Salti al enhavo

Ĉiu aktivado

Tiu fluo aŭtomate ĝisdatiĝas

  1. Hodiaŭ
  2. La suba artikolo estis unue verkita por Ĉina Komunikila Grupo. Ĝi estas mallongigita kaj simpligita por uea.facila. La fama Silka Vojo estis la historia vojo, laŭ kiu komercistoj portis silkon kaj aliajn varojn de Ĉinio al landoj proksimaj kaj malproksimaj, eĉ ĝis Eŭropo. Ĉinio en la lastaj dek jaroj klopodas starigi ekonomiajn kaj kulturajn rilatojn kun aliaj landoj laǔ la Silka Vojo. Temas ne nur pri varoj, sed ankaŭ pri kunlaboroj kaj kulturaj interŝanĝoj, ekzemple pri enhavo de televidaj programoj aŭ pri trejnado de ĵurnalistoj. Dum mia restado en Ĉinio mi spertis du tiajn agadojn. Kunlaboris homoj de diversaj landoj pri sukcesaj kulturaj interŝanĝoj. La unua estas la agado de la Internacia Orkestro de Kunming en la sud-okcidenta land-lima provinco Yunnan. La dua estas la traduko al Esperanto de ilustrita libro pri la Silka Vojo. La tradukon faris la studentoj kaj instruistoj de la universitato en Zaozhuang, en la pli norda provinco Shandong. La orkestro “Internacia Filharmonio de Kunming” estis fondita en 2017 laǔ ideo de la ukraina flutisto Oleg Sheremeta kaj de la rusa pianisto Pavel Raykerus. Ĝi estis realigita pro la forta subteno de Duan Yongxing, esperantisto de multaj jaroj. En Yunnan vivas diversaj etnoj, kaj Duan mem estas membro de la popolo Hani. Li ankaŭ estas prezidanto de la Art-kolegio de Kunming, kie multaj studentoj estas membroj de naciaj malplimultoj. La avo de Oleg studis Esperanton kaj li mem eklernis ĝin, kiam la kolegio organizis kursojn. La orkestro en siaj unuaj jaroj sukcese varbis muzikistojn de 15 landoj laǔ la Silka Vojo, kaj organizis koncertojn pri la muzikoj de Armenio kaj Azerbajĝano, kaj pri itala opero kun italaj kantistoj. Dum la pandemio la orkestro iĝis pli malgranda, tamen ĝi ankoraǔ aktivas. Ĝi portas mesaĝon de paco kaj invitas la publikon en Yunnan al ĝuado de diversaj muzikaj tradicioj. La orkestro laboras por la kunfandiĝo de ĉinaj, okcidentaj, kaj Mez-Aziaj muzikaj tradicioj. En la jaroj 2022 ĝis 2023 la ĉinaj gestudentoj en la Esperanto-fako de la universitato de Zaozhuang tradukis la libron Rakontoj pri la Silka Vojo kun koloraj bildoj de Zhu Lirong. La teksto estis kontrolita kaj korektita de iliaj aziaj kaj eŭropaj instruistoj el kvin landoj. Tiu kunlaborado mem donis gravan ŝancon por kultura interŝanĝo kaj reciproka riĉigo. La tre bela libro estis prezentita dum la Universala Kongreso de Torino, kie ĝi ricevis multajn admirajn komentojn. Alessandra Madella
  3. Hieraŭ
  4. Pasinta semajno
  5. op97

    Eŭro aĝas 25 jarojn

    Nuran dankon pro la esperanta teksto.
