Anna
Mastrumantoj-
Enhaveroj
1029 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
923
Anna laste gajnis la 21an de novembro
Anna havis plej multe da ŝatata enhavo!
Lastatempaj vizitantoj al profilo
7256 profilvidoj
Anna's Achievements
2.2k
Komunuma reputacio
-
La 10-a de decembro 2024 estos grava tago por la Esperanto-movado. Ĝi markos la 70-an dat-revenon de la Rezolucio de Montevideo, la unua kaj plej signifa rekono de Esperanto fare de Unesko. Pri la okazaĵoj en Montevideo, la ĉefurbo de Urugvajo, jam aperis artikolo en uea.facila. La Rezolucio, akceptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo en 1954, rekomendis al la Ĝenerala Direktoro de Unesko sekvi la evoluojn en la uzado de Esperanto. Ĝi ankaŭ rekonis, ke la atingoj de la Esperanto-movado konformas al la celoj kaj idealoj de Unesko. La Rezolucio estis la rezulto de longa kaj konstanta laboro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj kolektis kaj transdonis al Unuiĝintaj Nacioj (UN) petskribon pri Esperanto. La petskribon subskribis preskaŭ 900 000 personoj kaj reprezentantoj de preskaŭ 500 organizaĵoj kun entute pli ol 15 milionoj da membroj. Kvankam la petskribo ne estis traktita de UN, ĝi estis transdonita al Unesko por konsidero. Pro la neatendita subteno de la meksika delegitaro, estis proponita projekto de rezolucio, kiu fine estis akceptita de la plen-kunsido de Unesko, kvankam kun ŝanĝita teksto. La meksikaj delegitoj decidis subteni la rezolucion, vidinte ekspozicion pri Esperanto aranĝitan de la urugvajaj esperantistoj. Ekde tiam, la rilatoj inter UEA kaj Unesko evoluadis. Unesko plurfoje montris intereson kaj ŝaton al Esperanto, ekzemple la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Amadou-Makhtar M’Bow, vizitis la Universalan Kongreson de Esperanto en 1977. En 1985 Unesko akceptis duan rezolucion pri Esperanto, rekomendante al la membro-ŝtatoj enkonduki lerno-programojn pri lingvaj problemoj kaj Esperanto en lernejojn kaj universitatojn. En ĉi tiu nova datreveno de la Rezolucio de Montevideo, ni memoras la historion kaj signifon de tiu dokumento, kiu prezentas la celojn kaj idealojn de Unesko kaj Esperanto: konstrui pacon en la mondo per kulturo, edukado kaj scienco. Kun subteno de UEA, TEJO, ILEI kaj Urugvaja Esperanto-Societo, nun formiĝis labor-komitato por organizi internacian memor-feston en la Parlamentejo de Montevideo. Tio okazos la 10-an de decembro 2024 ekde la 9:00-a matene laŭ la urugvaja loka tempo (UTC -3). Estos prelegoj kaj paroladoj ĉeestaj kaj retaj, montrado de dokumentaj filmoj kaj artaj prezentaĵoj, kiujn la publiko povos spekti sur-loke aŭ rete. Pablo León
-
Anna komencis sekvi Memor-festo: Unesko kaj Esperanto
-
Anna komencis sekvi KATARAKTO - "DU MINUTOJ da MEDICINO" PAULO SERGIO VIANA
-
Anna komencis sekvi Salins-les-Bains
-
