Salti al enhavo

Internacia Tago de Tradukado


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

La Internacia Tago de Tradukado okazas ĉiujare je la 30-a de septembro. La celo de tiu tago estas fortigi la ligojn inter tradukistoj, diskonigi la profesion tutmonde, kaj atentigi pri la grava kaj bezonata laboro de tradukistoj. Tradukistoj kaj interpretistoj havas gravan funkcion por kunigi naciojn kaj kunligi homojn, kaj ili kontribuas al la disvolvo kaj fortigo de mondaj paco kaj sekureco.

La Internacia Federacio de Tradukistoj (IFT) fondis tiun tagon en 1953.  Oni elektis la 30-an de septembro memore al Sankta Hieronimo, kiu mortis en Betleĥemo tiudate en la jaro 420. Li estis kristana pastro el nord-orienta Italio, fama pro sia traduko de la Biblio en la latinan. Tiutempe, lia traduko ebligis diskonigi la Biblion al multe pli granda legantaro.

484229927_SanktaHieronimo(2).thumb.jpg.9441df2cca2c90a54662ac90ffd7e562.jpgSankta Hieronimo (detalo), 1451, de Antonio da Fabriano II 

Ĉiujare IFT elektas unuigan temon, kaj okazigas afiŝokonkurson por antaŭenigi la tagon. En 2019, la temo estis “Tradukado kaj Indiĝenaj Lingvoj”; kaj en 2020, “Trovi la vortojn por mondo en krizo”. Elizaveta Gunenko, 24-jara rusino, gajnis la ĉi-jaran afiŝokonkurson. Ŝia desegno, bazita sur bildo de la kronviruso, temas pri la neceso por homoj tutmonde stari kune kontraŭ la viruso. Tradukistoj kaj interpretistoj funkcias kiel kunligantoj, kiuj helpas la homojn atingi komunikadon, komprenon kaj kunlaboron.

2040875845_AfioInternaciaTagodeTradukado.thumb.png.ec3ac864456aaeb385e8543ac04433bb.png

Ankaŭ Unuiĝintaj Nacioj (UN) festas tiun tagon per traduka konkurso, kaj donas premiojn por la plej bonaj tradukoj en la ses oficialajn lingvojn de UN (la araban, la ĉinan, la anglan, la francan, la rusan, la hispanan) kaj ankaŭ en la germanan. UN aldonis la Internacian Tagon de Tradukado al sia oficiala kalendaro en 2017. 

La Unuiĝintaj Nacioj mem estas unu el la plej grandaj dungantoj de lingvistoj en la mondo. Ankaŭ Eŭropa Unio (EU) dungas multajn: ĉirkaŭ 4 300 tradukistojn kaj 800 interpretistojn. EU havas 24 oficialajn lingvojn, kaj la kostoj de tradukado en la EU en 2019 sumiĝis al proksimume 1,4 miliardoj da eŭroj (malpli ol unu procento de ĝiaj tutaj elspezoj).

Sed, kun pli ol 7 000 lingvoj en la mondo, ĉu estas tradukado la plej bona kaj sola solvo por internacia komunikado? Esperantistoj opinias, ke internacia helplingvo estus fortega solvo. Tia internacia helplingvo devus esti neŭtrala, facila kaj egaleca. Per ĝi, la kostoj de tradukado kaj interpretado multe malpliiĝus. Esperanto ege taŭgas kiel internacia helplingvo. Krome, la baza ideo de Esperanto estas realigi toleremon kaj respekton inter homoj de diversaj popoloj kaj kulturoj.

Craig Williams
 

 

 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 4
  • Ami 1

Craig Williams estas nov-zelanda esperantisto. Li estas emerito, kaj antaŭe laboris (ne samtempe!) kiel muzikisto, komputilisto kaj administranto pri propraĵoj.


  • Betleĥemo: urbo en Palestino, kie laŭ la kristana tradicio naskiĝis Jesuo Kristo.
  • Biblio: la sankta libro de la judoj kaj kristanoj.

Biblio.jpg.bd2b7998734ec7a11e92ef347823b1ba.jpg

  • eŭro (€): la mon-unuo uzata en multaj eŭropaj landoj.

215968985_Eropx..jpg.8bea5d2f23e108a5f3b3855e74f2c37e.jpg

  • federacio: unuiĝo aŭ kungrupiĝo de ŝtatoj, asocioj aŭ organizaĵoj por komuna celo.
  • indiĝeno: praloĝanto; homo, kies antaŭuloj jam loĝis en loko, antaŭ ol postaj homoj ekloĝis en tiu sama loko.
  • kristano: membro de la religio, kiu sekvas la instruojn de Jesuo Kristo.
  • krizo: grava danĝera periodo; subita kaj tre malbona ŝanĝiĝo en situacio.
  • kronviruso: tre malgranda kaj nevidebla portanto de serioza malsano disvastiĝanta tra la tuta mondo en la jaro 2020. 

1106853702_Kronviruso(publika).png.26f0f873db7fd3bb624784862c11f8c9.png

  • latina (lingvo): la lingvo parolata de la Romanoj antaŭ multaj jarcentoj, la antaŭulo de la modernaj itala, hispana kaj franca lingvoj inter aliaj, kaj ankoraŭ nun uzata por krei sciencajn vortojn.
  • miliardo: mil milionoj.
  • oficiala: leĝe akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • pastro: religia funkciulo, kiu prizorgas religiajn aferojn kaj faras aŭ gvidas di-servojn.

2127714377_Pastrowkp..jpg.7aa0c74d2f73ba849d04a08dcf332a85.jpgFoto: Wikipedia/PadreRenzo CC SA 4.0

  • procento: centono (%).
  • proksimume: ne precize, ĉirkaŭ, pli-malpli.
  • toleremo: akceptemo de opinioj, kredoj aŭ agmanieroj de aliaj homoj aŭ popoloj, eĉ se oni mem ne konsentas pri ili.
  • unio: unuiĝo de landoj; unuiĝo de politikaj aŭ sociaj organizaĵoj.
  • viruso: treege malgranda kaj nevidebla portanto de malsano.

876076075_Kronvirusopx..jpg.a7f14eac587fd88868264e1898aecffd.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.