  6. Eŭro, la ĉefa mon-unuo de Eŭropa Unio, naskiĝis la 1-an de januaro 1999. Tiam dek unu landoj forlasis la proprajn monunuojn por enkonduki la eŭron. Hodiaŭ ĝi estas la monunuo de preskaŭ 350 milionoj da eŭropanoj loĝantaj en 20 landoj. Post la usona dolaro la eŭro estas la dua plej grava monunuo en la internacia mon-sistemo. Kvankam la eŭro estas nun konsiderata sukceso, kiam oni unue proponis krei ĝin, multaj kontraŭis. Inter tiuj estis famaj ekonomiistoj kaj respektataj politikistoj. Ekzistis bonaj ekonomiaj kaj politikaj kialoj por enkonduki komunan monon, sed estas certe, ke ekzistis ankaŭ grandaj danĝeroj ligitaj al tia salto en la nekonaton. Do kial fari tion? La ideo pri eŭropa unuiĝo evoluis post la Dua Mondmilito, kun la celo kunigi ŝtatojn, kiuj intermilitis de jarcentoj. Tiu unuiĝo celis malhelpi novan militon. La komunumo de eŭropaj ŝtatoj iom post iom kreskis kaj aldonis novajn membrojn. De 1993 ĝi nomiĝas Eŭropa Unio (EU). Kial en 1999 pluraj membroj-ŝtatoj de EU elektis transdoni al supernacia organizaĵo sian rajton decidi mem pri sia financa politiko? Per tia plia integriĝo ili intencis igi sian union porĉiama. Tiel ankaŭ la paco estu tia. Ĉu la pasintaj 25 jaroj pravigas tiun elekton? Dum la lasta kvaron-jarcento Eŭropa Unio travivis multajn krizojn. Unue okazis la ekonomia krizo de 2008, kiu kaŭzis tutmondan malriĉiĝon. Sekve de la krizo de 2008 estis la eŭropa krizo pri ŝtat-ŝuldoj en 2010. Tiam la mona unio estus povinta disfali, ĉar la membroŝtatoj ne sukcesis sufiĉe forte kaj rapide fari la decidojn taŭgajn por plifortigi la eŭro-areon. Unu homo savis ĝin kaj restos fama pro tio. Mario Draghi, la tiama prezidanto de la Eŭropa Centra Banko (ECB), anoncis meze de 2012, ke li faros ĉion necesan por konservi la eŭron. Tio signifis, ke la ECB pretas aĉeti la ŝuldojn de siaj membroŝtatoj. La financaj merkatoj aŭdis la mesaĝon kaj la krizo finiĝis. Aliaj krizoj estis la alveno de granda kvanto da rifuĝintoj en 2015, la eliro de Britio el Eŭropa Unio, la pandemio ekde 2020, kaj la milito en Ukrainio ekde 2022. Ĉiu el tiuj okazaĵoj estus povinta malkunigi Eŭropan Union, sed ĉiufoje la organizaĵo supervivis. Ne rekte pro la komuna monunuo, sed pro la alta nivelo de kunlaborado inter la EU-membroŝtatoj, eblis trovi solvon. Kaj tia alta nivelo de integriĝo ŝuldiĝis parte al la eŭropa monunuo. Tamen ne ĉio estas perfekta pri la eŭro. Ĝi estas kiel domo konstruata de jaroj sed ne tute finkonstruita. Kvankam estas nur unu mona politiko en la eŭro-areo, estas 20 malsamaj buĝetaj politikoj. Tia interna kontraŭdiro ne povos daŭri senfine. Se buĝeta unio ne estos aldonita al la nuna mona unio, la eŭro ne supervivos plian kvaron-jarcenton. Laurent Ramette
  7. Pli frue
  8. OKA Asajiro naskiĝis en 1868. Post la fino de la studoj en la Imperia Universitato de Tokio, li iris al Germanujo en 1891 por postdiploma laboro pri bestoscienco. Li fariĝis profesoro kaj en 1925 estis elektita kiel membro de la Japana Imperia Akademio. Li iĝis mondfama bestosciencisto, kaj li estis la homo, kiu enkondukis en Japanujon la teoriojn de Darvino [Darwin] pri evoluado. Li amis du aferojn: bestojn kaj lingvojn. Kiel ses-jarulo li lernis la latinan alfabeton, kaj poste lernis la lingvojn anglan, germanan, francan, latinan kaj italan. Li ankaŭ partoprenis la movadon por latinigo de la japana skribo. En Germanujo li ekkonis Volapukon, kaj en 1889 li komencis krei sian propran planlingvon, kiun li poste nomis Zilengo: “Nia lingvo”. En 1891 li