Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    974
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    813

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Anna

    An Liqun

    Trinukso, verŝajne vi devus klarigi, kion signifas "mojosas". "Mojosa" estas vorto tre ŝatata de la junularo, kun la signifo Moderna kaj Jun-Stila: M J S.
  2. Anna

    An Liqun

    Saluton. Mia nomo estas An Liqun. Mi loĝas en Shenyang, Liaoning, Ĉinio. Shenyang nun estas en vintro. Mi amas Esperanton. Lerni Esperanton gajigas min. Nun mi estas membro de Ĉina Esperanto-Ligo. Mi ŝatas legi, kanti, danci, kuiri. Tio estas mia foto. Mia vivo estas feliĉa. Kiam vi lernis Esperanton? Kial vi lernas Esperanton? Mi tre ĝojas konatiĝi kun vi.
  3. Anna

    Wang Xiaoli

    Saluton! Mia nomo estas Wang Xiaoli. Mi havas kvindek kvin jarojn. Mi estas instruistino . Nun mi instruas la anglan lingvon en mezlernejo de la urbo Jiyuan, Ĉinio. Mi ŝatas muzikon, legadon kaj promenadon en la parko aŭ placo. En septembro 2020, mi fariĝis membro de la Liaoning Esperanta Kultura Klubo. Kaj mi eklernis Esperanton. Kial mi lernas Esperanton? Estas agadoj de sinjoro Liu Weijie, kiuj vekas mian atenton. En kvardek jaroj sinjoro Liu Weijie dissemas la semojn de Esperanto. Mi legis liajn poemojn, artikolojn kaj librojn pri Esperanto. Kaj mi scias, ke Esperanto estas ne nur bela lingvo, sed ankaŭ portas mesaĝon de paco. Esperanto estas paca lingvo.
  4. Anna

    Wang Liqiu

    Mia nomo estas Wang Liqiu. Mi estas instruistino de la angla lingvo. Mi loĝas en la malgranda urbo Fuxin, Liaoning, Ĉinio. Mi lernas Esperanton en Liaoning Esperanto-kultura Klubo jam kvar monatojn de instruisto Liu Weijie. Per Esperanto mi vidas la pacan spiriton . Ni salutas vin, min, lin, per Esperanto. Ĝi estas interesa, mi ŝatas ĝin. Mi volas lerni Esperanton bone. Kia estas vi?
  5. La jaro 2020 estis malfacila por multaj homoj tra la mondo. Ĉi-jare la junulara asocio TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) anoncas, ke ĝi volas festi la Zamenhofan Tagon kun speciala ĝojo kaj optimismo. Sed eble ne ĉiuj legantoj de uea.facila scias, kio estas la Zamenhofa tago. Zamenhof, la kreinto de Esperanto, naskiĝis la 15-an de decembro 1859, kaj esperantistoj tra la mondo organizas apartajn kunvenojn ĉirkaŭ tiu dato por festi lian naskiĝtagon. Kutime dum tiuj kunvenoj oni prezentas la vivon de Zamenhof, la idearon de Esperanto, aŭ aliajn temojn aparte ligitajn kun la ideoj de Zamenhof kaj la lingvo, kiun li kreis. Temo de la filmeto: “Mi esperas…” TEJO invitas la esperantistojn krei filmetojn por la Zamenhofa tago, kun la temo: “Mi esperas...” Per tiu filmeto, ĝi volas doni al la mondo mesaĝon de espero, en Esperanto! Kion vi esperas, por vi, por aliaj homoj, kaj por la mondo? Faru filmeton kaj rakontu al ĉiuj! Krom tio, se vi volas, vi povas ankaŭ rakonti pri vi mem: kie vi troviĝas, kiel vi pasigas la tempon kaj kiel vi festos la Zamenhofan tagon. La filmetoj, kiujn vi sendos, estos kunmetitaj en unu grandan filmon, kiun TEJO publikigos okaze de la Zamenhofa Tago. TEJO disvastigos ĝin en ĉiuj siaj sociaj retejoj, por ke ĝi atingu kiel eble plej multe da homoj, kaj ĝi estos projekciita en Esperanto-kluboj kaj dum Esperanto-aranĝoj tra la mondo. Kiel kontribui? 1- Registru filmeton en Esperanto kun via mesaĝo “Mi esperas…”. La filmeto estu horizontala kaj daŭru ne pli longe ol 30 sekundojn. 2- Skribu vian mesaĝon kaj traduku ĝin al via nacia lingvo aŭ al via denaska lingvo. (Oni uzos tion por fari subtekstojn.) 3- Sendu al TEJO la materialon pere de ĉi tiu formularo. Se pro iu kialo vi ne sukcesos sendi vian filmeton tiumaniere, skribu al Ariel Palmer aŭ per Telegramo al @arielpalmer Kiam TEJO ricevos vian filmeton, ĝi sendos al vi konfirmon. Se vi ne ricevos konfirmmesaĝon ene de kelkaj tagoj, skribu denove! Limdato por sendi viajn filmetojn estas la 5-a de decembro 2020. Teknikaj Rekomendoj Se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD). Purigu la lenson de via poŝtelefono / filmilo antaŭ ol komenci la filmadon, kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla. La filmeto estu horizontala. Se via poŝtelefono / filmilo registras ne tre bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiuokaze! TEJO volas vian kontribuon je ĉiu ajn kvalito!
  6. Anna

