Salti al enhavo

Kongano vizitas Vjetnamion


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Stefano Keller.

La Komuna Seminario estas ĉiu-jara Esperanto-aranĝo por gejunuloj inter Ĉinio, Japanio, Koreio, kaj Vjetnamio. Ĉi-jare okazis la 37-a Komuna Seminario de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo 2019.

Ni estis pli ol 50 partoprenantoj ne nur el la kvar ĉefaj landoj, sed ankaŭ el Demokratia Respubliko Kongo, Tajlando, Singapuro, Filipinoj, Indonezio, Irano, Hispanio kaj Rusio. 

754240889_Kongano1(2).jpg.99f9740d8cdfdef0593ea6929adb6f75.jpg

Man-en-mane protektu mar-medion estis la temo de tiu aranĝo. Kune kun la prelegantoj ni profunde traktis tiun temon, kaj la rezulto estis brila kaj vigla diskuto. Plasto estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de la nuntempa mar-media problemo, kaj ni ĉiuj konsentis neniam plu uzi plastaĵojn, kiam ekzistas alia elekt-ebleco.

La programo estis bone organizita de la loka komitato, kaj ĉio okazis laŭplane.

Kiel kutime ĉeestis ne nur fluaj Esperanto-parolantoj sed ankaŭ komencantoj. La granda sukceso de ĉi tiu aranĝo estis la planado de kelkaj programeroj, en kiuj komencantoj ricevis helpon de pli lertaj parolantoj por sin esprimi. La interkonatiĝa vespero estis modela, kaj faciligis al komencantoj babili Esperante. 

Multaj konkursoj estis organizitaj, kaj tiuj amuzis ĉiujn. Ĉiuj aliĝintoj devis prezenti ion, por finfine esti elektita “s-ro Esperanto” aŭ “Perfekta paro”. Kelkaj el ni dancis, aliaj kantis aŭ prezentis aliajn amuzaĵojn. Kuraĝigate de la organizantoj, eĉ komencantoj partoprenis, kaj tio donis novan koloron al la aranĝo. 

1668932420_Kongano2(2).jpg.dd20b53e977fd375758b80835dbcd1f2.jpg

Mi antaŭe sciis malmulte pri Vjetnamio, sed post mia ĉeestado al ĉi tiu evento per mia propraj korpo, karno kaj ostoj, mi nun havas bonan opinion pri tiu lando. Danang havas purajn mar-bordojn, bongustajn kaj nutrajn manĝaĵojn, kaj la homoj estas amikemaj kaj ridetemaj… Ni ĉiuj estis feliĉaj sed mi eble estis la plej feliĉa junulo inter ĉiuj. 

Mi havis multajn novajn spertojn samtempe. Ni vizitis plurajn belajn vidindaĵojn, sed kiam ni ekskursis al Vinpearl Land, en urbo Hoi An, miaj entuziasmo kaj ĝojo atingis la zeniton. Ni vizitis bestojn dum rond-vojaĝeto per boateto, ni naĝis, ni rajdis per malsamaj rajdiloj, ni fotis kaj fotiĝis, ni amuziĝis ĉiamaniere. 

1927037762_Kongano3(2).jpg.3b702f64fe9d63ccd95f3ea70d87f4f5.jpg

Ĉi tiu evento estis sukcesa kaj fruktodona, ĉar multaj revenis hejmen kun ĝoj-plenaj rakontoj. Mi ŝatis ĉion, kaj ni ĉiuj gajnis ion gravegan dum ĉi tiu Junulara Komuna Seminario. Post tiu aranĝo ni daŭre sendadas inter ni ret-mesaĝojn, ĉar forta amikeco kreiĝis inter ni ĉiuj.

Serge Ajua Rusaki

Redaktite de Anna

  • Ŝati 2
  • Ami 2

Serge Ajua Rusaki estas 25-jara esperantisto el Kinŝaso, la ĉefurbo de Demokratia Respubliko Kongo. Li esperantistiĝis en 2012. Li instruas Esperanton en Goma Esperanto-Klubo, sub la gvido de s-ro Alphonse Waseka. Foje li verkas artikolojn por la revuo Monato.


  • boato: malgranda akvo-veturilo, kiu entenas malmulte da homoj.

800px-Motorboat_at_Kankaria_lake.JPG

                             Foto: Kondicherry  CC BY-SA 3.0

  • rajdi: veturi sidante sur la dorso de ĉevalo aŭ alia besto; sidi sur alia veturilo kvazaŭ sur ĉevalo.

File:Welshcob.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.