La potenco de filmoj Antaŭ 60 jaroj, en 1964, aperis la unua plen-longa filmo tute en Esperanto: Angoroj. Kreis ĝin franca esperantisto Jacques-Louis Mahé. La filmo estas rakonto pri krimo, kaj montras kiel danĝera povas esti venĝemo. Famaj esperantistoj ludis en la filmo. Inter ili estis Raymond Schwartz, Gaston Waringhien kaj la juna Michel Duc-Goninaz. Bedaŭrinde la filmo ne estis tre sukcesa ekonomie, kaj Mahé perdis multan monon. Pro malĝojo li detruis preskaŭ ĉiujn kopiojn de la filmo. Bonŝance li ne detruis ĉiujn, kaj esperantistoj ankoraŭ nun povas spekti lian filmon Angoroj *. Ofte oni diras: "Unu foto valoras mil vortojn." Do, ni povas imagi kiom potenca povus esti bona filmo, kiu konsistas el milionoj da fotoj kaj anstataŭas sennombrajn vortojn! Laŭ Marc Prensky, usona edukisto kaj verkisto, kiu interesiĝas pri modernaj eduk-rimedoj, nuntempe filmetoj estas la plej efika rimedo por prezenti kaj disvastigi diversajn ideojn. Tial li opinias, ke niaj lernantoj faru filmeton kiel hejmtaskon anstataŭ pretigi skribitan tekston. Tio povas validi ankaŭ por nia internacia lingvo, Esperanto. La vivo de Zamenhof donas plurajn interesajn ideojn por novaj filmoj. Ekzemple, jen kelkaj spektindaj scenoj: 1. La juna Ludoviko sekrete parolas Esperanton kun siaj amikoj en la lernejo; 2. Zamenhof ekvidas siajn manuskriptojn pri Esperanto, bruligitajn de la patro; 3. Zamenhof senpage vizitas malriĉajn malsanulojn; 4. Zamenhof ne havas sufiĉe da mono por vojaĝi al la Universalaj Kongresoj. Ankaŭ la svisa esperantisto Edmond Privat (1889-1962) havis tre interesan vivon, kiu meritus fariĝi filmo. Ekzemple, nur 17-jara li estis unu el la ĉefaj organizantoj de la 2-a Universala Kongreso en Ĝenevo. En Laŭzano en 1931 li aranĝis prelegon de Gandhi, kiu poste fariĝis lia persona amiko. Ankaŭ pri la vivo kaj vojaĝoj de la fama jugoslava esploristo kaj verkisto Tibor Sekelj (1912-1988), eblus fari tre spektindan filmon. Ni celu fari aŭ farigi filmojn, kiuj gajnos internaciajn premiojn ĉe famaj film-festivaloj, kiel tiuj en Venecio, Cannes, Berlino, Losanĝeleso, Toronto kaj simile. Tia sukceso estus grandega paŝo por efike prezenti Esperanton tra la tuta mondo. Laŭ persa poemo: "Arto aperas pli bona ol gemo!" Por atingi tiun celon, eble plano simila al la jena helpos: 1. Inviti diversajn Esperanto-organizojn kaj interesiĝantojn krei grupon por kunlabori kaj subteni la projekton; 2. La grupo aranĝu internacian konkurson por scenaroj pri Esperanto; 3. La plej bonajn proponojn oni transdonu al premi-gajnintaj scenaristoj por perfektigo; 4. Oni trovu famajn reĝisorojn por filmigi la scenarojn. Jam ekzistas filmoj pri geniuloj, ekzemple la filmo A Beautiful Mind (Bela Menso) temas pri John Nash, genia matematikisto, kiu en 1994 gajnis la premion Nobel pri Ekonomia Scienco. Sed Nash ne gajnis ĝin sola. Li ricevis la premion Nobel kun du aliaj – kaj unu estis esperantisto, Reinhard Selten (1930-2016), kiu poste fariĝis Honora Patrono de UEA. Se jam ekzistas filmo pri Nash, kial ne ankaŭ pri lia kungajninto, Reinhard Selten? Ahmad Mamduhi * Jen la ligilo por spekti la filmon Angoroj. Se vi volas spekti ĝin kun la subtekstoj, alklaku la dent-radon malsupre por elekti vian lingvon (kvara butono de dekstre). Poste alklaku la kvinan butonon de dekstre por ŝalti la subtekstojn.
-
Anna komencis sekvi La potenco de filmoj
-
Bonŝance ankaŭ mi ne vidas ilin. Mi supozas, ke mia kapkuŝeno verŝajne entenas milionojn. Ĉar mi ne havas problemon pri astmo, mi intencas ignori la konsilojn en la artikolo!