    Liaoning

    Liaoning Esperanto-kultura Klubo (LEKK), Ĉinio, fondiĝis, kaj okazigis Recitadon de Esperantaj Poemoj en la 26-a de julio (Esperanto-tago), 2020, funkciigis la 1-an retkurson de Esperanto en la 9-a de aŭgusto, 2020, unuafoje okazigos la Zamenhofan feston en la 13-a de decembro, 2020. Tiutage okazos kelkaj ceremonioj pri diplomiĝo de la kursanoj, aliĝo de la kursanoj al Ĉina Esperanto-Ligo kaj librodonacado, krom riĉaj programeroj preparotaj de la klubanoj kaj kursanoj. Viaj gratuloj estos tre bonvenaj. La limdato: la 30-a de novembro, 2020. Amike. Wu Guojiang, prezidanto de LEKK
  7. En januaro 1928, la rusa gazeto Dni (Tagoj) aperigis artikolon pri malofta temo: la frua vivo de Josif Stalin. La artikolo estas verkita de Semjon Vereŝĉak kaj ĝi enhavis interesan informon. Laŭ la verkisto, la juna Stalino estis esperantisto. Vereŝĉak konis Stalinon de kiam ili ambaŭ estis politikaj malliberuloj en la fifama malliberejo Bailovka en Bakuo, dum 1908. Vereŝĉak memoris tre strangan aferon pri Stalino: kiam ĉiuj malliberuloj malkvietiĝis pro dumnoktaj ekzekutoj fare de la gardistoj, nur Stalino restis trankvila. Li aŭ dormis aŭ studis Esperanton. Vereŝĉak aldonis, ke la estonta soveta estro opiniis, ke la lingvo de Zamenhof estas “la estonta lingvo de la Socialista Internacio”. Laŭ mia scio, tio estas la sola ekzistanta mencio pri la Esperanta studado de Stalino. Ĉiuj rakontoj pri tio de postaj biografiistoj estas bazitaj sur ĉi tiu sama rakonto. Ĝia aŭtoro, Vereŝĉak, havas altan reputacion kaj estas konsiderata fidinda fonto. La unua biografio de Stalino estis verkita de Boris Souvarine (1935). Li citis la rakonton de Vereŝĉak. Ankaŭ la ĉefmalamiko de Stalino, Leo Trockij, verkis biografion de Stalino dum la 30-aj jaroj. Li citis la saman rakonton kaj donis al ĝi tre apartan interpreton. Konsiderante la malsukceson de Stalino lerni la germanan – kiu estis konsiderata esenca por ĉiuj socialistaj intelektuloj – Trockij rakontis pri la provo de Stalino lerni Esperanton. Laŭ Trockij, kiu nomis Stalinon laŭ ties kromnomo “Koba”, tiu provo malkaŝis la malaltan nivelon de liaj intelektaj kapabloj, kiuj rilate al studado ĉiam serĉis la plej facilan vojon. “Kvankam li pasigis ok jarojn en malliberejo kaj ekzilo, li neniam sukcesis lerni eĉ unu fremdan lingvon, eĉ ne Esperanton.” Alivorte, Stalino elektis Esperanton ĉar aliaj lingvoj estis tro malfacilaj por li, kaj eĉ pri tio li malsukcesis. En la jaro 1953, kiam Stalino mortis, la rakonto estis plibeligita de Yves Delbars [Nicolas Kossiakov] en sia libro Le vrai Staline (La vera Stalino). Laŭ Delbars, Stalino fondis Esperanto-klubon kiam li estis ekzilita en Solviĉegodsk “kaj mirigis la loĝantojn de la urbo, kiam li parolis Esperanton surstrate.” Evidente, Delbars konstruis sian version surbaze de la originala rakonto, kiu okazis en malliberejo, ne en ekzilo, kaj ne menciis klubon, nek ke Stalino parolis Esperanton surstrate. Laŭ la historiisto, Miĥail Agurskij, Delbars estis tute nefidinda fonto. Fakte la soveta sekreta polico uzis lin por disvastigi malverajn informojn eksterlande. En lastatempa biografio de la juna Stalino, de Simon Sebag Montefiore (2007), la aŭtoro akceptas la rakonton de Vereŝĉak kiel veran. En piednoto li aldonas detalon, kiun neniu alia biografiisto menciis: “Dum sia regado, li persekutis kaj arestis esperantistojn.” Eric Lee
  8. Anna

