Salti al enhavo

Esperanto por mi


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Esperanto por mi: 16 esperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Japanujo: Horizonto, 2020. 16 paĝoj, 30 cm. ISBN 978-4-939088-46-9 C0095. Prezo 5.00 €.

Esperanto por mi estas ĉarma libreto, en kiu oni povas legi pri la vivo de dek ses aktivaj esperantistoj kaj samtempe ĝui iliajn belajn portretojn, kiujn kreis la portretistino Helga Plötner. La redaktanto estas Hori Jasuo, kiu havis la ideon eldoni tian libron post kiam li vidis kelkajn belajn artaĵojn de Helga.

Mi ricevis la libron antaŭ kelkaj semajnoj perpoŝte. Kiam mi malfermis la pakaĵon, unue kaptis min la bunta kovrilo kun serio da malgrandaj portretoj, kiuj scivoligis min pri la enhavo. Mi trafoliumis la libron plurfoje, unue rigardante ĉiujn portretrojn, poste legante la eseetojn, kiujn la portretitoj verkis pri si mem. Finfine mi plurfoje rerigardis la desegnaĵojn kaj admiris la kvaliton de la laboro bezonata por krei ilin.

Plurtaga laboro sendube necesis por kompletigi ĉiun portreton. La fina rezulto tre bone pruvas la majstrecon de Helga, kiu sperte uzas lumon kaj mallumon por montri la ridetantajn esprimojn de la portretitoj.

La tekstoj donas, kvazaŭ en konversacia formo, priskribon de la dek ses esperantistoj. Se vi legos la libron, vi povus pensi, ke ili ĉeestas kaj parolas kun vi, dum vi rigardas iliajn portretojn. Ili rakontas, kiel ili unue renkontis Esperanton, kaj klarigas siajn kialojn por lerni la lingvon, uzi kaj ŝati ĝin, verki en ĝi kaj instrui ĝin. La aldono de malgrandaj koloraj fotoj pliriĉigas la verkon. 

La dek ses esperantistoj venas el multaj diversaj partoj de la mondo. Iliaj eseetoj montras iliajn agadkampojn, kiuj estas tre diversaj, sed samtempe enhavas grandan komunan celon: Esperanton, ĝian disvastigadon, kaj la deziron plibonigi nian mondon.

Dankon al Helga kaj al Jasuo pro la kreado de tiu ĉarma kolekto. Eldono de dua libro kun portretoj de dek ses aliaj aktivaj esperantistoj estas jam planita. La unuan libron oni povas mendi de UEA, de la eldonisto Horizonto, kaj rekte de la portretistino Helga.

Maurizio Giacometto ('Rico')

  • Ŝati 4
  • Ami 3

  • bunta: mult-kolora, miks-kolora; kun multaj diversaj aspektoj.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • eseo: mallonga verko en kiu la verkinto detale prezentas sian opinon aŭ esploron.
  • foliumi: turni la paĝojn de libro por rapide trarigardi ĝin.
  • kompletigi: fin-fari ion, por ke nenio manku en ĝi.
  • konversacio: interparolado.

962430586_Konversaciopx..jpg.90bc7b4a56bde4bd058649936160ef0c.jpg

  • majstreco: la eco de persono, kiu perfekte regas iun fakon, arton aŭ manlaboron.
  • portretito: la homo, kies portreto estas pentrita de artisto, aŭ fotita de fotisto.
  • portreto: bildo aŭ foto, kiu prezentas la personan aspekton de homo.

Portreto.thumb.jpg.454b522fbf32d7e04d6fbb9f1514f9f2.jpg

  • pruvi: montri, ke io estas vera.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ni ricevis komenton de la aŭtoro/portretistino mem kaj feliĉe aldonas ĝin ĉi tie:
 
"Kara Rico, mi vere feliĉas kaj dankegas pro via bonega recenzo kun ankaŭ via voĉlegado de nia ruĝa libro ESPERANTO POR MI, 16 esperantistoj portretitaj de HELGA PLÖTNER. 
Mi esperas, ke multaj geamikoj mondvaste ĝuos ĝin. 
Post 20 a Novembro eldoniĝos nia dua nun verda valora libro kun 16 aliaj aktivuloj el diversaj landoj de HORIZONTO kun 350 ekzempleroj. Kiu deziros libron, skribu vian adreson al mi helga.ploetner@gmx.de aŭ al UEA aŭ azianoj al hori-zonto@r.water.sannet.ne.jp
  • Ŝati 3
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.