Salti al enhavo

De 16 reguloj al la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maŭrico 'Rico' Giacometto.

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 2020 Bertilo Wennergren. Partizánske: E@I, 2020. Prezo 28.00 €. 

La papera eldono de la plej nova versio de La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) estos baldaŭ preta.

PMEG.jpg.0e528d9ab98335016e93df5f671925c6.jpg

Tuj antaŭ aperigo de la nova PMEG, oni anoncis, ke la aŭtoro, Bertilo Wennergren, gajnis la Premion 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski pro siaj elstaraj kontribuoj al Esperantaj studoj, inter ili la kreado de PMEG. Per tiu ampleksa verko, kiu en Interreto troviĝas jam je la 15-a versio, Bertilo kreis novan gvidosignon por priskriba Esperanta gramatiko.

Kaj jen la ĉefa kvalito de PMEG. Ĝi povas esti tre utila kaj al novaj lernantoj de la lingvo kaj al spertuloj, precipe pro la uzo de simplaj, ne-fakaj vortoj kaj de abundaj ekzemploj kaj klarigoj pri ĉiuj aspektoj de la Esperanta gramatiko.

Tamen, kelkaj homoj demandas en la sociaj retoj, ĉu Esperanto bezonas tiel grandan, dikan gramatikon, se ĝi havas nur dek ses regulojn? Zamenhof mem diris pri tiuj reguloj, ke oni bezonas nur tridek minutojn por parkerigi ilin. Per 16 reguloj eblas lerni, kompreni kaj mastrumi la tutan gramatikon de la lingvo, ĉu ne?

Jes kaj ne. Jes, per la 16 reguloj oni certe povas kompreni, kiel la lingvo funkcias. Same, se ni lernus kiel funkcias skeleto, ni povus kompreni kiel moviĝas homo. Sed ni ne scius kian hararon tiu homo havus, kiajn okulojn, kian karakteron, kian pezon, kiajn ŝatojn kaj malŝatojn. 

Same, oni ne povus antaŭpensi ĉiujn eblajn lingvajn bezonojn kaj esprim-manierojn nur per la 16 reguloj. Oni ne povus antaŭvidi ĉiujn malfacilaĵojn de la lingvo, ĉiujn estontajn evoluojn, ĉiujn bonajn kaj sekvindajn ekzemplojn de parolado kaj skribado.

En La Unua Libro de Esperanto en 1887, Zamenhof prezentis la dek ses regulojn kaj naŭcent-radikan vortaron. Esperanto ja estas tiel esprim-kapabla, ke per tiuj naŭcent radikoj oni povas fari multe pli ol per naŭcent vortoj en alia lingvo. Per tiuj bazaj materialoj efektive eblis legi la mallongajn tekstojn, kiujn li aperigis en la libro, kaj homoj tuj komencis lerni la lingvon kaj skribi leterojn al li. La 16 reguloj donas ĉiujn bazajn gramatikajn regulojn de la lingvo, sed ili ne respondas pli malsimplajn demandojn, ekzemple pri la diferenco inter ‘de’ kaj ‘da’, aŭ problemajn kazojn de la uzo de ‘sia’. Bertilo diskutas tiajn demandojn en PMEG, kaj donas multajn utilajn ekzemplojn kaj citaĵojn el la verkoj de Zamenhof kaj aliaj postaj verkintoj.

La Esperanto de la Unua Libro estis kiel bela nova aŭto. Ĝi povis sekure kaj efike veturi. Zamenhof klare montris, kial ni bezonas internacian lingvon. Li eĉ donis al ni la ŝlosilon kaj montris, kiel lerta ŝoforo li mem estas. Tamen, li ne povis antaŭvidi ĉiun malsaman vojaĝon ĉien en la mondo kaj por ĉiam en la estonteco. Por tio, ni havas PMEG-on.

Maŭrico Giacometto (Rico)

  • Ŝati 5
  • Ami 1

Maŭrico Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.


  • abunda: en pli ol sufiĉa kvanto aŭ nombro.
  • ampleksa: granda, vasta, entenanta multajn aferojn.
  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • citaĵo: frazo aŭ teksto laŭvorte ripetita, skribe aŭ parole, de iu verko.
  • el-dono: ĉiuj kopioj de libro produktitaj samtempe kun precize sama enhavo. 
  • karaktero: la aro da ecoj mensaj, kiuj donas al ĉiu homo apartan manieron pensi kaj agi.
  • parkerigi: enmemorigi.
  • skeleto: la tuta ostaro de homa aŭ besta korpo.

2101440185_Skeleto-publika.thumb.jpg.dc74891aeaa4904d3269ea927d20b64f.jpg

  • ŝoforo: kondukisto de aŭtomobilo aŭ aŭtobuso.

1226989850_oforopx..jpg.a1b7a6954d7a2c018097747b353559b6.jpg

  • versio: aparta formo de teksto/afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto/afero.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Tre bone. Faru. La ligilon vi trovos ĉe la supra parto de la paĝo. Tamen, mi ne nomus ĝin 'libreto'... Temas pri ampleksa verko, multajn paĝojn dika.. 😉

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.