    Guangzhou

    En la 15-a de novembro 2020 Guangdong-a Esperanto-Asocio (GEA) okazigis prelegon pri Esperanto en Biblioteko Guangzhou. Zhang Zhicheng (Johano) de la Asocio faris prelegon, kies temo estis "Alproksimiĝe al Esperanto - Centjara Vojaĝo de la Lingvo". Inter la honoraj invititoj estis veteranoj de la Asocio: Profesoro Wei Xiaohong el Teknologia Universitato de Suda Ĉinio kaj Profesoro Feng Yongfu el Zhongshan-Universitato kaj altranga tradukisto Ye Peixue kaj Dumviva membro de UEA Harpina. Pli ol 60 ĉeestantoj, el kiuj la plejmulto estis gejunuloj, partoprenis en la kunveno. La preleganto prezentis sian omaĝon al d-ro Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Johano diskutis la Fundamenton kaj disvolvan historion de Esperanto kune kun la aŭskultantoj. La etoso en la salono estis tre vigla kaj varma dum la tuta afero. Kiam oni parolis pri la nova libro De ideoj al agoj: 70 jaroj da Unesko, la etoso atingis la kulminon. La prelego kun diskuto daŭris unu horon kaj duonon. Tiu ĉi prelego estas la plej nova evento en la serio da propagandaj aranĝoj pri nia lingvo en la biblioteko. Ĝi ne limigis sin nur al Esperanto-rondo, sed celis ĉefe la tutan publikon. Tial Biblioteko Guanzhou antaŭ unu semajno publikigis bultenon por la kunveno. Ni speciale dankas al Biblioteko Guangzhou, kiu disponigis al ni tiel gravan lokon por nia prezento, ankaŭ al sinjorino Li (ĉefo de la biblioteko) kaj sinjoro Zhang, kaj sinjorino Hui kaj ŝiaj kolegoj. Wu Hanping (Harpina)
  9. Tra la historio Dio sendis al la homaro sinsekvon da diaj Edukantoj. Iliaj instruoj progresigis la civilizon. Inter tiuj diaj Edukantoj estis: Abrahamo, Kriŝno, Zoroastro, Moseo, Budho, Jesuo kaj Mohamedo. Laŭ la sekvantoj de la Bahaa Kredo, la ĝis nun lasta el tiuj diaj Mesaĝistoj estis Bahá’u’lláh (1817–1892). Li klarigis, ke tiuj mesaĝistoj reprezentas la saman Fonton, kaj ke iliaj misioj estas sinsekvaj kontribuoj al la disvolviĝado de la unusola religio de Dio. Bahaanoj kredas, ke la homaro nun tre urĝe kaj nepre devas trovi komunan, unuigan opinion pri la celo kaj senco de la homa vivo kaj pri la estonteco de la homaro kiel tutmonda socio. Tia vizio troveblas en la skriboj de Bahá’u’lláh. En miloj kaj miloj da lokoj tra la tuta mondo la instruoj de la Bahaa Kredo inspiras homojn, kiuj klopodas vivi sencoplenan, valoran personan vivon kaj kontribui al la plibonigo de sia ĉirkaŭo. La instruoj de la Bahaa Kredo tuŝas tre gravajn temojn. Inter ili estas la unueco de Dio kaj de la religioj, la unueco de la homaro kaj forigo de antaŭjuĝoj, la boneco de la homa naturo, la egaleco inter virinoj kaj viroj, la harmonio inter religio kaj scienco, la neceso de justeco en ĉiuj homaj aferoj, la graveco de edukado, la rilatoj inter homoj, komunumoj kaj institucioj. Kiel la mondo devos evolui nun por formi tutmondan, unuigitan civilizon? Instruas Bahá’u’lláh, ke por realigi tian civilizon, necesas iam enkonduki komunan lingvon kaj skribon kaj instrui tiujn en ĉiuj lernejoj. Tial unu el la bahaaj principoj estas la principo de internacia helpa lingvo, kaj la neceso tian lingvon enkonduki kaj ĝeneraligi. La ĉefaj bahaaj tekstoj donas gravecon al neŭtrala lingvo kaj al Esperanto kiel ebla solvo de la lingva demando. Tamen ili ankaŭ emfazas, ke ne eblas antaŭscii, kiun lingvon la homaro elektos. Tial la bahaanoj ne subtenas unu specifan lingvon aŭ lingvoprojekton, sed precipe la ideon mem enkonduki internacian helpan lingvon. Tial ekzistas delonge amikaj rilatoj inter la bahaanoj kaj la esperantistoj. Bahaaj komunumoj troviĝas en pli-malpli ĉiuj landoj. Ili havas membrojn de preskaŭ ĉiuj etnoj kaj kulturoj, kiuj surtere laboras por efektivigi la instruojn de Bahá’u’lláh. Kune ili formas modelon de unika tutmonda komunumo, kaj kreas homaran familion. La internacia retejo de la bahaa komunumo estas legebla en dek lingvoj. En Esperanto funkcias la retejo de Bahaa Esperanto-Ligo. Bernhard Westerhoff
  10. Anna

