Salti al enhavo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio Giacometto.

De la 12-a ĝis la 20-a de julio okazis Somera Esperanto-Studado (SES) en la historia slovaka urbo Nitra. SES estas ĉiu-jara aranĝo, kiu enhavas lingvajn kaj literaturajn kursojn, ekskursojn, prelegojn, sportojn kaj laborgrupojn. Ĉi-jare la organizantoj proponis, krom SES, ankaŭ SEP (Somera Esperanto-Programado). Ĉiumatene programistoj de Esperantujo povis dum sep tagoj programi, grafikumi kaj fasoni.

Esperanto-instruadon gvidis spertaj Esperanto-instruistoj en ses grupoj laŭ la lingvo-nivelo, de komencantoj (nivelo A1) ĝis progresintoj (nivelo C1). Ĉi-jare partoprenantoj povis ankaŭ elekti kurson de Esperantaj literaturo kaj kulturo. Ankaŭ vespere okazis interesaj aranĝoj: estis nacia kaj internacia vesperoj, bonegaj koncertoj, lud-vesperoj kaj diskoteko.

Pli ol 160 homoj el 22 malsamaj landoj partoprenis. Ĉeestis homoj el multaj landoj en Eŭropo, kaj la listo de la partoprenantoj eĉ enhavis homojn el Kolombio, Sud-Afriko kaj Kanado.

Grupfoto5.thumb.jpg.5582d9a39ab9db38fc4b93c002c23df6.jpg

Krom la bunta kaj interesa posttagmeza programo kun lingvaj kursoj, filmoj, danc-kursoj, jogo, kroĉetado, teatraj laborgrupoj kaj aliaj, partoprenantoj povis ĝui ankaŭ interesegajn ekskursojn en Nitra, al la slovaka ĉefurbo Bratislavo, kaj al aliaj urboj kaj vidindaĵoj en Slovakio.

Ĉi-jare, en 2019, la ĉefurbo de Esperantujo estis la ĉarma sudokcident-slovaka urbo Nitra. Ĉu ankaŭ vi partoprenos venontjare?

Por pli da informoj pri SES, bonvolu viziti la retejon ses.ikso.net/2019/eo/

Maurizio Giacometto

Redaktite de Rico

  • Ŝati 2

Maurizio Giacometto estas italo loĝanta en Britio, redaktoro de gazetoj kaj sendependa eldonisto. En Esperantujo, li redaktas kiel volontulo la bultenon de Esperanto-Asocio de Britio kaj prizorgas la rubrikon "Libroservo" de uea.facila.


 

  • jogo: hind-devena metodo por atingi apartan menso-staton, uzanta korpajn ekzercojn kaj spiradon. 

coast-1834827_1280.thumb.jpg.43013279e2abfbc8423c77f3124216d6.jpg

  • kroĉetado: speco de manlaboro.

crochet-450724_1280.thumb.jpg.3e870fa664cd4d4aaa1c60d93a7ed28d.jpg

 

 

 

 

 

 

 

 

 


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Elestrovo

Afiŝite

Gratulas Edukado@Interreton aparte Peter Baláž kaj siaj teamanoj (inklusive la laboremaj voluntuloj) por la bonega organizo. La instruistoj estis ekzercita kaj entuziasma, la ekskursoj interesaj, la koncertoj dancemaj kaj la partoprenantoj amikecaj. 

Por la tuta semanjo en Slovako mi parolis nur Esperanto ! Mirinde ! Sendube unu el plej agrablaj semajnoj kiujn oni povas sperti en esperantujo. SEP indas por esperantistoj de ajna nivelo, ĉu vi estas komencanto, progresantoj aŭ spertuloj.

  • Ŝati 2
Zhangwei

Afiŝite

 Ĉu ankaŭ vi partoprenos venontjare?  Kie kaj kiam okazos SES venotjare?

Anna

Afiŝite

Je 2019-9-13 at 06:07, Zhangwei diris:

 Ĉu ankaŭ vi partoprenos venontjare?  Kie kaj kiam okazos SES venotjare?

Mi ne trovas informojn pri tio en la reto. Eble oni ankoraŭ ne decidis la daton kaj lokon, aŭ almenaŭ ne anoncis tion.

Elestrovo

Afiŝite

Je 2019-9-13 at 15:07, Zhangwei diris:

 Ĉu ankaŭ vi partoprenos venontjare?  Kie kaj kiam okazos SES venotjare?

Venonta SES okasos dum la 18-26an de Julio 2020. Ankoraŭ oni ne decidis la lokon. Laŭ ĉi tiu afiŝo -. Nitro denove gastigis esperantistojn

  • Ŝati 1


Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.