renkontis Esperanton. Legu tion, kion li skribis multajn jarojn poste en sia lingvo Zilengo: "Ante kindek ano, un dio, za alas a libraro, komperir svedik dicionaro. Sur tabulo za trovas parv libreto kon titulo Die Weltsprache Esperanto. [Antaŭ kvindek jaroj, iun tagon, mi iris al librovendejo por aĉeti svedan vortaron. Sur breto mi trovis malgrandan libreton kun la titolo (germanlingve) La mondlingvo Esperanto.] Nu, japana studento, kiu en Germanujo serĉas svedan vortaron, estas esperantisto en la koro, eĉ antaŭ ol koni Esperanton. Li tuj lernis Esperanton, kaj rimarkis kelkajn gravajn diferencojn inter la Esperanta gramatiko kaj la japana. En Esperanto, same kiel en ĉiuj eŭropaj lingvoj, oni esprimas la pluralon: "Bonaj amikoj manĝas pomojn". La pluralo ne ekzistas en la japana, nek en la ĉina kaj en kelkaj aliaj lingvoj. En tiuj lingvoj oni komprenas la signifon laŭ la situacio. Aliflanke mankas en Esperanto la utilaj vortetoj, kiujn japanoj aldonas post la vortoj. En la japana oni markas la subjekton per ga aŭ wa [neko ga = kato], la akuzativon per o [neko o = katon], kaj ekzistas ankaŭ la genitivo no [neko no = de la kato], kaj dativo ni [neko ni = al la kato]. Sekve en Zilengo ne ekzistas pluralo, tamen ĝi markas plurajn kazojn, kiuj ne ekzistas en Esperanto. La vorttrezoro ne interesis Oka-n, kiu plejparte uzis tiun de Esperanto. Jen kelkaj ekzemploj: za [mi], zo [min], zi [de mi], ze [al mi]; va [vi], vo [vin], vi [de vi], ve [al vi]. Tiuj finaĵoj estas regule uzataj por ĉiuj vortoj. La verboj iom ŝanĝas la finaĵojn de Esperanto: savis [scias], savas [sciis], savos [scios], savit [scius], savir [scii], saver [sciu]. Adjektivoj finiĝas per d, k, aŭ l, sed malsame kiel Esperanto, ili ne havas gramatikajn finaĵojn. Ili ofte estas uzataj ankaŭ kiel adverboj. Nun vi povas pli bone kompreni la frazon "Un dio, za alas a libraro, komperir svedik dicionaro." Kaj jen alia simpla frazo: "An za venas savir Esperanto, za as aprenend rusik lengo." [Kiam mi ekkonis Esperanton, mi estis lernanta la rusan lingvon.] Sed Oka Asajiro ne provis disvastigi sian lingvon kaj restis esperantisto la tutan vivon. Li ankaŭ instruis ĝin al siaj gefiloj. Oni memoras lin kiel la unuan japanan esperantiston. Li mortis en 1944. Oni rimarkas, ke eĉ homoj, kiuj kreas internacian lingvon, emas imiti la gramatikon de sia propra lingvo. Oka kreis lingvon, kies gramatiko similis al tiu de la japana, dum Zamenhof kreis lingvon bazitan plejparte sur la gramatiko de la eŭropaj lingvoj. Renato Corsetti
  9. Anna

    Dancu por la paco!

    Ĉu vi volas danci por la paco? Ĉu vi konas dancistojn, profesiajn aŭ ne, esperantistajn aŭ ne, kiuj pretos danci por la paco? Okaze de la Internacia Tago de Paco, en la 21-a de septembro 2024, grupo de Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO) prezentos programon en Parizo. Ĉiu NRO en tiu grupo, same kiel UEA, estas kunlaboranta asocio de Unesko. UEA ĉi-jare estas grava gvidanto de la planata programo, kiu interalie enhavos kolekton de du-minutaj filmetoj montrantaj dancojn por la paco. Se vi volas kontribui per du-minuta filmeto de via danco por la paco, bonvolu aliĝi per ĉi tiu retejo: https://danse-paix2024.org/eo/ Bonvolu diskonigi tiun ĉi informon al ĉiuj, kiuj povus esti interesataj, esperantistoj aŭ ne. Filmado de du-minuta danco estas facila afero, kiu ne postulas vojaĝon nek grandajn elspezojn. La gvidantoj preparas eventon en septembro, en Parizo, kiam interalie oni prezentos la ricevitajn filmetojn.
