Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    974
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    813

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Anna

    Koper

    Fine de aprilo, grupo de francaj lernantoj kun sia instruisto, esperantisto Emmanuel Desbrières, vizitis lernejon en la slovena urbo Koper. La vizito estis organizita de Peter Grbec, kiu instruas en tiu lernejo kaj ankaŭ gvidas tie Esperanto-kurson. Estas nur dudek kilometroj inter Koper kaj Triesto, ĉe la du flankoj de la limo inter Slovenujo kaj Italujo. La filmeto montras la kunvenon de francaj kaj slovenaj studentoj en la lernejo en Koper, kaj poste iliajn ekskursojn al diversaj vidindaĵoj en ambaŭ flankoj de la landlimo. Dum vizito al Triesto ili estis akompanataj de Elda Doerfler kaj Edvige Ackermann.
  2. Anna

    Niaj filmetoj

    Ho, vi pravas! Mi tuj atentigos la redaktoron. Dankon pro via atenta aŭskultado.
  3. Anna

    Niaj filmetoj

    Kiam Anna proponis al mi la taskon redakti la filmo-rubrikon por uea.facila, mi tre volonte akceptis. Kiel lingvoinstruanto, kaj eĉ kiel iama lingvolernanto, mi konsideras filmojn ege gravaj por lernantoj. En filmoj oni vidas la rolantojn, aŭdas iliajn voĉojn, oni estas preskaŭ inter ili. Tiel la temo fariĝas pli komprenebla. La spektantoj povas sekvi la okazaĵojn, vidas mem la scenojn, kaj pli rapide komprenas la tuton. Mia ideo estas, ke la filmoj por uea.facila estu kiel eble plej diversaj laŭ temoj, ĝenroj kaj facileco. Tiel ili taŭgos por ĉiuj niveloj de lernantoj kaj lingvopraktikantoj. Mi deziras atingi spektantojn kun diversaj lingvoniveloj: de la nespertaj komencantoj ĝis tiuj, kiuj kapablas plenumi la plej malfacilajn taskojn. Tial ni montras per steletoj la facilecon de la proponitaj filmetoj. La taksadon de la facileco plej ofte faras mi, sed mi ankaŭ tre volonte akceptas la opiniojn de la spektantoj. Jen miaj konsideroj: kiom da “malfacilaj” vortoj troviĝas en la teksto, la konstruo de la frazoj, la rapideco de la elparolo, la akĉento, kaj ĉu estas Esperanta subteksto. Mi klopodas kolekti filmojn kun diversaj temoj kaj ĝenroj: raportojn, intervjuojn, artajn filmojn, amuzajn filmojn, fabelojn, kantojn, poemojn. Indas ekkoni elstarajn esperantistojn, verkistojn, muzikistojn, kaj gravajn eventojn en nia movado. Krome estas interese lerni pri fremdaj kutimoj kaj landoj ekster la nia. Per filmetoj pri literaturo, natursciencoj, tekniko, arkitekturo, ktp, ni akiras ne nur multajn novajn vortojn, sed ankaŭ la kapablon esprimi nin pri diversaj temoj. Kondiĉe, kompreneble, ke la filmeto estas “bona”. Kion tio signifas? Ĝi estu ĝuinda, ĝi kaptu kaj tenu la atenton de la spektanto. Neinteresa filmo, eĉ se senerara, ne povas ligi nin al la ekrano. Kaj tre gravas, ke ĝi estu komprenebla. Prefere sen ĝenaj gramatikaj eraroj, en normala parolritmo, kun sufiĉe simplaj frazoj, sen tro da nekonataj vortoj, kaj sen forta akĉento. Bedaŭrinde malofte troveblas en la reto filmeto sen gramatika eraro. Foje mi demandas min, kial oni ne kontroligas la tekston antaŭ ol fari la filmon. Se la eraroj estas multaj, aŭ tro okulfrapaj, kun bedaŭro mi devas rezigni pri la filmo. Mi bonvenigas filmetojn pri niaj klasikaĵoj, kaj ankaŭ verkojn de nuntempuloj: multe da ridigaj rakontetoj, belaj poemoj, kortuŝaj noveloj naskiĝis en Esperanto. Bonŝance, inter ni troveblas tre talentaj filmistoj, kaj mi esperas trovi multajn novajn bonajn filmojn por nia publiko. Judit Felszeghy
  4. “Ni semas” estas programo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun la celo subvencii malgrandajn Esperanto-projektojn. Kiam la programo estis lanĉita en 2015, ĝi validis por ĉiaj projektoj, sed ekde 2022 ĝi estas administrata de la Afrika Komisiono de UEA kaj nun okupiĝas ĉefe pri Esperanto-projektoj en Afriko. La Afrika Komisiono nun anoncas konkurson por interesaj projektoj, kiuj bezonas subvencion. Jen ekzemploj de projektoj, kiuj povus peti subvencion laŭ tiu programo: - Esperanto-kursoj por komencantoj aŭ progresantoj; - seminarioj de trejnado por instruistoj; - ekzamenoj kaj preparado por ekzamenoj; - aperigo de lernolibroj kaj aliaj instrumaterialoj taŭgaj por afrikaj bezonoj, t.e. en afrikaj lingvoj kaj kun afrikeca enhavo; - kultura interŝanĝo kun aliaj mondopartoj per Esperanto; - monhelpo por sendi materialojn al lernantoj; - informa agado en superaj lernejoj. Se vi deziras peti subvencion por iu projekto, necesas legi la regularon kaj plenskribi la konkursan petilon. Eblas plenigi la petilon komputile aŭ elŝuti ĝin kiel PDF-dokumenton. Via propono devas konsisti el priskribo de la projekto (ne pli longa ol unu paĝon) kaj financa plano de la projekto sur alia paĝo. La financa plano klare informu pri la bezonata sumo. Atentu, ke la programo subvencias ĝis maksimume 100 eŭroj. Se la bezonata sumo superas tion, vi devos klarigi la fontojn de la restanta sumo. Bonvolu sendi ĉiujn dokumentojn kaj dosierojn rilate al via peto al la membroj de la Afrika Komisiono ĉe la retadreso nisemas@co.uea.org. La Afrika Komisiono pretas akcepti petojn dum la tuta jaro, kaj la lastan sabaton de ĉiu monato respondos al petantoj. La kriterioj por aljuĝo de la plena subvencio baziĝos sur la realeco de la projekto kaj de la petata financa subteno. Oni rajtas peti subtenon por pli ol unu projekto dum la sama jaro. La kapablo de la petantoj mem financi parton de la kostoj aŭ trovi aliajn fontojn aldone al la petata subvencio ne estas nepra kondiĉo, sed la komisionanoj prenos tion en konsideron. Esperantistoj dezirantaj subteni la programon kaj la Esperanto-agadon en Afriko povas fari donacojn al la Fondaĵo Afriko de UEA.
  5. Anna

