Salti al enhavo

Ekkonu kaj uzu Esperanto.net


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio Giacometto.

Esperanto.net estas retejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA). En ĝi vi legos bazajn informojn pri Esperanto: kiel lerni ĝin, kaj kiel kontakti landajn, regionajn aŭ lokajn asociojn. Tiuj informoj estas legeblaj en 66 lingvoj kaj la retejo aŭtomate montras la lingvon de la vizitanto.

Amikoj de Esperanto

Amikoj de Esperanto estas homoj, kiuj ĵus malkovris Esperanton. Per la retejo jam aliĝis pli ol 600 Amikoj. Ili regule ricevas mesaĝojn pri la lingvo, pri UEA, pri Tutmonda Esperantista Junulara Asocio (TEJO), kaj pri la nacia Esperanto-asocio en la propra lando.

La Amikoj de Esperanto ricevas enkondukan du-lingvan mesaĝon en Esperanto kaj en la anglaaraba, persa, portugala, hispana kaj franca. 87% el ĉiuj aliĝintoj parolas unu el tiuj lingvoj. UEA serĉas tradukantojn, kiuj helpos sendi mesaĝojn ankaŭ en aliaj lingvoj. Se vi volas helpi per tradukado, bonvolu kontakti Esperanto.net.

Traduko kaj plibonigo de la tekstoj

La nova versio de la retejo estas legebla en 16 lingvoj. UEA serĉas volontulojn por traduki aŭ plibonigi tradukojn. Necesas ne laŭvorte traduki, sed adapti la bazan Esperantan tekston laŭ la kondiĉoj en la propra lando. Interesatoj povus, ekzemple, krei laborgrupon por traduki  kaj plibonigi la tekstojn, prefere kunlabore kun sia Landa Asocio. Se vi volas ricevi la tradukendajn dosierojn, bonvolu kontakti Esperanto.net.

Metu vian grupon en la mapon

En la retejo estas bela mond-mapo, kiu montras Esperantajn asociojn kaj klubojn.

20594169_Mapo2.jpg.54bb4971ad53e58c2e2a9384b153cf77.jpg

Ĉu ankaŭ via klubo troviĝas tie? Bonvolu viziti la paĝon por kontroli la informojn pri via urbo. Se vi trovas eraron en la mapo, aŭ volas aldoni al ĝi la nomon de via klubo, bonvolu informi pri tio per jena ligilo.

Unu lerneja leciono pri Esperanto!

Tio estas la nomo de interesa nova projekto, pri kiu vi trovos informojn en la retejo. La ideo estas, ke en la baza lernejo, ĉiuj devus lerni iom pri Esperanto, eĉ se nur per unu leciono. Tiu leciono povus okazi kadre de la instruado de fremdaj lingvoj aŭ de aliaj stud-fakoj, ekzemple historio aŭ sociaj sciencoj. Tio estas projekto de germano Klaus Friese, kiu vizitis jam pli ol cent lernejojn en Germanujo por alporti sian libreton pri Esperanto. 

Kunagu kun UEA!

Esperanto.net apartenas al ĉiuj, kiuj volas subteni Esperanton. Uzu ĝin kaj disvastigu la informojn al viaj ne-esperantistaj amikoj. Partoprenu!

Emilio Cid

Redaktite de Anna

  • Ŝati 1
  • Ami 2

Emilio Cid estas brazila esperantisto, estrarano de UEA pri informado. Li esperantistiĝis en 1981.


  • mapo: desegno montranta la detalojn de regiono, ekzemple de urbo aŭ lando, aŭ de la tuta mondo.

1280px-Worldmap_LandAndPolitical.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

antaŭ 1 horo, FeinoDrako diris:

La retejo diras, ke la konto estas cxesigita?

Mi aŭdis hodiaŭ, ke estis iu problemo pri tiu retejo, kaj ke tiu anonco aperis. Espereble oni rapide solvos tion, kaj post kelkaj tagoj (aŭ horoj!) ĝi jam estos denove uzebla.

Ligo al komento
share_externally

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 21 minutoj, Kriskez diris:

Dankon pro la informo kaj la nova ligilo!

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.