Salti al enhavo

Vivis en Lahtio, vivis en Tokio
- G.J. Ramstedt


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Stefano Keller.

La sekvanta artikolo unue aperis en la japana Esperanto-revuo La Revuo Orienta de marto 2019, p. 5-6. Ĝi estas simpligita kaj mallongigita.

La Universala Kongreso de Esperanto okazos ĉi-jare en la urbo Lahtio en Finnlando. Kaj al japanaj esperantistoj, unu finna esperantisto estas fame konata. Tiu estas Gustaf John Ramstedt, naskita la 22-an de oktobro 1873 en finna urbeto Tammisaari. Li juna loĝis en Turku kaj studis en la Universitato de Helsinko. En 1891 li esperantistiĝis, kiel unu el la fruaj esperantistoj en Finnlando.

De 1898 ĝis 1912 li loĝis en Lahtio, laborante kiel lingvo-instruisto. Sed tiuj jaroj estis fekundaj por lia kariero kiel lingvisto. Li faris sep esplorvojaĝojn al Siberio, Meza Azio kaj Mongolio, kaj fariĝis tre konata lingvisto kaj profesoro pri la altaja lingvo ĉe la Universitato de Helsinko. 

Tiutempe, Finnlando estis sub la rego de la Rusa Imperio (memoru la similan situacion en Pollando, la naskiĝlando de L.L. Zamenhof). Kelkajn monatojn post la Oktobra Revolucio de 1917, Finnlando deklaris sin sendependa. La nova ŝtato bezonis ambasadorojn, sed mankis profesiaj diplomatoj en la tiama Finnlando. Tial Ramstedt estis nomumita kiel la unua ambasadoro de Finnlando en Japanio, Ĉinio kaj Siamo.

Nu, en decembro 1919 naskiĝis Japana Esperanto-Instituto, kun Ossaka Kenĵi (la patro de la japana Esperanto-movado) kiel la ĉefulo. Kaj en februaro 1920, Ossaka kaj Fuĵisaŭa Ĉikao vizitis Ramstedt, aŭdinte ke li estas esperantisto. Tiam komenciĝis la vivo de Ramstedt kiel esperantista samideano. Li vizitis multajn lokojn en Japanio, por prelegi interalie pri Finnlando, kaj ankaŭ tri fojojn partoprenis en la Japana Esperanto-Kongreso.

Foje li prelegis en Esperanto, kaj esperantisto interpretis japanen. Tamen li mem lertiĝis en la japana, ĉar en aliaj okazoj li prelegis en tiu lingvo. Post unu prelego li respondis demandon de juna literaturisto Mijazaŭa Kenĵi, kun la sekvo ke tiu junulo decidis lerni Esperanton. Poste Mijazaŭa famiĝis kiel poeto kaj fabelisto, verkante en Esperanto krom en la japana.

Nu, ni revenu al Ramstedt. Li revenis al Finnlando en 1930, kaj plulaboris ĉe la Universitato de Helsinko kiel lingvisto, esperantisto, kaj komprenanto de la japana popolo. Li mortis en 1950 en Helsinko. 

Sibayama Zyun’iti
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 4

SIBAYAMA Zyun’iti estas redaktoro de La Revuo Orienta de Japana Esperanto-Instituto. Li estis estro de la LKK (Loka Kongresa Komitato) ĉe la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo en 2007. 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.