  10. La homarana esperantismo enhavas tre valorajn principojn. Ĝi tamen ne estas "tuteca morala sistemo", ĉar al la plej multaj moralaj demandoj en nia vivo ĝi ne respondas. Ĝi ne anstataŭas la moralajn sistemojn proponatajn de diversaj religioj aŭ de diversaj nereligiaj moralfilozofioj. Neniu diras "mi ne plu sekvas la instruon de kristanismo / islamo / sekulara humanismo, ĉar mi fariĝis esperantisto". Ekzemple, ĉu estas ĝuste flugi al kongreso, kvankam tio damaĝas la klimaton? Kiam estas ĝuste partopreni en militanta armeo kiel soldato kaj kiam ne? Tiajn demandojn la homarana esperantismo ne rekte respondas.
  11. Brave! Mi tralegis la universalan analizon de esperantismo en la kurta artikolo. Ĉio estas vera. Bedaŭrinde. Sed la lasta frazo “mortigis” min: “Esperantismo ne estas tuteca morala sistemo.» Kiel maldolĉe por mi legi tiujn vortojn! Mi eklernis Esperanton relative antaŭnelonge, sed dum mia antaŭa vivo mi aŭskultis pri esperantistoj kaj esperanta frateco nur admirindajn opiniojn, eĉ mi legis pri kelkaj eventoj dum la Dua Mondmilito, kiam esperantistoj de kontraŭbatalantaj armeoj helpis unu la alian. Jes, nun estas alia morala situacio en la mondo, ne nur en Esperantujo... Tre domaĝe.
  12. Ni estas homoj kiuj interesiĝas pri ekologio kaj politiko. Kvarono de la membroj de AVE (Asocio de Verduloj Esperantistaj) estas ankaŭ membroj de verdaj politikaj partioj. Ni sendas al nia membraro ĉiu-semajnan retan bultenon AVE-Novaĵoj. Ni kunlaboras kun partioj, kies nomoj ofte enhavas la vorton Verda (en la nacia lingvo), ĉar la verda koloro estas la koloro de la naturo kaj de la espero. Ni informas niajn partiojn, ke Esperanto estas facila kaj neŭtrala lingvo por internacia komunikado, kaj tradukas por ili gravajn tekstojn: ekzemple la Tutmonda Asocio de Verdaj Partioj prezentis sian programon en 12 lingvoj, inter ili Esperanto. Membroj de AVE prezentas Esperanton ĉe internacia kunveno de Tutmonda Asocio de Verdaj Partioj (Global Greens), Liverpolo, 2017 Kompreneble ni ankaŭ montras la ideojn de Verdaj Partioj al niaj samideanoj de la Esperanto-Movado. Kelkaj interesiĝas pri ekologio. Krom tio ni havas praktikan agadon. UN (Unuiĝintaj Nacioj) faris liston de 17 celoj por daŭri-pova evoluo, ali-vorte por formo de ekonomia evoluado, kiu ne foruzas la naturajn rimedojn bezonotajn ankaŭ de estontaj generacioj. Ni agadas kun samideanoj en kelkaj afrikaj landoj (nuntempe en Tanzanio, Burundo kaj Kongo) por subteni ilian agadon ne nur per konsiloj, sed ankaŭ per mono. 1. Ni subtenas plurajn orfojn aŭ duon-orfojn, pagante iliajn lernejajn aŭ universitatajn kotizojn. Ni faras tion en la vilaĝaro Salama en nord-okcidenta Tanzanio kadre de la projekto Mazingira-Salama, kaj kunlabore kun la Societo de Bona Volo en Goma, DR Kongo. Krome, ni – kune kun aliaj – kolektis monon por la konstruado de nova mezlernejo en Marambeka, Tanzanio. Lernejo en la Esperanto-Centro de ANEB, Rumonge, Burundo, subtenata de AVE 2. Kadre de la projekto Mazingira, ni partoprenis en agado por fosi putojn en pluraj vilaĝoj en Tanzanio. Ni ankaŭ zorgas, ke la homoj en du urboj en DR Kongo (Kalima kaj Bukavu) havu bonkvalitan, puran trink-akvon. 3. AVE subtenas la plantadon de arboj en pluraj afrikaj regionoj – por vidi la detalojn bonvolu rigardi nian retejon. En Afriko oni ofte kuiras per fajro el lignokarbo. Por produkti lignokarbon oni forhakas arbojn, sed se la arboj ne estas replantitaj, tio povas havi seriozajn sekvojn. Sen arboj, pezaj pluvoj pli facile povas forporti la teron. Tial necesas saĝe uzi la arbarojn. Krome, la folioj de grandaj arboj protektas la grundon sube de la tro forta sun-brilo. Sub tiuj arboj la homoj povas planti legomojn por nutri siajn infanojn. Tial plantado de arboj estas alia grava agado de AVE. Manfred Westermayer
