Salti al enhavo

Amo kaj malamo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Przemek Grzybowski.

Amo kaj malamo. Julian Modest. Antverpeno: Libera, 2019. 111 paĝoj, 21 cm. ISBN 9780244756901. Prezo 8,40 €.

Amo kaj malamo estas nova romano de la bulgara Esperanto-verkisto Julian Modest. Jen kelkaj informoj pri la enhavo:

Plamen Filov estas riĉulo, kies familio loĝas en la plej eleganta kvartalo de apud-mara urbo Burgo. Okaze de sia kvardekjariĝo li organizas grandan feston, invitante multajn gastojn. Meznokte, kiam la gastoj foriras, Plamen Filov trovas en la korto de la domo minacan anoniman leteron. Post semajno iu murdas lin. Komisaro Kalojan Safirov, kiun la legantoj jam konas el la romano Serenaj matenoj de la sama verkisto, komencas esplori kaj serĉi la murdiston.

Amo kaj malamo estas por ĉiuj, kiuj deziras pasigi agrablajn horojn, ĝuante la bonegan Esperantan stilon de Julian Modest kaj perfektigi siajn lingvokonojn. Vi povas legi rakonton de la sama verkisto ĉi tie

La libro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA.
 

  • Ŝati 5
 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.