-
Bedaŭrinde la libro ne plu estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA, sed eblas aĉeti ĝin rekte de la eldonejo ĉi tie: https://mendu.ikso.net/#art_811 Mi ĵus ŝanĝis la ligilon en la artikolo mem. Eblas ankaŭ elŝuti la PDF ĉe ĉi tiu paĝo: https://lernu.net/libro
-
Certe vi miros, kiam vi ekscios, ke via lito enhavas milionojn da bakterioj, fungoj kaj akaroj. Via varma lito - plena de ŝvito, salivo, mortinta haŭto kaj etaj manĝaĵeroj – estas la perfekta medio, kie tiaj estaĵoj povas vivi komforte kaj feliĉe. Akaroj estas tre etaj parencoj de araneoj. Ili estas tro malgrandaj por esti videblaj per la homa okulo. Ili loĝas en litoj, tapiŝoj kaj kurtenoj. Ili manĝas mortintan haŭton kaj kreskas plej bone en varmaj kaj humidaj lokoj... kiel via lito. Homoj perdas 500 milionojn da haŭtaj ĉeloj ĉiutage. Tiuj donas senfinajn manĝaĵojn al la akaroj. Por homo kun alergio kontraŭ akaroj, tio povus havi la sekvon, ke tiu homo malfacile spiras, aŭ ekhavas astmon. Ni homoj normale portas bakteriojn sur nia haŭto. Lit-kovrilo estas bona loko por bakterioj. En 2013 usona firmao, Amerisleep, kontrolis la kovrilon de kap-kuseno. La kovrilo, kiu laste estis lavita antaŭ unu semajno, enhavis pli ol 4,6 milionojn da bakterioj en 10 kvadrataj centimetroj – pli ol la neceseja sidilo. Kiom ofte vi ŝanĝu viajn litkovrilojn kaj kapkusenojn? Laŭ David Denning (brita fakulo pri infektaj malsanoj), se vi ne havas astmon aŭ spir-problemojn, ŝanĝu vian kapkusenon ĉiun duan jaron. Sed homo, kiu havas astmon aŭ spir-problemojn, devas aĉeti novan kapkusenon du ĝis kvar fojojn jare. Kaj la kovriloj de via lito... spertuloj rekomendas, ke vi lavu ilin ĉiusemajne. Estas kelkaj aferoj, kiujn vi povas fari por malpliigi la kvanton da akaroj kaj bakterioj en via lito: 1. Ne permesu al via kato aŭ hundo dormi sur la lito; 2. Duŝu vin antaŭ ol enlitiĝi; 3. Ne portu malpurajn ŝtrumpetojn en la lito; 4. Ne dormu kun ŝminko sur la vizaĝo; 5. Ne manĝu en la lito. Dormu bone! Myrtis Smith
-
Anna komencis sekvi Kio kaŝas sin en via lito?
-
La suba artikolo aperis en revuo Esperanto, n-ro 1394, en oktobro 2024, p. 209. La artikolo estas redaktita kaj simpligita por la legantoj de uea.facila. Instruado de la lingvo Esperanto en Tanzanio nuntempe pli kaj pli vastiĝas. Esperantistaj aktivuloj okazigas kursojn en diversaj niveloj, ĉeestaj aŭ retaj. En Aruŝo ĉi-jare okazis en januaro seminario, organizita de la projekto Hakuna Matata. La seminarion gvidis italaj esperantistoj Francesco Maurelli kaj Sara Spanò. Estis starigitaj retkursoj en diversaj komunikilaj platformoj. Samtempe ne ĉesis la kutima ĉeesta lingva instruado en kluboj/grupoj, en kelkaj bazlernejoj, kaj en Esperanta mezlernejo en la vilaĝo Marambeka. De la 19-a ĝis la 24-a de majo 2024 okazis ĉeesta Esperanto-kurso en la urbo Bunda. La kurso estis planita kun la celo, ke lernantoj renkontu unu la alian. Tiuj lernantoj jam per Vacapo sekvis retkurson gvidatan de la grupo Brilanta Stelo. Kvankam nemultaj homoj sukcesis venki sian ekonomian problemon kaj atingi la urbon Bunda, tamen malgranda nombro el 54 aliĝintoj al Brilanta Stelo sukcesis partopreni la ĉeestan kurson. Kun ĝojo ĉiu partoprenanto amuziĝis pro la bonege aranĝitaj programeroj dum la kurs-sesio. Okazis du kursoj: por komencantoj kaj progresantoj. Krome ni feliĉe kune ludis, manĝis kaj kantis! Ni kantis ankaŭ la himnon de Esperanto “La Espero”. Nun ni prepariĝas por la venonta perfektiga Esperanto-kurso! Pri tio ni informas la Internacian Ligon