Fabelo pri Perseo kaj Meduzo.
La suba filmeto prezentas fabelon el la greka mitologio. Ĝi amuze rakontas, kiel Perseo sukcesis mortigi Meduzon. (Legu pli pri tio en Vikipedio.) En la filmeto ludas pupoj, kaj multaj bildoj estas simple desegnitaj.
La rakonto estas laŭt-legata, bone komprenebla. Subtekstoj helpas la komprenon, sed se vi ne tuj vidas ilin, alklaku la butonon de la subtekstoj sub la filmeto. Estas eble ankaŭ alklaki la anglan vorton "Transcript" (trans-skribaĵo) por legi la tekston en Esperanto aŭ en la angla, flanke de la filmeto.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.