    La vojo

    La vojo estas unu el la plej famaj poemoj verkitaj de Zamenhof. Ĝi estas plena je esprimoj, kiujn esperantistoj ankoraŭ nun citas, ekzemple: “rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante!” kaj “Ni semas kaj semas konstante”. Atentu, ke en la Esperanta poezio eblas forigi la finan -o de la o-vortoj. (Tamen ne eblas forigi aliajn finaĵojn kiel -oj, -on, -a ktp.) En ĉi tiu poemo aperas voj’ anstataŭ vojo, kaj kor’ anstataŭ koro. Tiu forigo de la fina -o nomiĝas elizio. Alia formo de elizio, kiun vi trovos en ĉi tiu poemo, estas forigo de la fina -a de la vorto la. Tio povas okazi kiam vokalo komencas la sekvan vorton: l’ espero; aŭ finas la antaŭan vorton: de l’ kaj pri l’. L. L. Zamenhof La vojo Tra densa mallumo briletas la celo, al kiu kuraĝe ni iras. Simile al stelo en nokta ĉielo, al ni la direkton ĝi diras. Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, nek batoj de l' sortoj, nek mokoj de l' homoj, ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita ĝi estas, la voj' elektita. Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante, ni iru la vojon celitan! Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. L' espero, l' obstino kaj la pacienco – jen estas la signoj, per kies potenco ni paŝo post paŝo, post longa laboro, atingos la celon en gloro. Ni semas kaj semas, neniam laciĝas, pri l' tempoj estontaj pensante. Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, – ni semas kaj semas konstante. "Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, – "Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas: "Obstine antaŭen! La nepoj vin benos, se vi pacience eltenos". Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj velkantajn foliojn deŝiras, ni dankas la venton, kaj, repurigitaj, ni forton pli freŝan akiras. Ne mortos jam nia bravega anaro, ĝin jam ne timigos la vento, nek staro, obstine ĝi paŝas, provita, hardita, al cel' unufoje signita! Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante ni iru la vojon celitan! Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. L' espero, l' obstino kaj la pacienco – jen estas la signoj, per kies potenco ni paŝo post paŝo, post longa laboro, atingos la celon en gloro.
  6. Anna