    Vivo kaj hajko

    Hajko estas tre mallonga fiksforma poemo, laŭdevene japana, sed ĝi nun apartenas al la tutmonda kulturo. Hajko estas poemeto, kiu konsistas el tri versoj de 5, 7, 5 silaboj. Verkante hajkon, unue atentu, kiom da silaboj ĉiu vorto havas. Ekzemple, "hajko" havas du silabojn (haj-ko) kaj "julio" havas tri silabojn (ju-li-o). Hajko estas memstara poemo el nur 17 silaboj. Malsame ol ordinaraj poemoj, ĝi ne havas titolon. Nur per 17 silaboj ĝi konstruas poezian mondon. Hajko ne bezonas rimojn, kiuj estas tradiciaj en eŭropaj poemoj. La poezieco de hajko venas ne de rimoj, sed de la tuta konstruo. Jen ekzemplo: sur glaciaĵo facile kaj senhalte roza langeto Kion vi imagas, leginte ĉi tiun hajkon? Infano (aŭ amata familiano, aŭ amiko/amikino) gustumas glaciaĵon antaŭ la okuloj. La verkinto verŝajne sentas, ke moviĝo de la roza langeto estas tre ĉarma. En la hajko estas legebla ankaŭ la amo de la verkinto. Tiamaniere hajko eltranĉas kaj montras pecon de ĉiutaga vivo de homoj ― laŭeble mallonge, simple kaj konkrete. "Glaciaĵo" estas sezon-vorto, kiu elvokas someron. En hajkoverkado sezonvortoj estas ŝatataj, sed ne devigaj. Oni uzas unu sezonvorton en unu hajko. Jen alia ekzemplo: ora fenestro ― posttagmeza sunlumo nun alfrostiĝas Fenestro brilas ore en la sunlumo posttagmeza. Tion vidante, la verkinto certe sentas malvarmon, ĉar la sunlumo sen varmo frostiĝas ĉe la fenestro. "Frosto" estas vintra sezonvorto, kiu elvokas ankaŭ seriozecon de la naturo. Legantoj imagu kaj supozu neesprimitajn detalojn de la hajko. Tion atendas la verkinto. Ĝenerale hajko permesas ankaŭ liberan (mis)komprenon al la legantoj. Haltostreko estas metita ĉe la fino de la unua verso. Ĝi estas "tranĉo" en la hajko. Ĝi montras rompon aŭ turnon de pensofluo de la verkinto, kaj dividas la hajkon en du partojn, kiuj kunpuŝiĝas kaj kunsonas inter si. Por montri tranĉon oni povas uzi ankaŭ tripunkton "...", punkton ".", punktokomon ";" kaj tiel plu. La plej grava funkcio de tranĉo estas klare montri, ke tie okazas penso-salto de la verkinto. Efika tranĉo en hajko altigas ĝian poeziecon. Jen tria ekzemplo: printempa nokto ― seĝo ellasas kaŝe pecon da spiro Ĉu vi imagis seĝon, kiu kaŝe elspiras? Aŭ ĉu vi imagis homon, kiu sidante sur seĝo ellasas etan elspiron? En printempa nokto ĉio povas okazi. Legantoj ĝuu liberan imagon laŭplaĉe. Tranĉo elstarigas "printempan nokton" kaj donas momentan paŭzon en la legado. Tiu sezonvorto aldonas agrablan senton al trankvila nokto. Ĉi tiu hajko enhave iom transiris la limojn de la japana tradicia hajko. Sed ĝiaj formo kaj konstruo bone observas la tradician manieron. En ĉi tiu artikolo mi klarigis la hajkon ĉefe rilate al la tradicia japana hajko. Sed diversaj fluoj ja troviĝas ankaŭ en la japana hajko. Kaj hajko en si mem estas libera esprimilo de homaj sentoj kaj ideoj pri la vivo kaj la naturo. Kiam vi volas verki hajkojn, vi rajtas verki laŭ via bontrovo. HIROTAKA Masaaki
  11. Anna

