Salti al enhavo

La Aventuroj de Pinokjo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

La Aventuroj de Pinokjo. Carlo Collodi. Tradukis J. Horvath. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2007 (2a eldono). 156 paĝoj, 21 cm. ISBN 90 71205 91 6. Prezo 9.60 €.

Ĉu ekzistas, en la tuta mondo, pli fama marioneto ol Pinokjo? La ligna pupo, kiu volis fariĝi knabo? Eĉ Disney opiniis, ke ne. La rakonto estis verkita originale en la itala, sed la libro kaj la filmo disvastiĝis ne nur en tiu lando, sed tra la tuta mondo, kaj estas tre ŝatata de infanoj.

La aŭtoro, Carlo Lorenzini, ofte vizitis en sia infaneco la domon de siaj geavoj en la urbeto Collodi, apud Florenco. Tiun nomon, Carlo Collodi, li elektis kiel plum-nomon kiam li fariĝis verkisto.

Pinokjo iradas de aventuro al aventuro tra la tuta rakonto, ĉiam dezirante esti "bonkonduta knabo" sed ne ĉiam sukcesante en tiu celo. Finfine, tamen, la bonkora marioneto pruvas al si mem kaj al ĉiuj, ke li vere estas kuraĝa, amema kaj bonkonduta, tiel ke li povu fariĝi vera knabo kaj ne plu esti ligna pupo. Ĉu li sukcesos? Nu, se vi ankoraŭ ne konas la rakonton, vi devas legi la libron por ekscii la respondon.

Majstro Ĝepeto, la Parolanta Grilo, Fajromanĝulo, la Vulpo kaj la Kato, la Bluhara Feino, la Granda Ŝarko. Tiuj kaj aliaj personoj de la rakonto partoprenas en la aventuroj kun Pinokjo.

La lingvo tre bone fluas kaj la leganto multe lernos kaj profitos de la facilaj partoj skribitaj en dialoga formo. La ĉapitroj estas tre mallongaj do oni povas legi la libron en multaj mallongaj onoj, se oni volas. 

Kiam Collodi verkis la rakonton La Aventuroj de Pinokjo, Enrico Mazzanti faris belajn desegnaĵojn por la libro. Tiujn samajn desegnaĵojn oni uzis en la Esperanta traduko.

La libron oni povas aĉeti ĉe la libroservo de UEA.

Maŭrico Giacometto ('Rico')

Redaktite de Rico

  • Ŝati 3

  • marioneto: pupo uzata en pup-teatro, kies brakojn kaj krurojn oni movas mane aŭ per fadenoj.

1024px-Traditional_Burmese_Commandar-in-chief_Marionette.JPG

  • grilo: insekto aktiva kutime nokte, kiu aŭdigas fortan bruon per siaj kruroj.

cricket

  • vulpo: besto simila al hundo.

800px-Sunny_Fox.jpg

                                            Foto: Rob Lee CC BY 2.0

  • feo: homforma estaĵo kutime kun flugiloj, kiu aperas ĉefe en infanrakontoj.

320px-Falero_Luis_Ricardo_Lily_Fairy_1888.jpg

  • ŝarko: granda, tre danĝera mar-fiŝo kun multaj dentoj, kiu foje eĉ atakas naĝantojn.

800px-Carcharodon_carcharias.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

antaŭ 1 horo, VivianeTits diris:

Bonan matenon al vi.

 

Mi volas demandi al vi se vi vendas en Roterdamo librojn pri la historio de la esperanta literaturo ?

Bonan novan semajnon al vi,

Amike,

Viviane Tits el Belgio.

Kara Viviane,

Lastatempe aperis tre ampleksa libro kun la titolo Historio de la Esperanta literaturo de C. Minnaja kaj G. Silfer. Ĝi estas tamen tre granda kaj ankaŭ multekosta: 54 eŭroj. Mi kaj la redaktoro de la rubriko "Libroservo" ne loĝas en Nederlando, sed mi sugestas, ke vi telefonu al la libroservo de UEA aŭ de FEL por peti konsilojn pri aliaj libroj pri tiu temo. Eble ili povos sugesti malpli grandajn librojn, sed kompreneble ankaŭ malpli ĝisdatajn. La telefonnombro de la libroservo de UEA estas +31 10 436 1044.

Kore,

Anna

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.