Salti al enhavo

Rico

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    146
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    80

Ĉio afiŝita de Rico

  1. Mi ĝojas, ke vi taksas tiun artikolon bona. Tamen, nenio en Esperanto estas 'tro bona'!
  2. Mil unuaj vortoj en Esperanto. Tria eldono. Heather Amery & Stephen Cartwright. Tradukis Edmund Grimley Evans. Barlaston, Stoke-on-Trent: Esperanto-Asocio de Britio, 2020. 64 paĝoj, 30 cm × 23 cm × 0.5 cm. ISBN: 978-0-902756-31-1. Prezo 5 GBP. Kio estas la plej grava afero kiam oni lernas novan lingvon? Oni demandas sin: “Kiam mi kapablos bone paroli la lingvon? Kiam mi scios sufiĉe da vortoj por havi fluan konversacion kun iu alia, uzante ĉiutagajn vortojn sen la neceso tro ofte konsulti vortaron?” Gravas la gramatiko - certe - kaj la homoj ne volas fari tro da eraroj, aŭ espereble ili volas fari ne eĉ unu eraron. Tamen, la plej grava celo estas tio, ke ni volas scii kiel eble plej multe da vortoj en nia nove lernata lingvo. Kion do oni povas uzi por atingi tiun celon? Ĉu vortaro? Kutime, ne. Kutime oni bezonas "vidi" la vortojn, vidi la objektojn, kiujn ili priskribas, kaj espereble vidi ilin ofte kaj en la plej taŭga situacio aŭ kunteksto. En tiaj okazoj, bildvortaro estus bona rimedo kaj helpilo. Unu tia bildvortaro estas sendube Mil unuaj vortoj en Esperanto. Supraĵe la libro povus aspekti kiel infanlibro. Tamen, ĝi certe estas utila al ĉiuj lernantoj por lerni kaj memori novajn vortojn je diversaj niveloj, aŭ en kategorioj (bestoj, homoj, manĝaĵoj), aŭ en situacioj (la vendejo, la lernejo, en la hejmo), aŭ en vortlisto de listigitaj vortoj, kiu kunigas ĉiujn vortojn en alfabeta ordo. Per bona elekto de utilaj kategorioj kaj per la uzo de ĉarmaj ilustraĵoj, klaraj bildoj kaj etikedoj, la libro pretigos infanojn de 2 ĝis 99 jaroj lerni, uzi kaj memori mil vortojn de la ĉiutaga vivo. Mil vortoj! Jes, kiel la enkonduko al la libro deklaras: “Tempo estos bezonata por lerni ĉiujn”. Do ek! Al la lernado! Maŭrico Giacometto ('Rico') La tria eldono de la libro aperis meze de 2020. Ĝi enhavas novajn bildojn kaj montras multajn objektojn, kiuj nur lastatempe aperis en la ĉiutaga vivo. La ilustraĵoj de Stephen Cartwright estas plenaj je amuzaj detaloj, kiuj plene tenos la atenton de la legantoj.
  3. Rico