    Esperanto por mi

    Esperanto por mi: 16 esperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Japanujo: Horizonto, 2020. 16 paĝoj, 30 cm. ISBN 978-4-939088-46-9 C0095. Prezo 5.00 €. Esperanto por mi estas ĉarma libreto, en kiu oni povas legi pri la vivo de dek ses aktivaj esperantistoj kaj samtempe ĝui iliajn belajn portretojn, kiujn kreis la portretistino Helga Plötner. La redaktanto estas Hori Jasuo, kiu havis la ideon eldoni tian libron post kiam li vidis kelkajn belajn artaĵojn de Helga. Mi ricevis la libron antaŭ kelkaj semajnoj perpoŝte. Kiam mi malfermis la pakaĵon, unue kaptis min la bunta kovrilo kun serio da malgrandaj portretoj, kiuj scivoligis min pri la enhavo. Mi trafoliumis la libron plurfoje, unue rigardante ĉiujn portretrojn, poste legante la eseetojn, kiujn la portretitoj verkis pri si mem. Finfine mi plurfoje rerigardis la desegnaĵojn kaj admiris la kvaliton de la laboro bezonata por krei ilin. Plurtaga laboro sendube necesis por kompletigi ĉiun portreton. La fina rezulto tre bone pruvas la majstrecon de Helga, kiu sperte uzas lumon kaj mallumon por montri la ridetantajn esprimojn de la portretitoj. La tekstoj donas, kvazaŭ en konversacia formo, priskribon de la dek ses esperantistoj. Se vi legos la libron, vi povus pensi, ke ili ĉeestas kaj parolas kun vi, dum vi rigardas iliajn portretojn. Ili rakontas, kiel ili unue renkontis Esperanton, kaj klarigas siajn kialojn por lerni la lingvon, uzi kaj ŝati ĝin, verki en ĝi kaj instrui ĝin. La aldono de malgrandaj koloraj fotoj pliriĉigas la verkon. La dek ses esperantistoj venas el multaj diversaj partoj de la mondo. Iliaj eseetoj montras iliajn agadkampojn, kiuj estas tre diversaj, sed samtempe enhavas grandan komunan celon: Esperanton, ĝian disvastigadon, kaj la deziron plibonigi nian mondon. Dankon al Helga kaj al Jasuo pro la kreado de tiu ĉarma kolekto. Eldono de dua libro kun portretoj de dek ses aliaj aktivaj esperantistoj estas jam planita. La unuan libron oni povas mendi de UEA, de la eldonisto Horizonto, kaj rekte de la portretistino Helga. Maurizio Giacometto ('Rico')
  12. La 28-an de aŭgusto la japana ĉefministro ABE Shinzo subite esprimis sian intencon eksiĝi. Li klarigis, ke li ne povos kontentige plenumi sian devon, ĉar lia longedaŭra malsano refoje malboniĝas. En Japanio, la ĉefministro estas elektita per la voĉoj de la reprezentantoj de la popolo, kaj tial ĝenerale la prezidanto de la reganta partio (nun la Liberal-Demokrata Partio) fariĝas ĉefministro. Tial unue okazis la elekto de la nova prezidanto de la partio la 14-an de septembro, kaj la elektita prezidanto SUGA Yoshihide fariĝis la 99-a ĉefministro. Suga Yoshihide naskiĝis kiel la unua filo en kamparana familio en la gubernio Akita en nord-orienta Japanio. Tial li iom diferencas de lastatempaj prezidantoj de la partio, kiuj havis brilajn karierojn kaj devenis de politikistaj familioj. Fininte siajn studojn en loka lernejo, li forlasis sian hejmlokon kun la espero, ke li povos trovi ian vivocelon en alia urbo. Post la fino de la universitataj studoj li ne revenis al sia hejmloko Akita, sed trovis laboron ĉe iu kompanio. Dum li laboris tie, li komencis pensi, ke nia vivo ricevas grandan influon de politiko kaj ke eblus ŝanĝi la socion pere de politiko. Tial li fariĝis sekretario de deputito, kaj eniris en la politikan mondon. Li unue partoprenis en ŝtataj aferoj per la elekto de deputitoj en 1996. Post kiam li estis elektita kvar sinsekvajn fojojn kiel deputito, li unuafoje fariĝis Ministro pri Internaj Aferoj kaj Komunikado en la unua registaro de Abe Shinzo. En decembro 2012, kiam la dua registaro de Abe estis formita, Suga estis nomumita ŝtatsekretario. Li daŭre servis en tiu ofico por la registaro, kiu daŭris dum 7 jaroj kaj 9 monatoj, la plej longa periodo en la moderna japana historio. La nova ĉefministro Suga ĉiumatene kutimas fari gimnastikon kaj ankaŭ promenas dum 40 minutoj. Li tute ne trinkas alkoholaĵojn kaj amegas dolĉaĵojn. La plej feliĉa momento por li estas manĝi dolĉajn rizkuketojn en sia ĉambro ĉe la deputita domego. Foto: Wikipedia/Lyzzy CC BY 2.5 OKITA Kazumi
  13. Mi rimarkas, ke ĉi tiu temo, piedpilkado, allogas multe pli da komentoj ol kutime! Evidente ni devus havi pli da artikoloj pri tiu temo.
  14. Anna

    Kiel lerni lingvon? Kiel bebo!

