Salti al enhavo

Karlo
- facila legolibro


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Karlo, Facila legolibro. Edmond Privat. Sanpaŭlo: Esprima.com.br, 2018. 277 paĝoj, 7 cm. Prezo 6.90 €.

La romaneton Karlo verkis fama Esperantisto Edmond Privat (1889-1962). Brazila eldonisto Esprima reeldonis ĝin kiel libreton en 2018. Ĝi estas la kvara titolo de la kolekto Nia Juvelaro.

La subtitolo Facila legolibro ja donas al ni ideon pri la taŭgeco de tiu libro por komencantoj kaj progresantoj. Privat aperigis la libron jam en 1909 post peto de la eldonisto, ke li verku ‘facilan legolibron por la lernantoj de kursoj aŭ por komencintoj kiuj ĵus finis sian lernadon laŭ lernolibro’.  

Tiun peton de la eldonistoj Privat plenumis prezentante dudek ĉapitrojn. La tekstoj de la ĉapitroj formas la rakonton de la vivo de Karlo, de la infan-aĝo ĝis lia edziĝo.

Se vi serĉas draman konflikton aŭ danĝerajn aventurojn, ne legu tiun ĉi libron. La rakonto havas dolĉan, ŝerceman kaj senteman simplecon. Ĝi finiĝas per bela edziĝo-vojaĝo de Karlo kun lia juna edzino Alico.

Karlo celas nur esti facila legolibro por la lernantoj de Esperanto. Tiun celon ĝi plene trafas per la uzo de bonega, simpla, eleganta kaj klasika Esperanto. Oni povas profiti tiun libron kaj kiel legolibron kaj kiel lernolibron, precipe per la uzo de la demandaro ĉe la fino de ĉiu ĉapitro, kiu rilatas al la detaloj de la ĉapitro mem.

Legu, relegu, ridetu kaj lernu.

En 2002 aperis ankaŭ japana eldono de Karlo, kun ĉeflanka traduko en la japana kaj komentaro japanlingva. Tradukis ĝin Itabasi Tutomu, Koyama Takesi kaj Yamazaki Masaru. 

6879.jpg

Ĉe la libroservo de UEA estas aĉeteblaj pluraj eldonoj de la libro: Esperanta (2017), Esperanta (2018) kaj Esperanta/japana (2002).

Maŭrico Giacometto ('Rico')

Redaktite de Rico

  • Ŝati 4

  • juvelaro: aro da brilaj, bel-koloraj kaj tre valoraj ŝtonoj

jewels-396441_1280.thumb.jpg.7aa906d81ec6262c8a81bddfa6074e7d.jpg

  • konflikto: forta malkonsento inter homoj aŭ ŝtatoj, kaŭzata de kontraŭeco de iliaj deziroj kaj opinioj.

pair-707509_1920.thumb.jpg.caf72dc739bd2419ad228b378246b13f.jpg

 

 

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.