Dankante ĉies komentojn kaj proponojn, mi sube metas ligilojn al kelkaj Esperantigitaj materialoj pri Balaibalano por tiuj, kiuj deziras pli scii pri ĝi.
1- https://uea.org/vikio/Interlingvistiko_1_-_Balaibalan
Tio estas Esperanta traduko de ampleksa anglalingva artikolo en la Enciklopedio Iranika. La artikolon verkis C.G. Häberl kun titolo "BĀLAYBALAN LANGUAGE". La angla originalo el la Encyclopædia Iranica, reta eldono, 2015, legeblas ĉe http://www.iranicaonline.org/articles/balaybalan-language
2- https://uea.org/vikio/Interlingvistiko_2_-_Balaibalan
Tion verkis Midhat Sertoğlu en la turka kun titolo kaj subtitolo:
TURKO INVENTIS LA UNUAN INTERNACIAN HELP-LINGVON
La lingvo Balaibalano estis la monda unua Esperanto.
Karolo Häberl tradukis tion al la angla, kaj mi Esperantigis ĝin el la angla versio. La angla originalo elŝuteblas el: https://hcommons.org/deposits/objects/hc:29928/datastreams/CONTENT/content)
3- https://uea.org/vikio/Interlingvistiko_3_-_Balaibalan
Tio estas "Kelkaj tabeloj por kompari Balaibalanon kun Esperanto", kiujn mi preparis surbaze de la supraj fontoj.