    @Ilia Dewi Mi ĝojas, ke vi trovas ĝin utila! Mi esperas, ke la lernantoj ĝuis/os la artikolon.
  15. Efektive, ĝi estas tre bela kanto!
  16. La Internacia Tago de Tradukado okazas ĉiujare je la 30-a de septembro. La celo de tiu tago estas fortigi la ligojn inter tradukistoj, diskonigi la profesion tutmonde, kaj atentigi pri la grava kaj bezonata laboro de tradukistoj. Tradukistoj kaj interpretistoj havas gravan funkcion por kunigi naciojn kaj kunligi homojn, kaj ili kontribuas al la disvolvo kaj fortigo de mondaj paco kaj sekureco. La Internacia Federacio de Tradukistoj (IFT) fondis tiun tagon en 1953. Oni elektis la 30-an de septembro memore al Sankta Hieronimo, kiu mortis en Betleĥemo tiudate en la jaro 420. Li estis kristana pastro el nord-orienta Italio, fama pro sia traduko de la Biblio en la latinan. Tiutempe, lia traduko ebligis diskonigi la Biblion al multe pli granda legantaro. Sankta Hieronimo (detalo), 1451, de Antonio da Fabriano II Ĉiujare IFT elektas unuigan temon, kaj okazigas afiŝokonkurson por antaŭenigi la tagon. En 2019, la temo estis “Tradukado kaj Indiĝenaj Lingvoj”; kaj en 2020, “Trovi la vortojn por mondo en krizo”. Elizaveta Gunenko, 24-jara rusino, gajnis la ĉi-jaran afiŝokonkurson. Ŝia desegno, bazita sur bildo de la kronviruso, temas pri la neceso por homoj tutmonde stari kune kontraŭ la viruso. Tradukistoj kaj interpretistoj funkcias kiel kunligantoj, kiuj helpas la homojn atingi komunikadon, komprenon kaj kunlaboron. Ankaŭ Unuiĝintaj Nacioj (UN) festas tiun tagon per traduka konkurso, kaj donas premiojn por la plej bonaj tradukoj en la ses oficialajn lingvojn de UN (la araban, la ĉinan, la anglan, la francan, la rusan, la hispanan) kaj ankaŭ en la germanan. UN aldonis la Internacian Tagon de Tradukado al sia oficiala kalendaro en 2017. La Unuiĝintaj Nacioj mem estas unu el la plej grandaj dungantoj de lingvistoj en la mondo. Ankaŭ Eŭropa Unio (EU) dungas multajn: ĉirkaŭ 4 300 tradukistojn kaj 800 interpretistojn. EU havas 24 oficialajn lingvojn, kaj la kostoj de tradukado en la EU en 2019 sumiĝis al proksimume 1,4 miliardoj da eŭroj (malpli ol unu procento de ĝiaj tutaj elspezoj). Sed, kun pli ol 7 000 lingvoj en la mondo, ĉu estas tradukado la plej bona kaj sola solvo por internacia komunikado? Esperantistoj opinias, ke internacia helplingvo estus fortega solvo. Tia internacia helplingvo devus esti neŭtrala, facila kaj egaleca. Per ĝi, la kostoj de tradukado kaj interpretado multe malpliiĝus. Esperanto ege taŭgas kiel internacia helplingvo. Krome, la baza ideo de Esperanto estas realigi toleremon kaj respekton inter homoj de diversaj popoloj kaj kulturoj. Craig Williams
  17. Anna

    Guangzhou

    Invito al Guangzhou Zhang Zhicheng estas dumviva membro de UEK kaj Ĉina Esperato-Asocio. Li okupiĝas pri Esperanto-agado kaj li organizis tri Esperantajn raportojn ĉe la Biblioteko de Guangzhou en la jaro 2019. Kvankam li estas tre okupata pro sia laboro, li prenis la tempon dum sia tre plena horaro por pene lerni Esperanton. Nun li lertas aŭskulti, paroli kaj skribi en Esperanto. Por havi memstaran Esperantan ejon en Guangzhou, li donaceme aĉetis kvin-stelan apartamenton kiel ejon por Esperanto-aranĝoj en la fino de la pasinta jaro. La urba floro de Guangzhou estas la kapoko, kiu simbolas heroan temperamenton. Tial li nomis tiun apartamenton: Klubo Kapoko. Li bonvenigas esperantistojn el la tuta mondo partopreni Esperantajn agadojn en Klubo Kapoko de Guangzhou kune kun ni. Ni kune Ekparolu! Wu Hanping (Harpina)
  18. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 2020 Bertilo Wennergren. Partizánske: E@I, 2020. Prezo 28.00 €. La papera eldono de la plej nova versio de La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) estos baldaŭ preta. Tuj antaŭ aperigo de la nova PMEG, oni anoncis, ke la aŭtoro, Bertilo Wennergren, gajnis la Premion 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski pro siaj elstaraj kontribuoj al Esperantaj studoj, inter ili la kreado de PMEG. Per tiu ampleksa verko, kiu en Interreto troviĝas jam je la 15-a versio, Bertilo kreis novan gvidosignon por priskriba Esperanta gramatiko. Kaj jen la ĉefa kvalito de PMEG. Ĝi povas esti tre utila kaj al novaj lernantoj de la lingvo kaj al spertuloj, precipe pro la uzo de simplaj, ne-fakaj vortoj kaj de abundaj ekzemploj kaj klarigoj pri ĉiuj aspektoj de la Esperanta gramatiko. Tamen, kelkaj homoj demandas en la sociaj retoj, ĉu Esperanto bezonas tiel grandan, dikan gramatikon, se ĝi havas nur dek ses regulojn? Zamenhof mem diris pri tiuj reguloj, ke oni bezonas nur tridek minutojn por parkerigi ilin. Per 16 reguloj eblas lerni, kompreni kaj mastrumi la tutan gramatikon de la lingvo, ĉu ne? Jes kaj ne. Jes, per la 16 reguloj oni certe povas kompreni, kiel la lingvo funkcias. Same, se ni lernus kiel funkcias skeleto, ni povus kompreni kiel moviĝas homo. Sed ni ne scius kian hararon tiu homo havus, kiajn okulojn, kian karakteron, kian pezon, kiajn ŝatojn kaj malŝatojn. Same, oni ne povus antaŭpensi ĉiujn eblajn lingvajn bezonojn kaj esprim-manierojn nur per la 16 reguloj. Oni ne povus antaŭvidi ĉiujn malfacilaĵojn de la lingvo, ĉiujn estontajn evoluojn, ĉiujn bonajn kaj sekvindajn ekzemplojn de parolado kaj skribado. En La Unua Libro de Esperanto en 1887, Zamenhof prezentis la dek ses regulojn kaj naŭcent-radikan vortaron. Esperanto ja estas tiel esprim-kapabla, ke per tiuj naŭcent radikoj oni povas fari multe pli ol per naŭcent vortoj en alia lingvo. Per tiuj bazaj materialoj efektive eblis legi la mallongajn tekstojn, kiujn li aperigis en la libro, kaj homoj tuj komencis lerni la lingvon kaj skribi leterojn al li. La 16 reguloj donas ĉiujn bazajn gramatikajn regulojn de la lingvo, sed ili ne respondas pli malsimplajn demandojn, ekzemple pri la diferenco inter ‘de’ kaj ‘da’, aŭ problemajn kazojn de la uzo de ‘sia’. Bertilo diskutas tiajn demandojn en PMEG, kaj donas multajn utilajn ekzemplojn kaj citaĵojn el la verkoj de Zamenhof kaj aliaj postaj verkintoj. La Esperanto de la Unua Libro estis kiel bela nova aŭto. Ĝi povis sekure kaj efike veturi. Zamenhof klare montris, kial ni bezonas internacian lingvon. Li eĉ donis al ni la ŝlosilon kaj montris, kiel lerta ŝoforo li mem estas. Tamen, li ne povis antaŭvidi ĉiun malsaman vojaĝon ĉien en la mondo kaj por ĉiam en la estonteco. Por tio, ni havas PMEG-on. Maŭrico Giacometto (Rico)
  19. Anna

