Salti al enhavo

Kio estas la Bahaa Kredo?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Tra la historio Dio sendis al la homaro sinsekvon da diaj Edukantoj. Iliaj instruoj progresigis la civilizon. Inter tiuj diaj Edukantoj estis: Abrahamo, Kriŝno, Zoroastro, Moseo, Budho, Jesuo kaj Mohamedo. Laŭ la sekvantoj de la Bahaa Kredo, la ĝis nun lasta el tiuj diaj Mesaĝistoj estis Bahá’u’lláh (1817–1892). Li klarigis, ke tiuj mesaĝistoj reprezentas la saman Fonton, kaj ke iliaj misioj estas sinsekvaj kontribuoj al la disvolviĝado de la unusola religio de Dio. 

Bahaanoj kredas, ke la homaro nun tre urĝe kaj nepre devas trovi komunan, unuigan opinion pri la celo kaj senco de la homa vivo kaj pri la estonteco de la homaro kiel tutmonda socio. Tia vizio troveblas en la skriboj de Bahá’u’lláh. En miloj kaj miloj da lokoj tra la tuta mondo la instruoj de la Bahaa Kredo inspiras homojn, kiuj klopodas vivi sencoplenan, valoran personan vivon kaj kontribui al la plibonigo de sia ĉirkaŭo. 

La instruoj de la Bahaa Kredo tuŝas tre gravajn temojn. Inter ili estas la unueco de Dio kaj de la religioj, la unueco de la homaro kaj forigo de antaŭjuĝoj, la boneco de la homa naturo, la egaleco inter virinoj kaj viroj, la harmonio inter religio kaj scienco, la neceso de justeco en ĉiuj homaj aferoj, la graveco de edukado, la rilatoj inter homoj, komunumoj kaj institucioj

Kiel la mondo devos evolui nun por formi tutmondan, unuigitan civilizon? Instruas Bahá’u’lláh, ke por realigi tian civilizon, necesas iam enkonduki komunan lingvon kaj skribon kaj instrui tiujn en ĉiuj lernejoj. Tial unu el la bahaaj principoj estas la principo de internacia helpa lingvo, kaj la neceso tian lingvon enkonduki kaj ĝeneraligi. La ĉefaj bahaaj tekstoj donas gravecon al neŭtrala lingvo kaj al Esperanto kiel ebla solvo de la lingva demando.  Tamen ili ankaŭ emfazas, ke ne eblas antaŭscii, kiun lingvon la homaro elektos. Tial la bahaanoj ne subtenas unu specifan lingvon aŭ lingvoprojekton, sed precipe la ideon mem enkonduki internacian helpan lingvon. Tial ekzistas delonge amikaj rilatoj inter la bahaanoj kaj la esperantistoj.

Bahaaj komunumoj troviĝas en pli-malpli ĉiuj landoj. Ili havas membrojn de preskaŭ ĉiuj etnoj kaj kulturoj, kiuj surtere laboras por efektivigi la instruojn de Bahá’u’lláh. Kune ili formas modelon de unika tutmonda komunumo, kaj kreas homaran familion.

La internacia retejo de la bahaa komunumo estas legebla en dek lingvoj. En Esperanto funkcias la retejo de Bahaa Esperanto-Ligo.

Bernhard Westerhoff
 

  • Ŝati 1
  • Ami 1
  • Dankon 1

Bernhard Westerhoff estas germana esperantisto kaj sekretario de Bahaa Esperanto-Ligo. Li pli-malpli samtempe konatiĝis kun Esperanto kaj kun la Bahaa Kredo. Dekomence allogis lin la kunligo inter ambaŭ movadoj. Li tradukis al Esperanto la biografion Lidia: Filino de Esperanto de Wendy Heller kaj kuneldonis plian libron pri ŝi: Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj: La originala verkaro de Lidia Zamenhof.


  • antaŭ-juĝo: tro rapida juĝo farita sen kono de la afero. 
  • civilizo: altnivela stato de la homa socio.
  • emfazi: doni apartan gravecon al io, parolante pri ĝi per pli forta voĉo, aŭ alimaniere donante al ĝi pli da atento.
  • etno: aparta hom-grupo malsama de aliaj hom-grupoj ekzemple pro lingvo, religio kaj aliaj kulturaj tradicioj.
  • harmonio: sameco de sentoj inter pluraj personoj.
  • inspiri: estigi ideojn kaj pensojn en la menso de aliaj homoj.
  • institucio: socia aŭ politika organizaĵo.
  • komunumo: societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
  • misio: la tasko aŭ celo diskonigi religion.
  • modelo: afero farita por esti imitata.
  • reprezenti: prezenti, anstataŭi; prezenti sin nome de iu asocio.
  • sin-sekvo: serio da aĵoj, regule metitaj unu post alia; serio da okazaĵoj, okazantaj unu post alia.
  • specifa: aparta; tiu, kaj neniu alia.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • unika: sola de sia speco, unu-nura; ne havanta alian egalan aŭ similan.
  • urĝe: tre baldaŭ, rapide, ne povante atendi.
  • vizio: imago pri ideala estonteco aŭ celo.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.