    La tombejo de Amfipolis

    Ege interesa artikolo. Dankon Vasil!
  4. De la 12-a ĝis la 20-a de julio okazis Somera Esperanto-Studado (SES) en la historia slovaka urbo Nitra. SES estas ĉiu-jara aranĝo, kiu enhavas lingvajn kaj literaturajn kursojn, ekskursojn, prelegojn, sportojn kaj laborgrupojn. Ĉi-jare la organizantoj proponis, krom SES, ankaŭ SEP (Somera Esperanto-Programado). Ĉiumatene programistoj de Esperantujo povis dum sep tagoj programi, grafikumi kaj fasoni. Esperanto-instruadon gvidis spertaj Esperanto-instruistoj en ses grupoj laŭ la lingvo-nivelo, de komencantoj (nivelo A1) ĝis progresintoj (nivelo C1). Ĉi-jare partoprenantoj povis ankaŭ elekti kurson de Esperantaj literaturo kaj kulturo. Ankaŭ vespere okazis interesaj aranĝoj: estis nacia kaj internacia vesperoj, bonegaj koncertoj, lud-vesperoj kaj diskoteko. Pli ol 160 homoj el 22 malsamaj landoj partoprenis. Ĉeestis homoj el multaj landoj en Eŭropo, kaj la listo de la partoprenantoj eĉ enhavis homojn el Kolombio, Sud-Afriko kaj Kanado. Krom la bunta kaj interesa posttagmeza programo kun lingvaj kursoj, filmoj, danc-kursoj, jogo, kroĉetado, teatraj laborgrupoj kaj aliaj, partoprenantoj povis ĝui ankaŭ interesegajn ekskursojn en Nitra, al la slovaka ĉefurbo Bratislavo, kaj al aliaj urboj kaj vidindaĵoj en Slovakio. Ĉi-jare, en 2019, la ĉefurbo de Esperantujo estis la ĉarma sudokcident-slovaka urbo Nitra. Ĉu ankaŭ vi partoprenos venontjare? Por pli da informoj pri SES, bonvolu viziti la retejon ses.ikso.net/2019/eo/ Maurizio Giacometto
  5. Rico

    Vivo de Zamenhof

    Vivo de Zamenhof. Edmond Privat. Rotterdam: UEA, 2007. 171 paĝoj, 18 cm. ISBN 9789290170976. Prezo 7.50 €. Se vi volas scii pli pri la vivo de la iniciatinto de Esperanto, kion vi povas fari? Libroj pri Zamenhof ne mankas. Unu tian libron verkis juna sviso Edmond Privat en 1920, nur tri jarojn post la forpaso de Zamenhof en 1917. La libro fariĝis klasikaĵo de la Esperanta literaturo kaj aperis en ok naci-lingvaj tradukoj. Aliaj biografioj pri Zamenhof aperis post tiu ĉi verko de Privat, kaj ili certe estas pli detalaj, precizaj en sia esplorado pri la faktoj, kaj malpli sentimentalaj. Inter tiuj estas Zamenhof, aŭtoro de Esperanto de Marjorie Boulton kaj Homarano, la vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof de Aleksander Korĵenkov. Tamen, la verko de Privat donas al novaj esperantistoj la ŝancon lerni pri la vivo de la iniciatinto, kaj ankaŭ malkovri la belan stilon de Edmond Privat. En la 171 paĝoj de la libro vi trovos ankaŭ multajn fotojn kaj kopiojn de originalaj dokumentoj, kiuj vere helpas pentri la bildon pri la vivo, pensoj kaj epoko de Zamenhof. Do, ekzistas granda elekto de libroj pri la vivo de Zamenhof, sed ĉi tiu estas la plej mallonga kaj facile legebla. Se vi ankoraŭ ne sentas vin preta por legi longan libron en Esperanto, komencu per tiu ĉi ĉarma libreto, kies aŭtoro havis la bonŝancon koni Zamenhof persone. Maŭrico Giacometto ('Rico')
  6. Finfine mi havis la okazon aĉeti tiun ĉi libron. Belegaj desegnaĵoj, ĉarma kaj lerniga rakonto pri la lingvo, la movado kaj la kulturo de Esperanto. Dankon. Mi ege rekomedas la libron kaj esperas vidi aliajn tiajn verkojn estonte.
  7. Rico

    Surpriza malkovro en Texel

    Tre interesa artikolo, Eric. Dankon!
  8. Rico

    Kun vi iros mi

    Li ne diras (aŭ ne volas diri), ke la ŝipoj ne ekzistas. Li volas diri, ke la ŝipoj ne PLU ekzistas. Tio estas ankaŭ la teksto en la originala versio. Nur la verkisto/aŭtoro/kantisto mem povus respondi al via demando sed mi supozas ke li imagas fantaziajn aũ malnovajn ŝipojn, kiuj ne plu ekzistas. Kanto estas poemo, doni temas sendube pri poemema esprimo.
  9. Rico

