus aperis la junia numero.
  12. Anna

    La kastelo Grezijono

    La kastelo Grezijono (Grésillon), konstruita en 1882, troviĝas en la okcidenta parto de Francujo inter Nanto kaj Parizo. Ĝia nomo en la mezepoka franca lingvo signifas grilo, aŭ loko en kiu kantas grilo. La kastelo troviĝas tie! En 1952, la kastelo estis aĉetita de esperantistoj por fari kursojn por instrui Esperanton. Ĝia oficiala nomo estas nun “Kulturdomo de Esperanto”. Ĉe Grezijono estas dudek kvin dormoĉambroj kun ĉirkaŭ sesdek litoj en la ĉefa konstruaĵo kaj en la kromdomoj. Sur la apud-kastela herbejo oni povas tendumi. La kulturdomo organizas Esperanto-programon ĉiu-jare. La programo daŭras unu aŭ plurajn semajnojn kaj normale enhavas Esperanto-kursojn kaj aliajn aktivaĵojn: prelegojn, spektaklojn, kulturon kaj arton, man-laborojn (ekz libro-bindadon), marŝadon, ktp. Unu el la kursoj estas PRINTEMPaS, kiu okazas fine de aprilo ekde 2010. Tio estas intensa kurso de Esperanto (kvin horoj da instruado ĉiu-tage dum unu semajno) kun KER-ekzameno je la fino de la semajno. Estas tri niveloj: komencantoj, meza nivelo kaj progresantoj. Dum la restado, oni ne nur studas, sed ankaŭ amuziĝas. Okazas diversaj agadoj posttagmeze, ekz. vizitoj al historia apoteko, al prahistoria dolmeno, al alia kastelo, krom biciklado kaj flugpilko, dum vespere estas muzikaj prezentoj kaj prelegoj. En 2019, ĉirkaŭ tridek lernantoj de diversaj landoj partoprenis en PRINTEMPaS. Ili venis de Francujo kompreneble sed ankaŭ de Irlando, Britujo, Belgujo, Svislando kaj Rusujo. Jam eblas aliĝi al la venonta sesio, kiu okazos de la 17-a ĝis la 25-a de aprilo 2020. Anthony Bodineau
  13. Anna

    La nova lernejo

    Gratulon! Mi ĝojas, ke vi povis kompreni la tutan rakonton.
  14. Anna

    Numismatiko

    Ekde 2014 ekzistas fakgrupo en Esperantujo, kiu studas Esperantajn medalojn kaj monerojn. La nomo de tiu studo estas numismatiko. La nomo de tiu fak-grupo: Esperanto-Numismatika Asocio (ENA). Tiu asocio eldonas revuon. Ĉu vi volas ĝian revuon kun tekstoj, fotoj kaj bildoj? Sendu al Bert Boon la frazeton: “Mi volas aliĝi”. Kvarfoje en unu jaro vi ricevos, nur per via komputilo, la dikan revuon (ĉirkaŭ 40-paĝan). Vi rajtas peti ankaŭ la revuojn, kiuj jam aperis. ENA havas nuntempe 120 individuajn membrojn. Ankaŭ dudek Esperantaj kaj ne-Esperantaj muzeoj, bibliotekoj kaj aliaj asocioj ricevas la revuon. Por ricevi la revuon vi pagos neniom, do ĝi estos senpaga kaj sen aldonaj kostoj. ENA pacience atendas vian frazeton! Ĉu vi memoras ĝin? Amike kaj numismate, Bert Boon iniciatinto de ENA
  15. ... kiel brazilanino... akĉento / prononco / elparolo.
  16. ... ni aŭskultis retan prelegon... Ne forgesu la akuzativon!
  17. Anna