de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Ni esperas, ke oni sendos lerno-materialojn, instru-materialojn, kaj aliajn aferojn, por helpi la aktivulojn en Afriko. Tiuj aktivuloj okupiĝas pri instruado kaj disvastigo de Esperanto en Afriko. Estas espero nia, ke post la Universala Kongreso en Aruŝo estos granda ondo da homoj, kiuj aliĝos al niaj grupoj, kiuj instruas Esperanton. Tial ni bezonos lernomaterialojn, instrumaterialojn, kaj ankaŭ komputilojn. Ni deziras, ke oni enkonduku lernadon de Esperanto ankaŭ en ŝtataj lernejoj. Ni bezonas vian kunlaboron kaj invitas vian subtenon. La interesiĝantoj kontaktu nin ĉe ĉi tiu retadreso. Eblas ankaŭ rekte kontakti la sekci-estron de ILEI en Tanzanio, s-ron Mulele Mbassa Makaranga. Mulele Mbassa
-
Anna komencis sekvi Instruado de Esperanto en Tanzanio
-
Mi dubas, ĉu la artikoloj en Kontakto plejparte interesus infanojn. Laŭ mi, pli taŭga revuo por infanoj estus Juna amiko.
-
La suba artikolo aperis en revuo Esperanto, n-ro 1387, februaro 2024, p. 46-47. La artikolo estas mallongigita kaj simpligita por la legantoj de uea.facila. Ofte oni aŭdas, ke Esperanto ne plu necesas, ĉar jam ekzistas la angla. Tiu lingvo ja estas nuntempe la plej multe uzata kiel internacia lingvo. Sed ĉu vere la angla sukcesis atingi tion, kion Zamenhof deziris por Esperanto? La angla apartenas al lingvogrupo de nordokcidenta Eŭropo (“la ĝermanaj lingvoj”). Sekve en 2023 inter 87% kaj 93% de svedoj, danoj kaj nederlandanoj informis, ke ili parolas la anglan. En Germanio tion diris 65%. Kontraste en Hispanio laŭ la sama fonto* nur 38% diris, ke ili parolas la anglan, en Hungario 30% kaj en Rumanio 25%. Ekster Eŭropo, ekzemple en Japanio, nur 15% de homoj laŭ la propra opinio parolas la anglan. En Barato laŭ la popolnombrado de 2011, 10% de la loĝantoj estas anglaparolantoj. En Ĉinio nur 1% scipovas interparoli en la angla; tion oni povas legi en raporto (2023) de British Council, organizaĵo por la disvastigo de la angla. Plurloke oni informas, ke en Ĉinio la anglan lernas inter 300 kaj 400 milionoj da homoj. La sukceso de tiu multa lernado do ne estas tre konvinka. Oni supozas, ke en la tuta mondo 1500 milionoj da homoj parolas la anglan, ĉirkaŭ 20% de la monda loĝantaro (8000 milionoj). En 1950 jam 10% de la monda loĝantaro parolis la anglan (250 milionoj el tiamaj 2500 milionoj). De 10% al 20% en 70 jaroj ne estas sufiĉa; plu restas 80% de la mondo sen komuna tutmonda lingvo. La datumoj pri la pasintaj jardekoj krome montras, ke la angla parolantaro ne plu kreskas rilate al la monda loĝantaro. La ŝatantoj de la angla iam deziris, ke multe pli da homoj parolu tiun lingvon. Ili esperis pri 40 aŭ eĉ 60%. Kelkaj hodiaŭ asertas, ke 30% de la monda loĝantaro parolas la anglan; tio tamen ne estas serioza takso. La kaŭzo de la limigita sukceso de la angla supozeble estas la multega lernotempo. Japanoj bezonas ĉirkaŭ 4000 horojn por bone regi la anglan; parolantoj de okcidenteŭropaj lingvoj bezonas nur trionon de tiu tempo por atingi similan nivelon. Tiun nivelon en Esperanto japanoj atingas post proksimume 1000 horoj da studado; eĉ malpli, se ili jam lernis la anglan.