    Kun vi iros mi

    Belega kanto de fama tenoro (en la originala Itala versio), eĉ pli bela en Esperanto!
  10. Rico

    Karlo

    Karlo, Facila legolibro. Edmond Privat. Sanpaŭlo: Esprima.com.br, 2018. 277 paĝoj, 7 cm. Prezo 6.90 €. La romaneton Karlo verkis fama Esperantisto Edmond Privat (1889-1962). Brazila eldonisto Esprima reeldonis ĝin kiel libreton en 2018. Ĝi estas la kvara titolo de la kolekto Nia Juvelaro. La subtitolo Facila legolibro ja donas al ni ideon pri la taŭgeco de tiu libro por komencantoj kaj progresantoj. Privat aperigis la libron jam en 1909 post peto de la eldonisto, ke li verku ‘facilan legolibron por la lernantoj de kursoj aŭ por komencintoj kiuj ĵus finis sian lernadon laŭ lernolibro’. Tiun peton de la eldonistoj Privat plenumis prezentante dudek ĉapitrojn. La tekstoj de la ĉapitroj formas la rakonton de la vivo de Karlo, de la infan-aĝo ĝis lia edziĝo. Se vi serĉas draman konflikton aŭ danĝerajn aventurojn, ne legu tiun ĉi libron. La rakonto havas dolĉan, ŝerceman kaj senteman simplecon. Ĝi finiĝas per bela edziĝo-vojaĝo de Karlo kun lia juna edzino Alico. Karlo celas nur esti facila legolibro por la lernantoj de Esperanto. Tiun celon ĝi plene trafas per la uzo de bonega, simpla, eleganta kaj klasika Esperanto. Oni povas profiti tiun libron kaj kiel legolibron kaj kiel lernolibron, precipe per la uzo de la demandaro ĉe la fino de ĉiu ĉapitro, kiu rilatas al la detaloj de la ĉapitro mem. Legu, relegu, ridetu kaj lernu. En 2002 aperis ankaŭ japana eldono de Karlo, kun ĉeflanka traduko en la japana kaj komentaro japanlingva. Tradukis ĝin Itabasi Tutomu, Koyama Takesi kaj Yamazaki Masaru. Ĉe la libroservo de UEA estas aĉeteblaj pluraj eldonoj de la libro: Esperanta (2017), Esperanta (2018) kaj Esperanta/japana (2002). Maŭrico Giacometto ('Rico')
  11. Bonege Javier, estas plezure kaj kuraĝige konstati ke la homoj ŝatas 'uea.facila' kaj la multajn aferojn, kiujn oni povas fari per ĝi por pliboniĝi en Esperanto. Dankon ankaŭ pro via 'promeso' uzi la retejon por helpi viajn gelernantojn.
  12. Vojaĝo kun Katrina. Sten Johansson. Toyonaka: Japana Esperanto Librokooperativo, 2007 (2a eldono). 54 paĝoj, 21 cm. ISBN 4930785537. Prezo 4.50 €. Vojaĝo kun Katrina estas la dua libreto en la serio de la Katrina-rakontoj de Sten Johansson, celita al ne-spertaj legantoj de Esperanto. La rakonto temas pri juna instruistino kaj ŝiaj lernantoj, amikeco inter ili, politikaj maljustaĵoj, vojaĝo de Gotenburgo al Bjalistoko, kaj ankaŭ pri praktika uzado de Esperanto. La internacia lingvo plurfoje aperas kiel