    Amo kaj malamo

    Amo kaj malamo. Julian Modest. Antverpeno: Libera, 2019. 111 paĝoj, 21 cm. ISBN 9780244756901. Prezo 8,40 €. Amo kaj malamo estas nova romano de la bulgara Esperanto-verkisto Julian Modest. Jen kelkaj informoj pri la enhavo: Plamen Filov estas riĉulo, kies familio loĝas en la plej eleganta kvartalo de apud-mara urbo Burgo. Okaze de sia kvardekjariĝo li organizas grandan feston, invitante multajn gastojn. Meznokte, kiam la gastoj foriras, Plamen Filov trovas en la korto de la domo minacan anoniman leteron. Post semajno iu murdas lin. Komisaro Kalojan Safirov, kiun la legantoj jam konas el la romano Serenaj matenoj de la sama verkisto, komencas esplori kaj serĉi la murdiston. Amo kaj malamo estas por ĉiuj, kiuj deziras pasigi agrablajn horojn, ĝuante la bonegan Esperantan stilon de Julian Modest kaj perfektigi siajn lingvokonojn. Vi povas legi rakonton de la sama verkisto ĉi tie. La libro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA.
  18. Anna

    La nova lernejo

    En suna aprila mateno Kalojan veturigis sian aŭton malrapide al urbo Burgo. Granda ŝildo informis, ke post dek kilometroj oni riparas la vojon kaj la aŭtoj devas deflankiĝi laŭ alia vojo. Kalojan direktis la aŭton laŭ la indikita vojo kaj alia ŝildo signis la nomon de la vilaĝo al kiu li proksimiĝis: Ora Valo. Neniam Kalojan estis en tiu ĉi vilaĝo. Li decidis halti, trarigardi ĝin kaj trinki kafon. Kalojan parkis la aŭton sur la granda vilaĝa placo, kie staris la konstruaĵoj de la vilaĝdomo, de la biblioteko kaj de la lernejo. La vilaĝdomo kaj la biblioteko estis malnovaj, sed la lernejo – tute nova, bela kun grandaj fenestroj. Kalojan ĉirkaŭrigardis. Neniuj homoj estis videblaj, nur en la eta parko, antaŭ la lernejo, sidis maljunulo. Kalojan proksimiĝis al li. – Bonan matenon – salutis li. – Bonan matenon – respondis la maljunulo. – Ĉu ĉi tie estas kafejo? – Jes – diris la viro kaj montris al la vilaĝdomo. – Tie, malantaŭ la vilaĝdomo, sed ankoraŭ estas frue kaj la kafejo estas fermita. – Dankon – diris Kalojan – mi atendos, ĝis oni malfermos ĝin – kaj li sidis sur la benkon apud la maljunulo. – Oni vidas, ke la vilaĝo estas granda – ekparolis Kalojan – belan nomon ĝi havas – Ora Valo. – Jes – diris la viro – ĉi tie estis or-minejo, tial la nomo de la vilaĝo estas Ora Valo. – La lernejo estas tute nova, eble antaŭnelonge oni konstruis ĝin – supozis Kalojan. – Jes – respondis la viro. – Sendube la vilaĝo estas riĉa por konstrui tiun ĉi belan lernejon. – La lernejo estas donaco – klarigis la maljunulo. – Ĉu donaco! – ne kredis Kalojan. – Mirinde! Kiu faris tian grandan donacon? – La nomo de la donacinto estas Zlatan Draginov. Lia patro estis la plej riĉa homo en la vilaĝo. Li posedis la or-minejon, havis grandegan bienon, muelejon, fabrikon pri sunflora oleo, vinfabrikon. Kiam li mortis, Zlatan Draginov heredis ĉion kaj nenion li donis al sia frato. Lia frato Filip restis sen havaĵo kaj forlasis la vilaĝon. Zlatan Draginov, kiel lia patro, iĝis la plej riĉa en Ora Valo. Tamen la sorto punis lin pro liaj avideco kaj krueleco. Zlatan blindiĝis. Post jaroj certe la konscienco komencis turmenti lin. Kaj li diris al si mem: mi estas riĉa, sed mi ne vidas miajn bienon, muelejon, fabrikojn, monon, nek la sunon, nek la ĉielon. Kaj li decidis doni monon por la konstruado de la lernejo. En la vilaĝo estis lernejo, sed malnova kaj malgranda. La infanoj estas multaj, necesis nova granda lernejo. Oni detruis la malnovan lernejon kaj sur ĝia loko konstruis la novan lernejon per la mono de Zlatan Draginov. – Vere bela lernejo – diris Kalojan. – Jes. – Verŝajne oni jam malfermis la kafejon. Ĝis revido – diris Kalojan. – Ĝis revido – respondis la viro. Kalojan ekstaris de la benko, alrigardis la maljunulon kaj restis surprizita. Nun li vidis, ke la maljunulo estas blinda. Julian Modest
  19. Anna

