Salti al enhavo

Vivo de Zamenhof


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio Giacometto.

Vivo de Zamenhof. Edmond Privat. Rotterdam: UEA, 2007. 171 paĝoj, 18 cm. ISBN 9789290170976. Prezo 7.50 €.

Se vi volas scii pli pri la vivo de la iniciatinto de Esperanto, kion vi povas fari? Libroj pri Zamenhof ne mankas. Unu tian libron verkis juna sviso Edmond Privat en 1920, nur tri jarojn post la forpaso de Zamenhof en 1917. La libro fariĝis klasikaĵo de la Esperanta literaturo kaj aperis en ok naci-lingvaj tradukoj.

Aliaj biografioj pri Zamenhof aperis post tiu ĉi verko de Privat, kaj ili certe estas pli detalaj, precizaj en sia esplorado pri la faktoj, kaj malpli sentimentalaj. Inter tiuj estas Zamenhof, aŭtoro de Esperanto de Marjorie Boulton kaj Homarano, la vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof de Aleksander Korĵenkov. Tamen, la verko de Privat donas al novaj esperantistoj la ŝancon lerni pri la vivo de la iniciatinto, kaj ankaŭ malkovri la belan stilon de Edmond Privat.

En la 171 paĝoj de la libro vi trovos ankaŭ multajn fotojn kaj kopiojn de originalaj dokumentoj, kiuj vere helpas pentri la bildon pri la vivo, pensoj kaj epoko de Zamenhof.

Do, ekzistas granda elekto de libroj pri la vivo de Zamenhof, sed ĉi tiu estas la plej mallonga kaj facile legebla. Se vi ankoraŭ ne sentas vin preta por legi longan libron en Esperanto, komencu per tiu ĉi ĉarma libreto, kies aŭtoro havis la bonŝancon koni Zamenhof persone.

Maŭrico Giacometto ('Rico')

Redaktite de Rico

  • Ŝati 3
  • Ami 1
 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.