  13. Retoso estas reta kunveno de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), organizata de gejunuloj por gejunuloj. Ĝi okazos inter la 26-a kaj la 29-a de Aprilo 2024. Dum la unua reta IJK (Internacia Junulara Kongreso) en 2020, partoprenis multaj junaj esperantistoj el landoj, kiuj ne ofte partoprenas en normala ĉeesta IJK. Tio montris, ke estas grave daŭre okazigi retajn eventojn ankaŭ post la pandemio, por ke junaj esperantistoj el la tuta mondo ekkonu unu la aliajn kaj kontribuu al Esperantujo. La nomo Retoso estas kunmetaĵo de la vortoj reto kaj etoso, kaj tiuj du vortoj montras, kia evento ĝi estas. Ĝi estas internacia evento, senpaga por ĉiuj, plena je programeroj kiel prelegoj, diskut-rondoj, labor-grupoj, liberaj babil-rondoj, koncertoj, kaj ludoj. Retoso 2024 estas organizata de entuziasmaj gejunuloj el Barato, Italio, Argentino, Francio, Indonezio kaj Ĉinio. Ni faras nian eblon, por ke la evento estu alirebla por homoj de ĉiuj landoj. Ni invitas partoprenantojn mem prezenti programerojn. Oni povas proponi programeron pri sia kulturo, rakonti pri sia hobio, fari prezenton pri la fako pri kiu oni studas aŭ laboras, aŭ organizi komunajn ludojn kaj babilrondojn. Ni bonvenigas ĉiu-specajn programerojn. Se vi proponos programeron, vi rajtos ankaŭ elekti per kiu platformo vi deziras prezenti ĝin. Vi povas proponi programeron per https://mallonge.net/programo-retoso2024. Ĉi-foje estos nova speco de programero kun la nomo Fulm-prelego, kiu daŭros ne pli ol 15 minutojn. Estas multaj novuloj, kiuj havas ion interesan por rakonti al aliaj partoprenantoj, sed iom hezitas aŭ sentas sin ne pretaj por fari programeron dum unu tuta horo. La Fulmprelegoj ĉefe celas allogi tiajn novulojn. Retoso estas okazo por amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun geamikoj en Esperantujo! Vi povas aliĝi ĉe https://mallonge.net/aligxu-al-retoso2024. Pliajn informojn vi trovos ĉi tie: https://retoso2024.tejo.org/. Se vi jam aliĝis, ni invitas vin al nia grupo ĉe Telegramo: [https://t.me/+WGq2Ad13YeuCvhUJ]. Tie vi jam povos interagi kun aliaj Retosanoj! Snehaĝa Venkatesh
  14. Anna

    Aprila ŝerco

    La 1-a de aprilo estas tago, kiam en multaj landoj tra la mondo, oni faras ŝercojn kontraŭ siaj geamikoj. Ankaŭ gazetoj kaj televidaj kanaloj ŝerce anoncas nekredeblajn novaĵojn. Foje tio povas havi malagrablajn sekvojn! En Francio estas aparta maniero festi la aprilan ŝerco-tagon. Infanoj ŝatas fiksi paperan fiŝon al la dorso de alia homo, sen ke tiu rimarku tion. Tial en la franca oni nomas tion Poisson d’avril (fiŝo de aprilo). Tre ŝatata ŝerco de infanoj! Foto: Wikipedia / Benoît Prieur Malveraj novaĵoj En la 1-a de aprilo, gazetoj kaj televidaj kanaloj ŝerce prezentas malverajn novaĵojn. Jen kelkaj ekzemploj: En la 1-a de aprilo 1957 la brita novaĵ-servo BBC aperigis filmeton pri la rikoltado de spagetoj en Svislando. Ĝi montris kamparanojn, kiuj ŝajnas rikolti freŝajn spagetojn el la branĉoj de arboj. BBC baldaŭ ricevis multajn petojn de homoj, kiuj deziris mem kreskigi spageto-arbon. La postan tagon oni klarigis en la novaĵ-programo, ke la filmo estis fakte ŝerco. En la 60-aj jaroj, en