Mi estas profesia lingvoinstruisto kaj trejnisto de instruistoj. Mi kreis kaj de 24 jaroj redaktas la retejon www.edukado.net, elpensis la programon Ekparolu! kaj prizorgas la KER-ekzamenojn de UEA. Mi verkis kelkajn bonajn librojn, kiel ekzemple Poŝamiko.
Mi estas hungarino, loĝas en Nederlando kun mia franca edzo kaj ni parolas inter ni nur Esperanton jam de 25 jaroj.
Mi ĝojas esti en la teamo de uea.facila. Kelkfoje mi helpas provlegi la artikolojn kaj mi kreas interagajn ekzercojn kaj testojn .

Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.