Salti al enhavo

Artisto, kiu tranĉis siajn flugilojn


 Diskonigi

Amiko de komencantoj: Julio Baghy (1891-1967)

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Emilio Cid.

En novembro 1981 aperis facil-lingva numero de la revuo Esperanto de Universala Esperanto-Asocio. En ĝi aperis artikolo de la fama verkisto Marjorie Boulton, kiu verkis pri alia fama esperantisto, la hungaro Julio Baghy. Ni nun reaperigas ŝian artikolon tute senŝanĝe.

Komencanto, kiu deziras progresi, devas multe legi. Legado fortigas nian kapablon rapide kompreni, kaj eĉ skribi, ĉar per legado ni lernas la kutimojn de la lingvo kaj multajn novajn vortojn.

En Esperanto jam ekzistas multaj legindaj libroj. Sed ne ĉiuj taŭgas por komencanto. Simile, infanoj ne povas tuj ĝui la plej grandajn verkojn de nacia lingvo! Eble, ĝuste pro bezonoj de alta arto, la vortoj aŭ la vort-ordo ŝajnas tro malfacilaj. Ne-sperta leganto ne ĝuas legadon, se li aŭ ŝi devas en ĉiu momento halti, serĉi en vortaro, pensi, kion la verkisto volas diri.

Julio Baghy (elp. bogi), hungaro, 1891-1967, estis granda Esperanta verkisto. Li verkis romanojn, poemojn, verkojn por la teatro kaj diversajn verketojn. Li estis serioza artisto, kiu multe pripensis sian arton.

Sed li ankaŭ multe instruadis. Li gvidis multajn kursojn en Hungario, kaj instruadis tie preskaŭ ĝis-morte. Kiam li estis juna, li vizitis multajn aliajn landojn, kie li gvidis kursojn, parolis al lokaj grupoj, aŭ ekzamenis esperantistojn. Li faris tian laboron iam en dek kvin eŭropaj landoj. Do, li tre bone komprenis la problemojn de komencantoj; kaj dum sia tuta vivo li restis granda amiko de komencantoj.

Li verkis unu belan romaneton, La verda koro (1937), speciale por ili. La romano komenciĝas kiel eble plej facile, kaj pli malfaciliĝas nur tre malrapide. Ĝi tamen rakontas interese pri amindaj personoj. Jen la komenco:

“Lernoĉambro en siberia Popola Domo. Unu pordo, du fenestroj. La pordo estas malalta, la fenestroj estas mallarĝaj.”

Sed eĉ la fino ne estas tre malfacila:

“Kaj Nadai komencas senti, ke la maro estas senkora, kruela monstro... Ondoj venas, forviŝas eĉ tiun strian postsignon kaj ĝi estos tiel glata, kvazaŭ nenio estus tranĉinta ĝian supron... Adiaŭ, Siberio!”

Poste, la komencanto ne trovos tro malfacilaj liajn grandajn romanojn pri milit-kaptitoj en Siberio, Viktimoj kaj Sur sanga tero. Jen pli da vortoj, sed tiel aranĝitaj, ke oni facile komprenas; multaj inter-paroladoj, kiuj sonas tre naturece. Lia plej longa kaj malsimpla romano, Hura!, bezonis iom pli diversajn rimedojn, ekzemple pli grandan vortaron, sed la lingvaĵo restas tre klara, do facile komprenebla.

Baghy verkis tutan poemaron, La vagabondo kantas, speciale por komencantoj; kaj lernantoj, kiuj amas poezion, baldaŭ povos ĝui preskaŭ ĉiujn liajn poemojn. Multaj el liaj verkoj por la teatro estas sufiĉe simplaj lingve por legado en klubejo aŭ lerno-ĉambro. Jen valora ekzerco pri parolado – aŭ aŭskultado – por progresemaj lernantoj.

Julio Baghy estis granda artisto. Artisto deziras havi kiom eble plej da rimedoj kaj la plej grandan liberecon. Sed li estis ankaŭ tre bona homo, kiu amis la homojn. Li vere amis siajn lernantojn kaj ĉiujn komencantojn – nur ne tiujn “ĉiamajn komencantojn”, kiuj foje kolerigis lin! Pro tiu amo, li verkis, plej ofte, tre simple, por ke la verkoj estu utilaj al ĉiuj.

Li faris multajn malfacilajn taskojn por Esperanto; sed eble lia plej malfacila sin-dono estis tiu limigo de siaj verkistaj rimedoj. Li volis, kaj povis, flugi pli alten, sed, por servi la homaron, tranĉis la proprajn flugilojn.

Komencantoj, kiuj deziras progresi, amu lin, kiel li amis vin; studu liajn modelajn verkojn!

Marjorie Boulton
 

  • Ŝati 4
  • Ami 1

Marjorie Boulton (1924-2017) estis brita esperantistino. Ŝi verkis poezion, teatraĵojn kaj novelojn, kaj ankaŭ biografion de Zamenhof, kiu estis eldonita en la angla krom en Esperanto. Ŝi ankaŭ verkis libron por komencantoj: Faktoj kaj fantazioj


  • monstro: terura kaj timiga vivanta estaĵo kun nenatura aspekto.

frankenstein-394281_640.jpg.b4969e099514a6392d50b6d5d6719f76.jpg

  • strio: longa, mallarĝa kolora linio sur pli granda objekto.

pattern-1886046_640.jpg.97c6b43725b2bf7b34e097497e013891.jpg

  • vagabondo: malriĉulo sen hejmo, kiu konstante iras de unu loko al alia. 

homeless-2532754_640.jpg.f83408be41680b66f4cdb96145a6b949.jpg

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

antaŭ unu horo, Zhangwei diris:

 

Mi ne komprenas la vorton "paroritas". Ĉu vi volas diri "paroliĝas"?

Mi ĵus aŭskultis. Efektive la prononco de tiu vokalo ne estas tre klara: ĉu "estis" aŭ "estas"? Estas malfacile decidi. Tamen, malgraŭ tiu eta malglataĵo, la legado ĝenerale estas tre bona kaj bone redonas la signifon de la enhavo!

Ligo al komento
share_externally

antaŭ 28 minutoj, Anna diris:

Mi ne komprenas la vorton "paroritas". Ĉu vi volas diri "paroliĝas"?

Mi ĵus aŭskultis. Efektive la prononco de tiu vokalo ne estas tre klara: ĉu "estis" aŭ "estas"? Estas malfacile decidi. Tamen, malgraŭ tiu eta malglataĵo, la legado ĝenerale estas tre bona kaj bone redonas la signifon de la enhavo!

Pardonu min, mi volas diri, la vorto "estIs" en la frazo "Sed li estis ankaŭ tre bona homo, kiu amis la homojn. " , la vocxlego estas " estAs".  Eble mia oreloj ne funkcias, eble, cxitie "estis" aux "estas" ambaux estas akceptebla?

Cxu mi kalrigas gxin?

Ligo al komento
share_externally

antaŭ 2 horoj, Zhangwei diris:

Pardonu min, mi volas diri, la vorto "estIs" en la frazo "Sed li estis ankaŭ tre bona homo, kiu amis la homojn. " , la vocxlego estas " estAs".  Eble mia oreloj ne funkcias, eble, cxitie "estis" aux "estas" ambaux estas akceptebla?

Cxu mi kalrigas gxin?

Certe la ĝusta vorto estas "estis", ĉar Baghy jam mortis antaŭ longe. Mi pensas, ke la voĉleganto iom fuŝis la prononcon aŭ simple eraris.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.