Salti al enhavo

Azia-Oceania Kongreso


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Nguyễn Thị Phương Mai.

Riĉa programo, urba akcepto, nacia vespero, internacia vespero, ekskursoj… la 9-a Azia-Oceania Kongreso estis kiel malgranda Universala Kongreso. Ĝi okazis de la 25-a ĝis la 28-a de aprilo 2019 en ĉarma mar-urbo Danang en Vjetnamio.

Aliĝis 281 personoj el 22 landoj: Aŭstralio, Barato, Brazilo, Ĉinio, Filipinoj, Hispanio, Hungario, Indonezio, Israelo, Japanio, Kongo, Koreio, Mongolio, Nepalo, Pollando, Rusio, Singapuro, Tajlando, Turkio, Usono, Uzbekio kaj Vjetnamio.

Krom la urba akcepto estis ankaŭ akcepto kun luksa bankedo de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj. En solena inaŭguro, VUAO transdonis medalojn al pluraj elstaraj esperantistoj, kiuj multe kontribuis al la Esperanto-movado en Vjetnamio. Inter ili estis s-ro Lee Jungkee, estrarano  de Universala Esperanto-Asocio.

Memore al tiu grava internacia evento en Danang, oni plantis kvin arbojn en la parko “Junularo” (Thanh Nien). La kvin verdaj arboj signifas la kvin kontinentojn.

DSC_4776.thumb.JPG.5f723ff466b657739e441ab3079b146c.JPG

Por bonvenigi la kongreson, Vjetnama Esperanto-Asocio eldonis kvar librojn:

  • Vjetnama Antologio (en Esperanto).
  • Proverbaro en kvar lingvoj: la vjetnama, angla, Esperanta kaj franca.
  • Vivo de Zamenhof (en Esperanto de Edmond Privat kun vjetnama traduko de s-ino Nguyen Thi Ngoc Lan).
  • Nia mirinda vojaĝo (en Esperanto de s-ro Hori Yasuo kun vjetnama traduko de s-ro Tran Quan Ngoc).

Informoj pri la kongreso estis dissenditaj de ĉirkaŭ 40 gazetaraj agentejoj kaj televidoj.

Kiel sekvo de la kongreso estis revivigo de la iama Esperanto-asocio en Danang kun planoj por estonta agado, kaj japana esperantisto s-ro Usui Hiroyuki  anoncis sian deziron resti en la urbo por instrui Esperanton kaj la japanan lingvon. 

Nguyễn Thị Phương Mai
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 5

Nguyễn Thị Phương Mai estas vjetnamino, esperantistino ekde la jaro 1997. Ŝi estas vicprezidanto de Vjetnama Esperanto-Asocio kaj de la Azia-Oceania Komisiono de UEA (KAEM), kaj prezidanto de Hanoja Esperanto-Asocio.


  • medalo: metala disketo surhavanta bildon aŭ skribaĵon memore al iu grava okazintaĵo aŭ por montri respekton al merita homo.

Medals.jpg

                         Foto: Danielle Keller CC BY-SA  2.5

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

antaŭ 5 horoj, scivolemo diris:

Neniu Baratano vizitis la eventon ĉi-foje. Sed ni havis reta prelego de D-ro Giridhar Rao.

 

 

... ni aŭskultis retan prelegon...

Ne forgesu la akuzativon!

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.