natura kaj trafa solvo de komunik-problemoj. La libro estas verkita en facila Esperanto kaj, kiel en aliaj libroj por progresantoj, ĉiu ĉapitro enkondukas novajn formojn kaj gramatikajn strukturojn iom post iom. Nekonataj vortoj estas klarigitaj en Esperanto fine de ĉiu ĉapitro. La libreto estas bone uzebla kiel legmaterialo por komencantoj post studado de bazaj gramatikaĵoj, kaj por komencintoj, ĉu unuope, ĉu por grupa legado. Kvankam la verko estas daŭrigo de la rakonto en La krimo de Katrina, la unua libro en la serio de la sama aŭtoro, eblas ĝui ĝin ankaŭ kiel memstaran legaĵon. Oni povas aĉeti la libron ĉe la libroservo de UEA. Maŭrico Giacometto ('Rico') La redaktoro simpligis kaj mallongigis recenzon, kiu estis verkita pri tiu libro de Katalin Kováts. Jen ŝia prezento de la libro en edukado.net
  13. La Aventuroj de Pinokjo. Carlo Collodi. Tradukis J. Horvath. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2007 (2a eldono). 156 paĝoj, 21 cm. ISBN 90 71205 91 6. Prezo 9.60 €. Ĉu ekzistas, en la tuta mondo, pli fama marioneto ol Pinokjo? La ligna pupo, kiu volis fariĝi knabo? Eĉ Disney opiniis, ke ne. La rakonto estis verkita originale en la itala, sed la libro kaj la filmo disvastiĝis ne nur en tiu lando, sed tra la tuta mondo, kaj estas tre ŝatata de infanoj. La aŭtoro, Carlo Lorenzini, ofte vizitis en sia infaneco la domon de siaj geavoj en la urbeto Collodi, apud Florenco. Tiun nomon, Carlo Collodi, li elektis kiel plum-nomon kiam li fariĝis verkisto. Pinokjo iradas de aventuro al aventuro tra la tuta rakonto, ĉiam dezirante esti "bonkonduta knabo" sed ne ĉiam sukcesante en tiu celo. Finfine, tamen, la bonkora marioneto pruvas al si mem kaj al ĉiuj, ke li vere estas kuraĝa, amema kaj bonkonduta, tiel ke li povu fariĝi vera knabo kaj ne plu esti ligna pupo. Ĉu li sukcesos? Nu, se vi ankoraŭ ne konas la rakonton, vi devas legi la libron por ekscii la respondon. Majstro Ĝepeto, la Parolanta Grilo, Fajromanĝulo, la Vulpo kaj la Kato, la Bluhara Feino, la Granda Ŝarko. Tiuj kaj aliaj personoj de la rakonto partoprenas en la aventuroj kun Pinokjo. La lingvo tre bone fluas kaj la leganto multe lernos kaj profitos de la facilaj partoj skribitaj en dialoga formo. La ĉapitroj estas tre mallongaj do oni povas legi la libron en multaj mallongaj onoj, se oni volas. Kiam Collodi verkis la rakonton La Aventuroj de Pinokjo, Enrico Mazzanti faris belajn desegnaĵojn por la libro. Tiujn samajn desegnaĵojn oni uzis en la Esperanta traduko. La libron oni povas aĉeti ĉe la libroservo de UEA. Maŭrico Giacometto ('Rico')
  14. Rico