    Uvira

    Uvira, urbo apud Tanganjika Lago oriente de DR Kongo, nuntempe iĝas grava Esperanto-urbo aŭ agadkampo. Multaj enloĝantoj trovas intereson lerni Esperanton kun la juna Esperanta bravulo Espoir Ngoma... Infanoj, gejunuloj kaj plenkreskuloj kuraĝas soife lerni Esperanton kun Espoir. Instrui Esperanton estas facile se oni ŝatas la movadon Esperantan.
  20. Riĉa programo, urba akcepto, nacia vespero, internacia vespero, ekskursoj… la 9-a Azia-Oceania Kongreso estis kiel malgranda Universala Kongreso. Ĝi okazis de la 25-a ĝis la 28-a de aprilo 2019 en ĉarma mar-urbo Danang en Vjetnamio. Aliĝis 281 personoj el 22 landoj: Aŭstralio, Barato, Brazilo, Ĉinio, Filipinoj, Hispanio, Hungario, Indonezio, Israelo, Japanio, Kongo, Koreio, Mongolio, Nepalo, Pollando, Rusio, Singapuro, Tajlando, Turkio, Usono, Uzbekio kaj Vjetnamio. Krom la urba akcepto estis ankaŭ akcepto kun luksa bankedo de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj. En solena inaŭguro, VUAO transdonis medalojn al pluraj elstaraj esperantistoj, kiuj multe kontribuis al la Esperanto-movado en Vjetnamio. Inter ili estis s-ro Lee Jungkee, estrarano de Universala Esperanto-Asocio. Memore al tiu grava internacia evento en Danang, oni plantis kvin arbojn en la parko “Junularo” (Thanh Nien). La kvin verdaj arboj signifas la kvin kontinentojn. Por bonvenigi la kongreson, Vjetnama Esperanto-Asocio eldonis kvar librojn: Vjetnama Antologio (en Esperanto). Proverbaro en kvar lingvoj: la vjetnama, angla, Esperanta kaj franca. Vivo de Zamenhof (en Esperanto de Edmond Privat kun vjetnama traduko de s-ino Nguyen Thi Ngoc Lan). Nia mirinda vojaĝo (en Esperanto de s-ro Hori Yasuo kun vjetnama traduko de s-ro Tran Quan Ngoc). Informoj pri la kongreso estis dissenditaj de ĉirkaŭ 40 gazetaraj agentejoj kaj televidoj. Kiel sekvo de la kongreso estis revivigo de la iama Esperanto-asocio en Danang kun planoj por estonta agado, kaj japana esperantisto s-ro Usui Hiroyuki anoncis sian deziron resti en la urbo por instrui Esperanton kaj la japanan lingvon. Nguyễn Thị Phương Mai
  21. Estas nun elŝutebla la nova numero de la bela revuo Turka Stelo. Por pli da informoj, kiel senpage elŝuti tiun revuon, vidu nian malnovan artikolon Turka Stelo.
  22. Ekde la 16-a jarcento, kiam la fama sciencisto Koperniko montris, ke ni ne troviĝas en la centro de la universo, ni sci-volas, ĉu estas aliaj civilizoj en la kosmo aŭ ne. En nia galaksio troviĝas 40 miliardoj da steloj, el kiuj 4 miliardoj havas planedojn similajn al la planedoj de nia sun-sistemo. La universo aĝas 13,7 miliardojn da jaroj, sed nia Tero aĝas nur 4,5 miliardojn. Do, estas eble, ke la vivo kaj eble eĉ la civilizo aperis sur alia planedo antaŭ ol ili aperis sur nia Tero. En la jaro 1950 itala sciencisto Enrico Fermi faris sian faman demandon: “Do, kie ili estas?” Post Fermi, usona astronomo Frank Drake komencis aŭskulti la universon per radio-teleskopoj. Drake elpensis metodon por kalkuli la probablecon de vivo ekster nia Tero. Laŭ la rezulto de lia kalkulo nur en nia galaksio devas esti inter mil kaj miliardo da civilizoj. Jen la metodo per kiu li faris la kalkulon: En la 19-a de oktobro 2017 la astronomoj malkovris, ke objekto granda