regiono kie estis grava flughaveno de la franca armeo, la militistaj aviadiloj ĝenis la loĝantojn per konstanta bruado. En la 1-a de aprilo ĵurnalo anoncis, ke sciencisto ĵus kreis silentigilon por militistaj aviadiloj! Aperis eĉ foto (kiu tamen estis falsita). La ĝojo de la lokaj loĝantoj daŭris nur unu tagon… En la 1-a de aprilo 1999, la brita radio-servo BBC anoncis al siaj aŭskultantoj, ke anstataŭ la brita nacia himno God save the queen (Dio defendu la reĝinon), oni estonte kantos la eŭropan himnon en la germana lingvo. Protestoj alvenis amase al la radio-stacio. En la 1-a de aprilo 2000, la ĉiutaga pri-sporta ĵurnalo A Bola en Portugalio informis siajn legantojn, ke ilia lando perdis la rajton organizi la Eŭropajn ĉampion-ludojn de pied-pilkado en 2004! Vera ŝoko por la legantoj… ĝis la morgaŭo! En la 1-a de aprilo 2002, kanada inform-servo Bourque Newswatch anoncis falsan novaĵon pri eksiĝo de la kanada ministro pri financaj aferoj. Pro transpreno de tiu novaĵo fare de brita financa gazeto, la valoro de la kanada dolaro malaltiĝis je 32 centonoj. Ĉi-jare, en 2024, ankaŭ la Esperanta retejo Libera folio aperigis ŝercan artikolon en la 1-a de aprilo. Laŭ tiu artikolo Donald Trump, la eksa prezidanto de Usono, lige kun sia elekto-kampanjo postulis, ke eksterlandaj firmaoj pagu por la internacia uzo de la angla lingvo. Kelkaj esperantistoj efektive kredis, ke temas pri serioza artikolo, ĝis oni atentigis ilin pri la dato. Ĉu ankaŭ vi? Ĉu ankaŭ vi iam praktikis tiun kutimon de la aprila ŝerco? Kiel plenkreskulo, ĉu vi ankoraŭ nun ŝatas fari tiajn ŝercojn, anoncante malveraĵon al kredemuloj? Anoj de la Esperanto-klubo de Saint-Etienne kaj Le Puy
  15. RosanelladC

    Oomoto

    Mi ĉiam lernas ion novan ĉe UEA Facila. Dankon!
  16. Mi estas Stefan Terpstra. Mi loĝas en urbo proksime de Amsterdamo, en Norda Holando, Nederlando. Mia profesio estas instruisto de la Nederlanda lingvo. Mi ankaŭ estas muzikisto. Mi havas du filinojn kaj estas edziĝinta. La Nederlanda lingvo estas mia propra gepatra lingvo. Mi ankaŭ parolas la Anglan, la Germanan kaj Esperanton. Mi lernas Esperanton ekde januaro 2024, per ekzercado per DuoLingo kaj gramatiklibroj. Mi ankaŭ legas artikolojn en Esperanto. Kia mirinda malkovro estas la retejo de UEA.facila.org! Mi ekzercas paroli en klubo kun kelkaj aliaj esperantistoj, kiuj bone regas la lingvon.
  17. Dankante ĉies komentojn kaj proponojn, mi sube metas ligilojn al kelkaj Esperantigitaj materialoj pri Balaibalano por tiuj, kiuj deziras pli scii pri ĝi. 1- https://uea.org/vikio/Interlingvistiko_1_-_Balaibalan Tio estas Esperanta traduko de ampleksa anglalingva artikolo en la Enciklopedio Iranika. La artikolon verkis C.G. Häberl kun titolo "BĀLAYBALAN LANGUAGE". La angla originalo el la Encyclopædia Iranica, reta eldono, 2015, legeblas ĉe http://www.iranicaonline.org/articles/balaybalan-language 2- https://uea.org/vikio/Interlingvistiko_2_-_Balaibalan Tion verkis Midhat Sertoğlu en la turka kun titolo kaj subtitolo: TURKO INVENTIS LA UNUAN INTERNACIAN HELP-LINGVON La lingvo Balaibalano estis la monda unua Esperanto. Karolo Häberl tradukis tion al la angla, kaj mi Esperantigis ĝin el la angla versio. La angla originalo elŝuteblas el: https://hcommons.org/deposits/objects/hc:29928/datastreams/CONTENT/content) 3- https://uea.org/vikio/Interlingvistiko_3_-_Balaibalan Tio estas "Kelkaj tabeloj por kompari Balaibalanon kun Esperanto", kiujn mi preparis surbaze de la supraj fontoj.