    La Fundamento de Esperanto

    Tiu libro taŭgas kiel unua leginda libro por ĉiuj Esperantistoj.
  15. Rico

    La Krimo de Katrina -

    Bonega ideo, Zhangwei. Kaj ĝuu la UK-n!
  16. La Krimo de Katrina. Sten Johansson. Toyonaka: Japana Esperanto Librokooperativo, 2007 (2a eldono). 38 paĝoj, 21 cm. ISBN 4930785529. Prezo 3.60 €. La Krimo de Katrina estas la unua libreto en la serio de la Katrina-rakontoj de Sten Johansson, intencitaj por ne-spertaj legantoj en Esperanto. La rakonto temas pri vizito de sveda junulino al germana amiko, unu jaron post la amikiĝo. Ŝi trovas, ke li ne plu estas sola. Sekvas renkontiĝoj kun diversaj liaj geamikoj kaj konatoj, kaj aferoj komplikiĝas. La libro estas plaĉe legebla, la intrigo facile iras antaŭen... ĝis la "krima" fino. (Tamen ne atendu teruraĵojn!) Sten Johansson verkis ĉi tiun rakonton per facila lingvaĵo, same kiel la aliajn librojn en la serio. En ĉiu ĉapitro iom post iom aperas novaj vortoj kaj gramatikaj formoj. Nekonataj vortoj estas klarigitaj en Esperanto en la vortlisto fine de ĉiu ĉapitro. La libreto estas bone uzebla kiel legmaterialo por komencantoj post studado de bazaj gramatikaĵoj, kaj por komencintoj, ĉu unuope, ĉu por grupa legado. Oni povas aĉeti la libron ĉe la libroservo de UEA. Maŭrico Giacometto ('Rico') La redaktoro simpligis kaj mallongigis recenzon, kiu estis verkita pri tiu libro de Katalin Kováts. Jen ŝia prezento de la libro en edukado.net
  17. Faktoj kaj fantazioj. Marjorie Boulton. Roterdamo: UEA, 1993. 431 pagoj, 21cm. ISBN 92 9017 028 X. Prezo 10.50 €. Faktoj kaj fantazioj estas legolibro, kiun UEA mem komisiis speciale por homoj, kiuj apartenas al la kategorio "progresantoj". En la antaŭparolo, la aŭtoro klarigis, ke laŭ ŝi la kategorio "progresantoj" inkluzivas tiujn, kiuj finis unuan elementan kurson pri Esperanto, kaj deziras plustudi. En la libro troviĝas fabeloj el multaj partoj de la mondo (la "fantazioj"), kaj ankaŭ kolekto de proverboj, kuriozaĵoj, faktoj kaj interesaĵoj (la "faktoj"). Faktoj kaj fantazioj helpas la progresantojn pri la frazkonstruado, kreskigas la kapablon legi, skribi kaj paroli. Uzante simplan stilon, la aŭtoro prezentas utilajn esprimojn, kiujn progresantoj ankoraŭ ne tute regas. Jen alia bonega libro por homoj, kiuj deziras plibonigi sian Esperanton, plivastigi sian vortostokon per facila legado de granda gamo de diversaj literaturaĵoj: poemoj, proverboj, fabeloj kaj interesaj artikoloj. Legante tiun ĉi libron, vi atentos, miros, ridos kaj, certe, lernos. La libron oni povas aĉeti ĉe la libroservo de UEA. Maŭrico Giacometto ('Rico')
  18. Esperanto-Sumoo certe estas unu el la plej belaj iniciatoj en Esperantujo. Ĝi instigas homojn al legado de libroj en Esperanto, tiel helpante ilin en multaj manieroj: Ili plialtigas sian vortstokon, ili legas do uzas Esperanton ĉiutage, ili plibonigas sian gramatikon kaj alkutimiĝas al novaj lingvaj strukturoj, ili povas ekkoni novajn kulturojn kaj, finfine, ili sin amuzas! Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la Esperanto-Sumoo, faru tion tuj!
  19. Rico

    Gerda malaperis!

    Jes, prave. Oni povas ĝui tiun rakonton per pli ol unu komunikilo.
  20. Rico

    Gerda malaperis!