    Hans Christian Andersen

    Dankon, tio estas tre utila informo. Mi mem legis plurajn el la fabeloj por la ĵusa Sumoo, sed mi ne sciis pri tiu listo en "Wikisource". En la represo, kiun mi konis, bedaŭrinde mankis la listo de titoloj, tiel ke estis malfacile trovi la fabelojn, kiujn mi deziris legi. Nun mi enmetos en la artikolon la ligilon, kiun vi ĵus rekomendis, anstataŭ tiu kiu estis tie antaŭe
  20. Anna

    Hans Christian Andersen

    Dankon pro tiuj utilaj ligiloj! Vidu ankaŭ ĉi tiun artikolon de Stano Marček, kiu jam aperis en uea.facila. https://uea.facila.org/artikoloj/tra-la-reto/nova-aŭskultejo-en-esperanto/ Tie li ankaŭ donas ligilon al pluraj rakontoj de Andersen, kiujn li mem voĉlegis.
  21. Anna

    Parizo / Romo

    Pliaj informoj de Marc Giraud: Sabaton la 3an de Oktobro okazis la tria babilrondo de la ĝemelaj urboj Parizo kaj Romo. Ĝis 20 homoj samtempe partoprenis, sed entute eble 25. La partoprenantoj venis de Francio, Italio (ĉefe de la ĝemelaj urboj) Germanio, Suda Koreio, Ĉeĥio, Usono, Svisio kaj Peruo. Tiu babilrondo temis pri ĉiaj unuiĝoj, ni plezure ĝuis elstaran ĉeeston de 2 koreinoj kiuj parolis al ni pri dezirinda unuiĝo de Koreioj. La venonta babilrondo okazos sabaton la 7an de Novembro je la 18a kaj temos pri muziko!
  22. Pensu pri la nova kronviruso: kiel ĝi ŝanĝis vian vivon aŭ la mondon? Ĉu vi kapablus verki fikcian rakonton pri tio? La Akademio Literatura de Esperanto (ALE) invitas vin verki rakonton pri tiu temo por la Interkultura Novelo-konkurso (INK). La temo de la konkurso estas: “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin”. Via rakonto povus okazi en la pasinto (dum la unuaj – kelkfoje frenezaj – monatoj de la pandemio), nuntempe (kiam pandemio iĝis preskaŭ kutima afero de la vivo) aŭ en la estonto (post jaroj, jardekoj aŭ eĉ pli… kia estos nia mondo?) La temo de la konkurso estis elektita post reta publika voĉdonado organizata de la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la neokazinta Universala Kongreso en Montrealo. La prezenton de la konkurso kaj ties regularon oni povas trovi ĉe la retejo de ALE. La teksto-proponoj devas havi ne pli ol 12 000 litersignojn (proksimume 6 paĝojn). Ne estas minimuma longeco. Sendu vian tekston ĝis la 20-a de junio 2021 per la speciala sendo-formularo de la konkurso, trovebla ĉe ALE. Proponoj devas nepre esti en Esperanto kaj neniam antaŭe publikigitaj, tamen ili ne nepre devas esti originale verkitaj en Esperanto. Tradukaĵoj el aliaj lingvoj estos bonvenaj. Tial la konkurso povus esti interesa okazo por aranĝi kunlaboron kun neesperantistaj verkistoj. Interkultura ĵurio elektos la gajnantajn novelojn. La gajnintoj estos anoncitaj dum la 107-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio en Montrealo en 2022. La 1-a, 2-a kaj 3-a premioj estos respektive 500, 300 kaj 200 eŭroj. La temo de la konkurso estis prezentita de d-ro José Antonio Vergara el Ĉilio dum la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto 2020. Li estas fakulo pri epidemio-scienco kaj publika sano, kaj tial kapablas tre interese diskuti tiun temon. Eblas spekti lian prezenton ĉi tie. INK estas organizata de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kun subteno de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Komisiono pri Belartaj Konkursoj.
  23. Anna