je 40 x 400 metroj trapasas tra nia sunsistemo je preskaŭ 33 milionoj da kilometroj for de nia Tero. Eblis observi ĝin nur dum unu semajno, sed dum tiu mallonga tempo la astronomoj malkovris, ke la objekto venas el la direkto de la stelo Vega kaj iras al la direkto de la stelaro Pegazo. La unua konata interstela objekto! Astronomoj en Havajo nomis ĝin Oumuamua, kio signifas “mesaĝportanto veninta el fora loko”. Ĝi estas ebena objekto sed ne kometo, ĉar sur ĝi estis nek akvo, nek glacio. Tial ĝi ne elĵetas materialojn post si. Ĝi estas formita el tre densaj ŝtono kaj metaloj. Unue la teleskopo Hubble rimarkis, ke ĝi havas tre altan kaj ankaŭ tre ŝanĝiĝeman rapidecon. Kutime asteroidoj havas la proporciojn 1:3, sed la proporcioj de Oumuamua estis 1:10. La objekto ne estis varmiĝanta, do ĝi devas havi tre spegul-aspektan eksteraĵon. Ĝi estas tre malsimila al ĉiuj aliaj kometoj kaj asteroidoj, kiujn ni ĝis nun observis. En novembro 2018 Avi Loeb, profesoro ĉe la universitato de Harvard, verkis sciencan artikolon, en kiu li nomis Oumuamua-n “interstela vel-ŝipo”. Tre maltrankviliga artikolo ĝi estis kaj por la publiko kaj por sciencistoj, ĉar Loeb estas estro de la Fako de Astronomio en la universitato kaj ankaŭ ĉefo de Scienca Fondaĵo por Teorio kaj Komputado (ITC) en la Centro Harvard-Smithsonian por Astrofiziko. Laŭ la artikolo de Loeb, Oumuamua eble estas la restaĵo de unu el miloj da kosmoŝipoj iam senditaj de eksterteranoj en ĉiun direkton tra la interstela spaco por esplori, ĉu ekzistas vivo. Ĝi povus ankaŭ esti ŝipo de eksterteranoj sendita rekte al nia sunsistemo kun la sama celo. Ne ĉiuj akceptis lian teorion, sed Loeb respondis per la vortoj de la fama detektivo Sherlock Holmes: “Kiam oni forigas la maleblon, tio kio restas, kvankam nekredebla, devas esti la vero”. La veron ni eble malkovros post kiam la teleskopo Synoptic Survey (LSST) komencos funkcii post kelkaj jaroj. Fontoj: <http://www.salom.com.tr/haber-110017-bir_cisim_yaklasiyor_du__oumuamua.html?fbclid=IwAR2OVT1mHGG2YtbjW9982_AKPoopEC5FX4l-8wMS04lFvnvEs5owcH_Z0sg> <http://www.spiegel.de/international/zeitgeist/astronomer-avi-loeb-on-the-interstellar-body-oumuamua-a-1246803.html>
  23. Anna

    Nova sumoo!

    En marto aperis artikolo en uea.facila pri la Esperanto-sumoo. Tio estas okazo por legi libron en Esperanto, po kelkaj paĝoj tage, dum periodo de 15 tagoj. La nova Sumoo komenciĝos la 12-an de majo kaj daŭros ĝis la 26-a. Se vi deziras partopreni, bonvolu kontakti la gvidanton de la Sumoo, Hori Jasuo, laŭ la informoj en la marta artikolo.
  24. Anna

    La Aventuroj de Pinokjo

    Kara Viviane, Lastatempe aperis tre ampleksa libro kun la titolo Historio de la Esperanta literaturo de C. Minnaja kaj G. Silfer. Ĝi estas tamen tre granda kaj ankaŭ multekosta: 54 eŭroj. Mi kaj la redaktoro de la rubriko "Libroservo" ne loĝas en Nederlando, sed mi sugestas, ke vi telefonu al la libroservo de UEA aŭ de FEL por peti konsilojn pri aliaj libroj pri tiu temo. Eble ili povos sugesti malpli grandajn librojn, sed kompreneble ankaŭ malpli ĝisdatajn. La telefonnombro de la libroservo de UEA estas +31 10 436 1044. Kore, Anna
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.