    Gerda malaperis! Claude Piron. Chapecó: Fonto, 1983. 48 paĝoj, 21 cm. Prezo: €6.90. Kiam novaj lernantoj volas plibonigi sian lingvo-kapablon, ili kutime serĉas librojn, kiuj ne havas tro da malfacilaj vortoj aŭ gramatikaĵoj kaj kiuj povus samtempe tikli la imagon. Tiel, ili legas la libron ĝis la fino. Unu tia libro por Esperanto-lernantoj estas Gerda malaperis!, la fama libro de Claude Piron kaj bona amiko de novaj esperantistoj. Temas pri krim-romaneto, kiu kaptas la atenton de la legantoj tuj de la unua paĝo kaj ne forlasas ĝin ĝis la fino de la rakonto, kiam la mistero solviĝas. La libro taŭgas por komencantoj kaj progresantoj, ĉar ĝi komenciĝas per tre facilaj, ĉiutagaj vortoj kaj gramatiko. Iom post iom, ĝi fariĝas pli defia, donante al la lernanto multajn eblecojn por sukcesa lernado per ripetado de lingvaj strukturoj en malsamaj kuntekstoj. La mistero komenciĝas, kiam tri studentoj observas strangan okazaĵon en la kafejo de universitato: virino, kiu estas sperta kriptaĵosciencisto, malaperas (aŭ ĉu iu kaptis ŝin?). Ili devas solvi la misteron. La leganto sekvas la aventurojn de la studentoj ĝis la solvo de la mistero. La libro povas esti uzata kiel helplibro dum kurso, aŭ en memlernado. Eblas ankaŭ spekti filmon de la rakonto, aŭ aŭskulti la komencan parton per malnova son-dosiero. Se vi ankoraŭ ne legis iun ajn libron en Esperanto, tiu ĉi aventur-romano estus sendube tre bona unua legolibro por vi. La libron oni povas aĉeti ĉe la libroservo de UEA. Ĝi estas legebla ankaŭ senpage en la reto. Maŭrico Giacometto ('Rico')
  21. Rico

    Maurizio Giacometto

    Mi estas redaktoro de uea.facila, por la rubriko 'Libroservo'. Mi loĝas en Britujo, okcidente de Londono. Mi ŝatas librojn kaj Esperanton. Do Esperantaj libroj estas tute bona afero laŭ mi.
  22. Rico

    Romo

    Mi spektis la filmeton kaj mi ne taksis la sintenon de la intervjuistino negativa. Laŭ mi ŝi ŝajnis ne tro informita (aŭ eble misinformita) pri la movado kaj eble tial ŝiaj demandoj ŝajnis negativaj. Estas interese ke ni ricevis malsaman impreson de la programo. Eble mi devus spekti ĝin denove! Tamen, bonega varbilo por Esperanto. Gratulojn al Chiara, Gabriele kaj Mario! Estus bone havi similajn programojn en aliaj naciaj televidaj kanaloj.
  23. >>Ĉu ĉiuj Esperanto parolantoj estas pacemaj, bonvolemaj ktp. ? Nu, homoj estas homoj. Do en ĉiu aro da homoj vi trovos la tutan gamon da ecoj. Kelkaj estas bonaj ecoj, kelkaj iomete malpli bonaj. Tamen, mi konsentas kun Jean-Claude kiam li diras, ke en la Esperanto-komumuno estas multe pli da pacemaj kaj bonvolemaj homoj ol en la ordinara socio. Tia certe estas mia sperto. Sendube estas multe da Esperanto parolantoj, kiuj ne pensas pri la interna ideo de paco kaj toleremeco. Sendube estas ankaŭ multegaj, kiuj ja pensas (kaj pensis) pri tiaj ideoj. Kaj tiaj ideoj igis la lingvon sukcesa. Aliaj planlingvoj malsukcesis ĉar ili estis nur lingvoj. Esperanto estas pli ol simpla lingvo.
  24. Rico

    Kun vi iros mi

    Ne, bedaŭrinde ankoraŭ ne @Tim. Eble mi estus devinta diri "belega foto de la pentraĵo...", ne simple "bela pentraĵo". Mi supozas, ke ĝi estas tute fantazia, ĉar Zamenhof ne estis aŭ loĝis en Bialistoko je tia aĝo, ĉu?
  25. Rico

    Kun vi iros mi

    Saluton Hans, kaj bonvenon al la retejo. Belega pentraĵo, Tim! Ĝi ege plaĉas al mi.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.