Salti al enhavo

Gerda malaperis!


Gerda malaperis! Claude Piron. Chapecó: Fonto, 1983. 48 paĝoj, 21 cm. Prezo: €6.90. 

Kiam novaj lernantoj volas plibonigi sian lingvo-kapablon, ili kutime serĉas librojn, kiuj ne havas tro da malfacilaj vortoj aŭ gramatikaĵoj kaj kiuj povus samtempe tikli la imagon. Tiel, ili legas la libron ĝis la fino.

Unu tia libro por Esperanto-lernantoj estas Gerda malaperis!, la fama libro de Claude Piron kaj bona amiko de novaj esperantistoj.

Temas pri krim-romaneto, kiu kaptas la atenton de la legantoj tuj de la unua paĝo kaj ne forlasas ĝin ĝis la fino de la rakonto, kiam la mistero solviĝas.

La libro taŭgas por komencantoj kaj progresantoj, ĉar ĝi komenciĝas per tre facilaj, ĉiutagaj vortoj kaj gramatiko. Iom post iom, ĝi fariĝas pli defia, donante al la lernanto multajn eblecojn por sukcesa lernado per ripetado de lingvaj strukturoj en malsamaj kuntekstoj.

La mistero komenciĝas, kiam tri studentoj observas strangan okazaĵon en la kafejo de universitato: virino, kiu estas sperta kriptaĵosciencisto, malaperas (aŭ ĉu iu kaptis ŝin?). Ili devas solvi la misteron. La leganto sekvas la aventurojn de la studentoj ĝis la solvo de la mistero.

La libro povas esti uzata kiel helplibro dum kurso, aŭ en memlernado. Eblas ankaŭ spekti filmon de la rakonto, aŭ aŭskulti la komencan parton per malnova son-dosiero.

Se vi ankoraŭ ne legis iun ajn libron en Esperanto, tiu ĉi aventur-romano estus sendube tre bona unua legolibro por vi.

La libron oni povas aĉeti ĉe la libroservo de UEA. Ĝi estas legebla ankaŭ senpage en la reto.

Maŭrico Giacometto ('Rico')

Redaktite de Rico

  • Ŝati 7

Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

scivolemo

Afiŝite (redaktita)

Gxi estas ankaux en la retejo de Lernu.net

Kaj oni havas gxin ankaux kiel filmon, videbla sur Jutubo (Youtube)

Redaktite de scivolemo
  • Ŝati 1
Anna

Afiŝite

Jes, jen la ligilo al la filmo, kun subtitoloj: 

 

  • Ŝati 1
Rico

Afiŝite

Jes, prave. Oni povas ĝui tiun rakonton per pli ol unu komunikilo. 🙂

  • Ŝati 1
Anna

Afiŝite

Nun mi ricevis informon, ke ekzistas malnova sondosiero - sed nur de la unuaj ok ĉapitroj. Mi aldonis tiun informon al la artikolo, kun la ligilo.

  • Ŝati 1
Kriskez

Afiŝite

Francparolantoj povas sekvi kurson 'Gerda malaperis" (teksto + sondosiero) en la retejo de i-kurso  kaj profiti helpon de  korektantoj. 

  • Ŝati 2


Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.