    La Esperanto-urbo

    Meze de Germanio estas eta, mil-jara urbo ĉe la suda rando de la montaro Harz. Ĝia nomo estas Herzberg am Harz kaj ĝi ricevis la oficialan kromnomon "la Esperanto-urbo" en 2006. Tie la tre aktiva Esperanto-Centro faras konstantan agadon por la lingvo: varbas, starigas inform-tablojn, organizas Esperanto-kursojn, seminariojn, kunvenojn kaj eĉ kongresojn. Pro tio multaj Esperanto-parolantoj vizitas la urbon. Ili venas por partopreni Esperanto-eventojn aŭ rigardi la urbon, kie troviĝas multaj ŝildoj, klarig-tabuloj, voj-montriloj ankaŭ en Esperanto por informi turistojn. Multaj homoj venas por ekskursi en la belega regiono, kie estas montoj, riveretoj, grandaj arbaroj, kastelo, multaj malnovaj domoj, ktp. La Esperanto-Centro havis jam vizitantojn el pli ol 70 landoj, kiuj deziris vidi la riĉajn kolektaĵojn de la biblioteko: librojn, gazetojn, fakliteraturon, sonmaterialojn, filmojn, turismajn broŝurojn, bildkartojn, poŝtmarkojn, afiŝojn, kaj multajn aliajn materialojn. Se vi volus veni al kurso, restadi kaj studi en la biblioteko, aŭ helpi kiel volontulo, vi povos uzi nian gasto-ĉambron, aŭ ni povos helpi al vi trovi tranoktadon je bona prezo en proksimaj hoteloj aŭ feriodomoj. En la ĝardeno de la Esperanto-Centro eblas eĉ tendumi. En nia ĝardeno vi vidos multajn belajn plantojn. Ekzemple tie floras tulipoj kaj klematito kun la nomo Esperanto, la grimp-rozo Zamenhof, la multkolora Rozo de la Espero, kaj simile. Esperanto-benkoj kaj Esperanto-pavilono invitas por paŭzoj kaj interesaj interparoladoj. Se vi alvenos al Herzberg per trajno, tuj vi rimarkos inform- kaj salut-tabulojn en Esperanto, vidos monumentojn sur la Esperanto-placo antaŭ la stacidomo, kaj povos sekvi esperantlingvajn voj-montrilojn al la urbocentro. Ĉe la fino de la ĉefstrato troviĝas la Zamenhof-monumento. Apud ĝi estas Esperanto-flago kaj vi povos legi salutvortojn en proksimume 50 lingvoj sur granda vitrotabulo. Nepre vizitu la urban bibliotekon, kie troviĝas ĉirkaŭ 3000 libroj en Esperanto. La plej fama konstruaĵo en Herzberg estas la Welf-kastelo. En ĝi rigardu la muzeon kaj sur la tria etaĝo ankaŭ la Esperanto-ĉambron, kie okazas ekspozicioj pri la internacia lingvo. Bonvolu uzi la elektronikajn gvidilojn, kiuj klarigas pri la muzeo, historio, ktp. ankaŭ en Esperanto. Venu al niaj Esperanto-Somerkursoj de la 7-a ĝis la 23-a de julio. Part-tempa partopreno eblos. Ni povos aranĝi por vi tranoktejojn je bona prezo. En la Esperanto-centro vi studos Esperanton kun almenaŭ du spertaj instruistoj. Sed kompreneble vi ne nur studos kaj ĝuos nian grandan bibliotekon, sed ankaŭ festos, ekskursos kaj manĝos! Bonvenon al vi en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, kiu havas multajn proponojn kaj servojn por vi dum la tuta jaro! Peter Zilvar Zsófia Kóródy
  7. Anna

    Kial ni parolas al aparatoj?