** Deko da lernejaj studoj montris ĝuste tion, ke necesas nur kvarono de la tempo por atingi la saman lingvonivelon en Esperanto. Tial Esperanto estas aparte taŭga por multaj homoj, kiuj pri la angla ne bone aŭ tute ne sukcesis, ekzemple: Orient-azianoj kaj aliaj homoj kun lingvoj malproksimaj de la angla; Homoj kun malmulta eduko; Homoj kun malmulta mono por resti eksterlande; Homoj kun malmulta kapablo pri lingvoj. Krome Esperanto povus interesi tiajn homojn: Tiuj, kiuj deziras atingi altan nivelon en fremda lingvo; Tiuj, kiuj deziras aparteni al la multkultura Esperanto-mondo. Esperanto ne povas rapide anstataŭi la anglan. Sed nia lingvo ja estas por multaj homoj bela dua lingvo apud la angla. Ekzistas aliaj homoj, por kiuj internacia komunikado praktike eblas nur per Esperanto. ------------------ * Eurobarometer Spezial 540, p. 20. ** https://foreignpolicy.com/2020/05/26/japan-doesnt-want-to-become-another-casualty-of-english/; https://www.state.gov/foreign-language-training/; https://www.tandfonline.com/doi/abs/10.1080/14790710508668395; https://archiv.ub.uni-heidelberg.de/volltextserver/26026/. Lu Wunsch-Rolshoven
-
La suba artikolo unue aperis en Kontakto n-ro 320 (2024:4). En la finna lingvo, junio estas kesäkuu, kiu laŭvorte signifas “la somera monato” (kesä - somero + kuu - luno, monato). Estas iom malfacile por mi pensi, ke junio estas somereca, ĉar en Brazilo (almenaŭ en la regiono de Sanpaŭlo, kie mi kreskis), junio estas tempo por festa junina (junia festo), mia plej ŝatata tradicio de la vintro. Tiam ni povas trinki varmajn trinkaĵojn dum la malvarmaj vesperoj, danci tradician grupan dancon quadrilha, kaj pasigi bonegan tempon kun amikoj manĝante varmajn vintrajn manĝaĵojn. Pluraj homoj neniam pensas pri tio, ke la sezonoj ne estas samaj ĉie en la mondo, kaj precipe ke ili ne okazas dum la samaj monatoj. Dum la plejparto de mia vivo, la vintro okazis ekde la fino de junio ĝis la fino de septembro. Sed nun tio tute ŝanĝiĝis, ĉar loĝante en Finnlando mi spertas la vintron de decembro ĝis februaro (nu, oficiale, ĉar la vera malvarma periodo ja povas esti multe pli longa ol tio). Kompreneble, la vintroj en Brazilo kaj en Finnlando ne estas kompareblaj, ĉar la brazila vintro estas tre milda kompare kun la finna. Krome indas memori, ke ili ne okazas dum la sama periodo de la jaro. Tio gravas, ĉar ofte ĉe kulturoj kie estas granda diferenco inter la sezonoj, oni uzas la sezonojn por indiki la tempon. Frazoj kiel Mia kuzino ekhavos novan postenon en la printempo aŭ Mi partoprenis en la Azia-Oceania Kongreso en aŭtuno 2022 estas tre oftaj. Tamen en la kulturo en kiu mi kreskis, ili kutime ne estas uzataj. Anstataŭe oni uzas specifajn monatojn por indiki la tempon, ekzemple: Mi partoprenis en la Azia-Oceania Kongreso en novembro 2022. Novembro estas printempa monato en la suda duonsfero, kaj tial se oni dirus, ke la kongreso okazis “en aŭtuno 2022”, ne estus tute klare en kiu parto de la jaro ĝi efektive okazis. Tial, uzado de sezonoj por paroli pri la tempo povas kaŭzi konfuzon kiam oni estas en internacia medio, kaj en Esperantujo indas atenti pri tio. Mi estis ano de la volontula teamo, kiu tradukis la kurson de Esperanto en Duolingo al la portugala, surbaze de la jam kreita angla versio. Mi bone memoras, ke kiam mi legis la frazon “La Universala Kongreso okazas dum la somero”, mi tuj sentis eĉ fizikan malkomforton pri tio. La UK kutime okazas en julio aŭ aŭgusto, kaj en la norda duonsfero tiu frazo estas tute pravigebla. Tamen, Universala Kongreso en la suda duonsfero okazas dum la vintro! Kompreneble mi scias, ke neniu faras tion intence, sed kiam oni havas tiun kutimon en sia denaska lingvo, nepre indas atenti pri tio, kiam oni estas en internacia medio. En kelkaj kulturoj oni eĉ ne parolas pri la kvar kutimaj sezonoj (vintro, printempo, somero kaj aŭtuno). Kiel Arya Ferduzi klarigis en numero 313 de Kontakto, en multaj lokoj oni parolas ekzemple pri “seka” kaj “pluva” sezonoj. Laŭ mi la plej facila solvo estas, ke oni alkutimiĝu uzi monatojn anstataŭ sezonojn por paroli pri la tempo. Tiel ne estos konfuzo, ĉar la monatoj ja estas samaj por ĉiuj. Karina Oliveira
