Salti al enhavo

Vojaĝo kun Katrina


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Libuše Hýblová.

Vojaĝo kun Katrina. Sten Johansson. Toyonaka: Japana Esperanto Librokooperativo, 2007 (2a eldono). 54 paĝoj, 21 cm. ISBN 4930785537. Prezo 4.50 €.

Vojaĝo kun Katrina estas la dua libreto en la serio de la Katrina-rakontoj de Sten Johansson, celita al ne-spertaj legantoj de Esperanto.

La rakonto temas pri juna instruistino kaj ŝiaj lernantoj, amikeco inter ili, politikaj maljustaĵoj, vojaĝo de Gotenburgo al Bjalistoko, kaj ankaŭ pri praktika uzado de Esperanto. La internacia lingvo plurfoje aperas kiel natura kaj trafa solvo de komunik-problemoj.

La libro estas verkita en facila Esperanto kaj, kiel en aliaj libroj por progresantoj, ĉiu ĉapitro enkondukas novajn formojn kaj gramatikajn strukturojn iom post iom. Nekonataj vortoj estas klarigitaj en Esperanto fine de ĉiu ĉapitro.

La libreto estas bone uzebla kiel legmaterialo por komencantoj post studado de bazaj gramatikaĵoj, kaj por komencintoj, ĉu unuopeĉu por grupa legado.

Kvankam la verko estas daŭrigo de la rakonto en La krimo de Katrina, la unua libro en la serio de la sama aŭtoro, eblas ĝui ĝin ankaŭ kiel memstaran legaĵon.

Oni povas aĉeti la libron ĉe la libroservo de UEA.

Maŭrico Giacometto ('Rico')

La redaktoro simpligis kaj mallongigis recenzon, kiu estis verkita pri tiu libro de Katalin Kováts. Jen ŝia prezento de la libro en edukado.net

Redaktite de Rico

  • Ŝati 2
  • Ami 1
 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.