Salti al enhavo

La Krimo de Katrina -
Facila Rakonto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

La Krimo de Katrina. Sten Johansson. Toyonaka: Japana Esperanto Librokooperativo, 2007 (2a eldono). 38 paĝoj, 21 cm. ISBN 4930785529. Prezo 3.60 €.

La Krimo de Katrina estas la unua libreto en la serio de la Katrina-rakontoj de Sten Johansson, intencitaj por ne-spertaj legantoj en Esperanto.

La rakonto temas pri vizito de sveda junulino al germana amiko, unu jaron post la amikiĝo.  Ŝi trovas, ke li ne plu estas sola.  Sekvas renkontiĝoj kun diversaj liaj geamikoj kaj konatoj, kaj aferoj komplikiĝas.  La libro estas plaĉe legebla, la intrigo facile iras antaŭen... ĝis la "krima" fino. (Tamen ne atendu teruraĵojn!)  

Sten Johansson verkis ĉi tiun rakonton per facila lingvaĵo, same kiel la aliajn librojn en la serio. En ĉiu ĉapitro iom post iom aperas novaj vortoj kaj gramatikaj formoj. Nekonataj vortoj estas klarigitaj en Esperanto en la vortlisto fine de ĉiu ĉapitro.

La libreto estas bone uzebla kiel legmaterialo por komencantoj post studado de bazaj gramatikaĵoj, kaj por komencintoj, ĉu unuope, ĉu por grupa legado.

Oni povas aĉeti la libron ĉe la libroservo de UEA.

Maŭrico Giacometto ('Rico')

La redaktoro simpligis kaj mallongigis recenzon, kiu estis verkita pri tiu libro de Katalin Kováts. Jen ŝia prezento de la libro en edukado.net

Redaktite de Rico

  • Ŝati 4
 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Tre bona legolibreto. Senpaga reta versio estas disponebla cxe Esperantofre.com. Sed iu kiu povas mendi la paperan libron, bovolu fari gxin! Gxi vere helpas la Libroservon de UEA kaj en la disvastigo de la lingvo kaj siaj verkoj.

 

 

 

Redaktite de scivolemo
  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Bonega ideo, Zhangwei. Kaj ĝuu la UK-n!

antaŭ 11 horoj, Zhangwei diris:

Mi acxetos gxin kiam mi estas en Lahtio por UK julie.

 

 

 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.