-
COPROFER: Akvo estas vivo La 1-an de oktobro 2024, COPROFER inaŭguris sian 15-an puton en la vilaĝo Nyatende, en D.R. Kongo. Post longa periodo de trinkakva krizo, Coprofer proponas puton al la loĝantaro de Nyatende. Moses Byamungu, kunordiganto de la asocio, inaŭguris la puton antaŭ grupo de loĝantoj kaj lokaj gvidantoj. Ĉu vi povas subteni unu el niaj projektoj? Superrigardo kaj prizorgado de orfaj kaj strataj infanoj; Helpado de indiĝenaj virinoj pri enspezigaj agadoj (tondado kaj kudrado, korbo-farado, mikrokredito por malgrandaj entreprenoj); Esperanto-trejnado; Mediprotektado; Konstruado de putoj por trinkakvo. Kontaktu nin por pliaj detaloj: +243 971 357 598 coprofer.asbl@gmail.com mssbyamungu@gmail.com.
-
Nova kanalo: “Konindaĵo” Laŭ Marc Prensky, usona edukisto kaj verkisto, hejmtaskoj por niaj gelernantoj en la nuna tempo devas esti preparado de filmetoj. Ĉar, fakte la nuna plej efika komunikilo estas filmetoj. Se vi ne kredas tion, bonvolu diri al mi, kion vi rigardas unue, kiam vi eniras novan ret-paĝon. Ĉu vi ne tuj spektas filmeton, precipe se ĝi estas mallonga? Verŝajne, esperantistoj pli ol la ekstera publiko ŝatas sciencon. Tial en nia komunumo estas multaj sciencistoj. Feliĉe, multaj el ili tre bone sukcesas instrui sian fakon ne nur en sia propra lingvo, sed ankaŭ per Esperanto. Tio certe kreskigis kaj plu kreskigas la esprim-povon de nia kara lingvo. Tamen ne ĉiuj esperantistoj kapablas kompreni ĉiujn sciencajn vortojn kaj esprimojn en Esperanto, aŭ eĉ en sia denaska lingvo. Krome, oni ne ĉiam havas sufiĉan tempon por spekti unu-horan filmon de profesoro instruanta malfacilan temon. Laŭ mi, ĝuste pro tio naskiĝis nova Esperant-lingva jutuba kanalo Konindaĵo! Tiun projekton kreis diversaj esperantistoj. Ili provas klarigi tre interesajn, sed samtempe malfacilajn, temojn pri nia mondo per simplaj kaj kompreneblaj priskriboj. Per unu-minutaj filmetoj Konindaĵo tre bele instruas temojn, kiujn ni ofte ne povus kompreni tiel facile kaj rapide per alia metodo. Feliĉe, ĉiuj filmetoj estas libere (senpage) spekteblaj. Ili eĉ havas Esperantajn subtekstojn por faciligi la komprenadon. Jen kelkaj el la filmetoj, kiujn vi povas spekti per nura alklako de la koncernaj ligiloj: Ĉu vi sciis, ke tre eble viaj amikoj havas pli da amikoj ol vi havas? Ĉu vi povas kredi, ke soleco estis la plej granda timo de niaj antaŭuloj? Ĉu vi konsentas kun Sokrato pri demokratio? Ĉu vi konsentas, ke ni nuntempe havas pli bonan mondon ol antaŭe? Kie ajn vi loĝas, vi povas en ajna horo spekti la allogajn filmetojn de Kondindaĵo, dum vi manĝas bongustajn belgajn terpomojn kun kafo, aŭ usonajn dolĉaĵojn kun iom da mielo. Kaj fine, eble post spektado de kelkaj filmetoj, vi ne estos la sama homo, kiu pli frue estis spektonta ilin! La projekto estas ankoraŭ tre nova, do oni certe bonvenigos viajn komentojn, kritikojn, kaj proponojn por la venontaj filmetoj! Por subteni la novan tut-Esperantan kanalon, eblas aboni ĝin kaj prezenti la interesan kanalon al viaj amikoj kaj konatoj. Jen ĝia adreso. Se vi uzas Fejsbukon, ankaŭ tie vi povos sekvi Konindaĵon. Bonegajn spektadon kaj lernadon! Ahmad Mamduhi
-
Dankon pro via komento, Georg. Sed ĉu vi ne intencis diri, ke B-nivela parolanto troviĝas en malsupera pozicio rilate al C-nivelaj parolantoj?
