Salti al enhavo

Faktoj kaj fantazioj

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon

Faktoj kaj fantazioj. Marjorie Boulton. Roterdamo: UEA, 1993. 431 pagoj, 21cm. ISBN 92 9017 028 X. Prezo 10.50 €.

Faktoj kaj fantazioj estas legolibro, kiun UEA mem komisiis speciale por homoj, kiuj apartenas al la kategorio "progresantoj". En la antaŭparolo, la aŭtoro klarigis, ke laŭ ŝi la kategorio "progresantoj" inkluzivas tiujn, kiuj finis unuan elementan kurson pri Esperanto, kaj deziras plustudi.

En la libro troviĝas fabeloj el multaj partoj de la mondo (la "fantazioj"), kaj ankaŭ kolekto de proverboj, kuriozaĵoj, faktoj kaj interesaĵoj (la "faktoj").

Faktoj kaj fantazioj helpas la progresantojn pri la frazkonstruado, kreskigas la kapablon legi, skribi kaj paroli. Uzante simplan stilon, la aŭtoro prezentas utilajn esprimojn, kiujn progresantoj ankoraŭ ne tute regas.

Jen alia bonega libro por homoj, kiuj deziras plibonigi sian Esperanton, plivastigi sian vortostokon per facila legado de granda gamo de diversaj literaturaĵoj: poemoj, proverboj, fabeloj kaj interesaj artikoloj.

Legante tiun ĉi libron, vi atentos, miros, ridos kaj, certe, lernos.

La libron oni povas aĉeti ĉe la libroservo de UEA.

Maŭrico Giacometto ('Rico')

 

  • Ŝati 4


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Cxu tiu libro ne estas ankaux disponibla rete senpaga kiel aliaj gravaj legolibroj de (aux en) sia speco kiel Karlo, Pasxoj al Plena Posedo, Vere au Fantazie ktp?

 

Redaktite de scivolemo

Disdoni tiun ĉi komenton


Ligo al komento
Kunhavigi en aliaj retejoj

Bedaŭrinde ne. La libro estis eldonita de UEA, kiu ankoraŭ vendas ĝin. Ŝajne ĝi ankoraŭ ne estas trovebla senpage.

Disdoni tiun ĉi komenton


Ligo al komento
Kunhavigi en aliaj retejoj


Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.