    Kiel oni hejmigis katojn

    Espereble la aŭtoro atentos pri via mesaĝo, kaj strebos korekti tiujn problemojn en siaj postaj filmetoj.
  24. Anna

    Hans Christian Andersen

    Hans Christian Andersen estis dana verkisto, kiu famiĝis ĉefe pro verkado de fabeloj. Liaj 156 fabeloj kaj rakontoj estas tradukitaj al pli ol 100 lingvoj kaj ofte aperis ankaŭ kiel teatraĵoj kaj filmoj. La fabelojn de Andersen, kiuj aperis libroforme en kvar volumoj, tradukis al Esperanto L.L. Zamenhof. Andersen naskiĝis en la jaro 1805 en la urbo Odense, Danio, en tre malriĉaj cirkonstancoj. La ĉambro, en kiu la familio loĝis, estis samtempe manĝejo, dormejo kaj ankaŭ laborejo de la patro, kiu estis ŝuisto. La patro estis tre talenta kaj tre amis la filon, por kiu li mem produktis ludilojn, legis fabelojn kaj desegnis bildojn. La patro bedaŭrinde mortis, kiam Andersen estis nur 11-jara. La patrino de Andersen estis lavistino tute ne-edukita, ĉar neniu instruis al ŝi legi kaj skribi. Post la morto de sia edzo, ŝi edziniĝis denove, sed ŝia nova edzo ne multe okupiĝis pri la infano, kaj ne amis lin. Ankaŭ knaboj el ilia strato ofte mokis kaj ĝenis lin. Kelkaj gravaj homoj rekonis la talenton de Andersen. Per ilia helpo li sukcesis edukiĝi, kaj li komencis verki. En 1835 aperis lia tre sukcesa romano La improvizisto, kaj en la sama jaro ankaŭ malgranda kajero kun la titolo Fabeloj rakontitaj por infanoj. Andersen deziris verki teatraĵojn kaj romanojn, sed ĉefe pro siaj fabeloj li atingis tutmondan famon. La fabeloj estis verkitaj por infanoj, sed samtempe ankaŭ por plenkreskuloj. Lia vojaĝo de malriĉeco al tutmonda famo pensigas pri lia fabelo La malbela anasido en kiu la malbela, malfeliĉa anasido plenkreskas kaj malkovras, ke ĝi ne estas anaso, sed belega cigno. H.C. Andersen de Thora Hallager (1869) Andersen restis fraŭlo dum sia tuta vivo, kvankam li deziris edziĝi. Li ne estis sukcesa ĉe virinoj, kaj dufoje enamiĝis al virinoj, kiuj rifuzis lin. Lia fabelo Persista stana soldato rakontas pri malfeliĉa, senespera kaj unu-flanka amo. La plej gravajn okazintaĵojn de sia vivo Andersen priskribis en sia ampleksa libro Fabelo de mia vivo. Andersen ricevis rekonon kaj famon en Danio multe malpli frue ol en aliaj landoj. Aparte fierigis lin la okazo en 1867, kiam la urbestraro de Odense proklamis lin honora civitano. Li konsideris tion la plej bela festo de sia vivo. Andersen mortis post serioza malsano en 1875, en la aĝo de 70 jaroj. La funebran ceremonion ĉeestis la reĝo kaj ties filoj. Survoje al la tombejo miloj da homoj staris laŭlonge de la stratoj por diri lastan adiaŭon al tiu fama filo de Danio. Vi povas legi kaj elŝuti la Esperantan tradukon de la fabeloj de Andersen ĉi tie. Stano Marček
  25. Anna

    ... sed hejme plej ĉarme

    Tio estas interesa interpreto de la rakonto. Certe eblas interpreti ĝin plurmaniere.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.