-
En multaj landoj ekzistas Esperanto-kluboj. En iuj landoj ekzistas naciaj Esperanto-centroj. La plej granda Esperanto-centro en Francujo nomiĝas Kastelo Greziljono, france "château de Grésillon". Ĝin posedas ĉirkaŭ ducent kvindek esperantistoj el la tuta mondo, kadre de kooperativa societo kun la nomo "Kultur-domo de Esperanto". En ĝi okazas Esperanto-staĝoj kun kursoj kaj aliaj aktivaĵoj, precipe dum la francaj lernejaj ferioj en aprilo, julio kaj aŭgusto, kaj ankaŭ en oktobro. Dum la tuta somero 2024, preskaŭ ducent homoj restadis en kastelo Greziljono, iuj dum kelkaj tagoj, aliaj dum tuta monato. Ili venis por lerni aŭ praktiki Esperanton, por ĝui verdan esperantistan etoson kaj por admiri la kastelon, kiu staras meze de vasta parko. Jen mia raporto pri la someraj staĝoj en la jaro 2024: • Komence de julio okazis nia 5-a Verda Naturisma Semajno kun la asocio INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista). Naturismo estas movado de homoj, kiuj sen vestoj ĝuas la naturon. Antaŭtagmeze oni studis Esperanton en du kursoj, kaj posttagmeze okazis sportaj aranĝoj, promenado, turismaj vizitoj, prelegoj, muziko kaj ludoj. Laŭ la vetero kaj la programo, la ĉeestantoj vestis sin pli aŭ malpli libere. • Meze de julio dum dek tagoj okazis nia 8-a Maratona Esperanto-kursaro kun tri famaj instruistoj. Samtempe okazis la 36-a Internacia Esperanto-Konferenco kun dek ok prelegoj pri diversaj temoj. Krom intensa studado kaj praktikado de nia lingvo okazis ĉiutage ekskurso al lokaj vidindaĵoj. Ĉu vi volus mem iam studi en Greziljono – aŭ eble eĉ instrui tie? • Komence de aŭgusto okazis nia 14-a Festa Semajno por infanoj kaj familioj kaj samtempe nia 3-a renkontiĝo SOMERAS. Du homoj instruis Esperanton, dum aliaj uzis la lingvon laŭ praktika maniero por prezenti dancadon, kantadon, familian terapion, japanan paper-faldadon, kaj kurson de japana abako. • Fine de aŭgusto, esperantisto festis sian naskiĝtagon dum tuta semajno en nia kastelo, invitinte siajn malnovajn esperantistajn amikojn. Ankaŭ vi mem povus organizi similan eventon en nia kastelo. • La sekva renkontiĝo, AŬTUNAS, atendas vin fine de oktobro kun kursoj kaj ekzamenoj, kun ĥora kantado, japana paperfaldado, kaj uzado de japana abako. Vidu informojn pri la aranĝo en la retpaĝo de Kastelo Greziljono. Bert Schumann