op97
Membroj-
Enhaveroj
27 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
3
op97 laste gajnis la 12an de majo 2024
op97 havis plej multe da ŝatata enhavo!
Pri op97
- Naskiĝtago 02/19/1953
Lastatempaj vizitantoj al profilo
La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.
op97's Achievements
24
Komunuma reputacio
-
Ŝajnas ke ili mistradukis 'petitlinio'-n. La vorto vidiĝas ĉi tie, en la germana : https://de.wikisource.org/w/index.php?fulltext=1&search=Petitzeile&title=Spezial:Suche&ns0=1&ns102=1&ns104=1 Ĉu ĝi devenis el la franca 'petit(e)' (malgranda, eta), samkiel 'kursive' (kursiva fasono) el la franca 'cursi/f/ve' (de la latina 'currere') ??? Do, la bona traduko estus 'Anoncoj estas akceptataj po((r ?)) 20 pfenigoj por linieto.' ‽‽‽
-
Ludi, ludadi, ludadadi... Ĉu plenkreskuloj ĉiam devas ludi ? (kaj trinki teon... akvo sufiĉas). Vidu Stela-n Vojaĝo-n : Ribelo (1998). Tre bela foto (la dekstra parto) ! Ve ! Ankaŭ estadas militludoj. Ĉu iu ajn ludo estas eta milito ?
-
"Afrikaj politikaj aktivuloj kritikis la projekton". Kiuj ? Amuze, la vorto 'aktivulo'. "Divide ut regnes." Vivu Z !
-
Nuran dankon pro la esperanta teksto.
-
Tiu eta teksto memorigas min pri tiu ĉi de Richard Matheson... Vidu (angle) : https://archive.org/details/Fantasy_Science_Fiction_v008n05_1955-05/page/n75/mode/2up?view=theater Ofte france tradukita kaj ŝatata... Ĉu en la esperanta ?
-
... preciza fonto : https://onb.digital/result/10032514
-
Dankon pri la facila teksto. Mi trovis antaŭ kvar jaroj tiun ĉi poŝtkarton... fonto : https://www.onb.ac.at/eo/ Mi legas : "Kara Sinjoro, Vian leteron kaj ankaŭ la regularon de la Samosa Esper. Societo mi danke ricevis. Mi sendis al vi hodiaŭ 50 ekz. de la Adresaro XXVI kaj mi rezervis por viaj aliĝantoj la numerojn de 17 002 ĝis 17 051. Tiujn ĉi numerojn vi povas doni al tiuj, kiuj volos enskribigi per vi sian adreson. Via Zamenhof." Ankaŭ vidu (№ 12151, tutsube) : https://eo.wikisource.org/wiki/Adresaro_de_la_personoj_kiuj_ellernis_la_lingvon_„Esperanto”/Serio_XXVI/Peco_1 Kore,
-
"Nuntempe, ni ankoraŭ devas atenti pri la uzado de plasto, kaj pensi, kio okazos al ĝi poste." aŭ "Nuntempe, ni ankoraŭ devas atenti pri la uzado de plasto, kaj pensi, kio okazos al Ni poste." Eternaj (?!?) metilernantoj sorĉistaj !
-
"Ili celas virinigi siajn virojn" : vi pravas, tiuj vortoj hirtigindas. Do ni korektu : ĉiu tirano celas infanumi siajn subulojn... (fantomoj, astrologio ktp). Feliĉe malproksima estas la epoko de la tiranoj... Tamen ŝajnas ke la nuna homaro en sia menso kaj korpo deziras resti tre tre tre juna...
-
op97 komencis sekvi Mez-aŭgusta festo-tago
-
Mi proponas la komenton de La Boesi... (ĉirkaŭ la mezo de la deksesa jarcento !)... Sed nenio pli klare evidentigas la tiranan ruzon brutigi siajn regatojn, ol la konduto de Ciro kontraŭ Lidianoj, post kiam li sturme prenis Sardeson, la lidian ĉefurbon, kaj kaptis Krezon, tiun tiel riĉan reĝon, kiu mallibera sekvis lin. Oni informis lin, ke Sardesanoj ĵus ekribelis. Li rapide submetis ilin. Sed ĉar li volis nek disrabi tiel belan urbon, nek daŭre lasi armeon por gardi ĝin, li sin elturnis por teni ĝin. Li starigis bordelojn, drinkejojn, ludejojn kaj ordonis, ke la loĝantoj uzu ilin. Tio montriĝis tiel efika, ke neniam plu poste la reĝo bezonis ekmiliti kontraŭ Lidianoj. Tiuj kompatinduloj amuziĝis elpensante ĉiuspecajn ludojn, tiel ke Latinanoj tiris el tio vorton : kion ni nomas tempopasigilo, tion ili nomas 'ludi', kvazaŭ ili volus diri 'Lidi'. Ne ĉiuj tiranoj tiel eksplicite deklaris, ke ili celas virinigi siajn virojn, sed fakte estas, ke, kion ĉi tiu formale dekretis, tion kaŝe celis plejparto el la aliaj. Verdire, tia estas la natura karaktero de la popolamaso, kiu estas pli multnombra en la urboj. Ĝi estas suspektema kontraŭ kiu ĝin amas, kaj simplanima kontraŭ kiu ĝin trompas. Kredu tion : neniu birdo estas tiel facile kaptebla per kriĉaso, neniu fiŝo tiel gluteme sin alkroĉas al hoko, kiel ĉiuj popoloj logiĝas al servuto, se nur per plej eta plumo oni tiklas ilian buŝon. Kaj mirige estas, kiel ili sin allasas, tuj kiam oni apenaŭ tiklas ilin. Teatraĵoj, ludoj, farsoj, spektaĵoj, strangaj bestoj, medaloj, bildoj kaj similaj trompiloj estis por la antikvaj popoloj la logaĵoj al servuto, la prezo de ilia libero, la iloj de la tiraneco. Tiun rimedon, tiun procedon, tiujn logaĵojn uzis la antikvaj tiranoj por dormigi siajn regatojn sub la jugo. Tiel la stultigitaj popoloj admiris tiujn tempopasigilojn, amuzate de vana plezuro pasanta antaŭ iliaj okuloj ; ili kutimiĝis servuti same naivege, sed pli malbone, ol la infanoj, kiuj lernas legadon pro videmo al brile kolorigitaj bildoj. Vidu : http://www.esperanto.es:8080/xmlui/handle/11013/5742
-
Notu bone : "la jaro nulo" neniam ekzistis...
-
Stultulo ĉiam trovas stultegulon, kiu admiras lin. (?) (Boileau, Versarto)
-
Finfine aperis la ligilo ! (ekde la angla paĝo)
-
https://en.unesco.org/futuresofeducation/news/every-voice-counts-futures-education-survey-available-in-new-languages Ve ! Bedaŭrinde Unesko preterlasas la okazaĵon varbi al la mondo nian aferon... Ĉu Unesko timas, ke ni atingus miliono(j)n ? https://en.unesco.org/futuresofeducation/initiative (vidu ĉi-supre la kronologion) "ne estas multe da tempo. La enketado finiĝos je la fino de aprilo." Ĉiam urĝas ! Kial ? ... Sed tamen... dankon al R. Corsetti !