  18. Ege interesa kaj klara analizo pri la nuntempaj aliroj al nia lingvo, pri la celoj kaj motivoj de la parolantoj. Dankon, mi planas uzi la artikolon (en tiu ĉi kaj en ĝia originala formo) por debato dum baldaŭ okazonta progresiga kurso.
  19. Mi resendis ĝin korektite.
  20. La angla ja ne estas la sola interlingvo uzata en la mondo. Sed se Esperanto estus uzata kaj instruata egale vaste kiel la angla nuntempe, ni certe rigardus tion kiel venkon de nia lingvo, eble eĉ kiel la finan venkon. Krome, komputilaj traduksistemoj fariĝas pli kaj pli efikaj. Pro kiaj motivoj ni tamen plu okupiĝas pri Esperanto? Mi priskribos tri motivarojn, tri specojn de esperantismo. Sed unue mi priskribos la de-iran punkton, la iaman esperantismon en la Bulonja Deklaracio. 0. Bulonja esperantismo La Bulonja Deklaracio (1905) estas historie la plej grava komuna idea dokumento de la Esperanto-movado. Ĝi estis akceptita dum la Unua Universala Kongreso de Esperanto ĉe Bulonjo-sur-Maro, Francujo. Laŭ ĝi, “La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa”. Iuj esperantistoj plu kredas, ke per simpla decido (ekzemple de la Unuiĝintaj Nacioj) eblus elekti Esperanton kiel la internacian lingvon, same kiel la grandaj ŝtatoj estus povintaj principe fari tian decidon en 1905. Sed la plej multajn esperantistojn nuntempe motivas aliaj specoj de esperantismo: 1. Lingvopolitika esperantismo La lingvopolitika esperantismo celas kunigi sin kun movadoj por multlingveco kaj defendado de malplimultaj lingvoj. La tradicia parolado pri "la monda lingva problemo” ŝanĝiĝis al novspeca parolado pri "lingvaj problemoj". La ideo, ke ĉiuj lingvoj estas egalaj, bone konformas al la bulonjaj ideoj. Sed okazis grava idea ŝanĝo: en la bulonja esperantismo, la multlingveco estis ĉefe malhelpo por la homaro, kaŭzanta malpacon inter nacioj – ne estis tasko de la esperantistoj defendi ĝin. 2. Kultura esperantismo La kultura esperantismo celas riĉigi la Esperantan kulturon – literaturon, muzikon kaj diversajn enretajn filmetojn. Eĉ se la iama celo de la Esperanta literaturo estis montri, ke la lingvo estas plenvalora kaj funkcianta arta esprimilo, tiaj eksteraj celoj ne plu estas tiom gravaj. La Esperanta kulturo estas celo en si mem, same kiel kulturoj ligitaj al aliaj lingvoj. Ĝi estas afero de "la Esperanta komunumo", dum la lingvopolitika esperantismo estas afero de "la Esperanto-movado". 3. Homarana esperantismo – la interna ideo La "interna ideo" de Esperanto estas, laŭ Zamenhof, “frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj”. Tia homarana esperantismo estas ŝatata, sed samtempe ĝi estas rompebla, ĉar ĝin povas devojigi la natura amo de la esperantistoj al sia propra nacio. En diversaj historiaj tempoj, ankaŭ nuntempe, iuj esperantistoj subtenis sian landon, kiam ĝi atakis popolon de alia lando. De la ĝenerala principa "homarana esperantismo" estas longa vojo al personaj moralaj decidoj en la konkretaj malpacoj de nia malsimpla mondo. Esperantismo ne estas tuteca morala sistemo. Jouko Lindstedt
  1. Ŝarĝi pli da aktivado
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.