Salti al enhavo

Ĉu Stalino estis esperantisto?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.

En januaro 1928, la rusa gazeto Dni (Tagoj) aperigis artikolon pri malofta temo: la frua vivo de Josif Stalin. La artikolo estas verkita de Semjon Vereŝĉak kaj ĝi enhavis interesan informon. Laŭ la verkisto, la juna Stalino estis esperantisto.

Vereŝĉak konis Stalinon de kiam ili ambaŭ estis politikaj malliberuloj en la fifama malliberejo Bailovka en Bakuo, dum 1908. Vereŝĉak memoris tre strangan aferon pri Stalino: kiam ĉiuj malliberuloj malkvietiĝis pro dumnoktaj ekzekutoj fare de la gardistoj, nur Stalino restis trankvila. Li aŭ dormis aŭ studis Esperanton. Vereŝĉak aldonis, ke la estonta soveta estro opiniis, ke la lingvo de Zamenhof estas “la estonta lingvo de la Socialista Internacio”. 

Laŭ mia scio, tio estas la sola ekzistanta mencio pri la Esperanta studado de Stalino. Ĉiuj rakontoj pri tio de postaj biografiistoj estas bazitaj sur ĉi tiu sama rakonto. Ĝia aŭtoro, Vereŝĉak, havas altan reputacion kaj estas konsiderata fidinda fonto.
 
La unua biografio de Stalino estis verkita de Boris Souvarine (1935). Li citis la rakonton de Vereŝĉak.

Ankaŭ la ĉefmalamiko de Stalino, Leo Trockij, verkis biografion de Stalino dum la 30-aj jaroj. Li citis la saman rakonton kaj donis al ĝi tre apartan interpreton. Konsiderante la malsukceson de Stalino lerni la germanan – kiu estis konsiderata esenca por ĉiuj socialistaj intelektuloj – Trockij rakontis pri la provo de Stalino lerni Esperanton.

Laŭ Trockij, kiu nomis Stalinon laŭ ties kromnomo “Koba”, tiu provo malkaŝis la malaltan nivelon de liaj intelektaj kapabloj, kiuj rilate al studado ĉiam serĉis la plej facilan vojon. “Kvankam li pasigis ok jarojn en malliberejo kaj ekzilo, li neniam sukcesis lerni eĉ unu fremdan lingvon, eĉ ne Esperanton.”

Alivorte, Stalino elektis Esperanton ĉar aliaj lingvoj estis tro malfacilaj por li, kaj eĉ pri tio li malsukcesis.

En la jaro 1953, kiam Stalino mortis, la rakonto estis plibeligita de Yves Delbars [Nicolas Kossiakov] en sia libro Le vrai Staline (La vera Stalino). Laŭ Delbars, Stalino fondis Esperanto-klubon kiam li estis ekzilita en Solviĉegodsk “kaj mirigis la loĝantojn de la urbo, kiam li parolis Esperanton surstrate.”

Evidente, Delbars konstruis sian version surbaze de la originala rakonto, kiu okazis en malliberejo, ne en ekzilo, kaj ne menciis klubon, nek ke Stalino parolis Esperanton surstrate. Laŭ la historiisto, Miĥail Agurskij, Delbars estis tute nefidinda fonto. Fakte la soveta sekreta polico uzis lin por disvastigi malverajn informojn eksterlande.

En lastatempa biografio de la juna Stalino, de Simon Sebag Montefiore (2007), la aŭtoro akceptas la rakonton de Vereŝĉak kiel veran. En piednoto li aldonas detalon, kiun neniu alia biografiisto menciis: “Dum sia regado, li persekutis kaj arestis esperantistojn.”

Eric Lee

Redaktite de Anna

  • Ŝati 5
  • Ami 1

Eric Lee estas sindikata aktivulo kaj verkisto. Li estas la aŭtoro de pluraj libroj, inkluzive de La eksperimento: La forgesita revolucio de Kartvelujo 1918-1921. Lia lasta libro, Nokto de Bajonetoj: La ribelo en Teselo kaj la venĝo de Hitler, en aprilo-majo 1945 aperos en Esperanto in 2021.
 


  • al-doni: doni aŭ diri ion plian, krom tio, kion oni jam donis aŭ diris.
  • aresti: kapti homon, kiu agis kontraŭleĝe, kaj teni tiun homon ĉe policejo aŭ en malliberejo.
  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • biografio: verko rakontanta pri la tuta vivo de iu persono.
  • citi: skribe aŭ parole ripeti vorton, frazon aŭ tekston el la verko aŭ parolado de alia homo.
  • ekzekuto: leĝa mortigo.
  • ekzilo: deviga foriro el sia propra lando, sen la rajto reveni tien.
  • esenca: nepre plej grava; ne malhavebla.
  • fidinda: tia, ke aliaj homoj povas plene kredi je la kvalito, kapablo, efiko, vereco, taŭgeco de iu aŭ io.
  • fi-fama: fama pro sia malboneco; kun tre malbona famo.
  • intelektulo: inteligenta homo, kiu okupas sin ĉefe pri mensaj aferoj.
  • krom-nomo: plia nomo aldonita al la normala nomo de iu homo, kun la celo montri amikecon, moki, aŭ priskribi tiun homon.
  • kvieta: tute trankvila, paca, ne montranta fortajn emociojn.
  • mencii: diri kelkajn vortojn pri io aŭ iu.
  • persekuti: konstante postsekvi iun homon, kun la celo mistrakti lin aŭ ŝin.
  • pied-noto: klariga noto en skriba verko, kiu aperas en la malsupra parto de paĝo.
  • reputacio: opinio de la publiko pri iu homo.
  • sekreta: restanta kaŝita, por ke neniu sciu pri ĝi, aŭ nur malmultaj elektitaj personoj.
  • socialisto: proponanto de politika sistemo laŭ kiu la regantoj devus gvidi sociajn aferojn kaj precipe la ekonomion por la komuna bono.
  • soveta: rilata al Sovet-unio, grandega ŝtato ekzistanta de 1922 ĝis 1991, kiu entenis la nunajn Rusujon, Ukrainujon, Belorusujon, kaj 12 aliajn landojn.
  • versio: aparta formo de teksto/afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto/afero.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.