Salti al enhavo

Guangzhou

En la 15-a de novembro 2020 Guangdong-a Esperanto-Asocio (GEA) okazigis prelegon pri Esperanto en Biblioteko Guangzhou. Zhang Zhicheng (Johano) de la Asocio faris prelegon, kies temo estis "Alproksimiĝe al Esperanto - Centjara Vojaĝo de la Lingvo".

Inter la honoraj invititoj estis veteranoj de la Asocio: Profesoro Wei Xiaohong el Teknologia Universitato de Suda Ĉinio kaj Profesoro Feng Yongfu el Zhongshan-Universitato kaj altranga tradukisto Ye Peixue kaj Dumviva membro de UEA Harpina.

Pli ol 60 ĉeestantoj, el kiuj la plejmulto estis gejunuloj, partoprenis en la kunveno.

La preleganto prezentis sian omaĝon al d-ro Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Johano diskutis la Fundamenton kaj disvolvan historion de Esperanto kune kun la aŭskultantoj. La etoso en la salono estis tre vigla kaj varma dum la tuta afero. Kiam oni parolis pri la nova libro De ideoj al agoj: 70 jaroj da Unesko, la etoso atingis la kulminon. La prelego kun diskuto daŭris unu horon kaj duonon.

Tiu ĉi prelego estas la plej nova evento en la serio da propagandaj aranĝoj pri nia lingvo en la biblioteko. Ĝi ne limigis sin nur al Esperanto-rondo, sed celis ĉefe la tutan publikon. Tial Biblioteko Guanzhou antaŭ unu semajno publikigis bultenon por la kunveno.

Ni speciale dankas al Biblioteko Guangzhou, kiu disponigis al ni tiel gravan lokon por nia prezento, ankaŭ al sinjorino Li (ĉefo de la biblioteko) kaj sinjoro Zhang, kaj sinjorino Hui kaj ŝiaj kolegoj.

Wu Hanping (Harpina)




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.