    Ankaŭ ni havas robotan polvosuĉilon. Efektive oni ricevas la impreson, ke ĝi vivas kaj komprenas!
  8. Kial ni parolas al aparatoj? Pro tri kialoj. Se aparato ne faras tion, kion ni volas, ofte ni koleriĝas. Krome, multaj homoj havas amikan senton pri sia aŭto. Ni vidas vizaĝon antaŭe kun la aŭto-lampoj kiel okuloj. Kaj multaj ŝoforoj karesas per la mano la kapoton kiam ili eliras el sia aŭto. Vere! Kompreneble ni scias, ke maŝinoj ne misfunkcias intence por malutili al ni. Sed kelkafoje ŝajnas, kvazaŭ ni ekrilatas kun objekto, eble pro la impreso, ke ĝi kunlaboras kun ni. Doni homajn ecojn al nehomaj estuloj aŭ objektoj havas la sciencan nomon antropomorfismo. Ni ĉiuj, ĉie en la mondo, emas fari tion. Tiu fenomeno havas neniun rilaton kun la nuntempaj evoluoj en la teknologio pri “inteligentaj” aparatoj. Peter Ruijten de la Teknika Universitato en Eindhoven (Nederlando) esploras tiun fenomenon. Ruijten mem havas specialan rilaton kun sia lavmaŝino. Laŭ li, la du butonoj de la aparato ŝajnas kvazaŭ okuloj. Kiam li malfermas la maŝinon, vestaĵoj ruliĝas el ĝi kvazaŭ la lavmaŝino volus vomi. Ruijten ĉiam ridas pro tio: tiamaniere, ĉiufoje kiam li lavas vestojn, estas eta momento de ĝojo. Sed kial ni faras tion? La respondo estas simpla: ni estas sociaj estuloj, alivorte estas grave por ni interagi kun aliaj homoj. En nia moderna socio, ni estas pli izolitaj kaj havas malpli da persona interago kun aliaj homoj ol en la pasinteco. Samtempe, multaj aparatoj fariĝis grava kaj necesa parto de nia ĉiutaga vivo. Kiam ni parolas kun tiuj objektoj, nia interago kun ili fariĝas pli signifoplena, kaj donas al ni la impreson, ke iu (aŭ io!) aŭskultas. Alia kialo por paroli al objektoj, estas ke tio donas al ni senton, kvazaŭ ni regas la situacion. Ekzemple: imagu, ke vi okupiĝas per komputilo pri grava tasko. La limdato estas hodiaŭ. Tiam, la komputilo blokiĝas kaj vi vidas nur bluan ekranon. Vi koleriĝas kontraŭ la komputilo, sed tio kompreneble ne helpas. Sed, laŭ Ruijten, estas pli agrable kredi, ke nia komputilo intence malhelpas nin, ol konfesi, ke ni komprenas nenion pri tiu aparato. Laste, tutsimple estas amuze doni homajn ecojn al objektoj. La interago povas igi nin ridi kaj igas nin pli feliĉaj. Pensu pri la vomanta lavmaŝino de la esploristo Ruijten. Resume, paroli al objektoj estas maniero por kontaktiĝi kun la mondo ĉirkaŭ ni, por havi senton de regado en malfacila situacio, kaj por esti pli ĝojplenaj. Do la sekvantan fojon kiam vi parolos al via aŭto, ne maltrankviliĝu. Tio simple estas homa konduto. Ĉu ankaŭ vi foje parolas al maŝinoj? Bonvolu rakonti al mi pri tio en la komentoj. Jessie Cecilia Fonto: Universiteit van Nederland (2023). “Zie jij overal gezichten? Dit is waarom!”
  9. Anna

    Teo Jung, la esperantisto

    Dankon pro via komento.
  10. Anna

    Infana rememoro

    Kiam mi estis naŭjara, Paĉjo kaj mi eksciis, ke mia patrino havas stomakan kanceron. Unue, mi ne komprenis, kaj tiam mia patrino klarigis al mi, ke ŝi devas iri al la kliniko, por ke oni forigu malsanon. Mi iris vidi ŝin ĉiutage en la kliniko, mi faris miajn hejmtaskojn tie, mi rakontis al ŝi pri mia tago, kaj poste mi iris hejmen kun mia patro. Iun tagon ŝi estis operaciita, kaj tio estis malfacila por ŝi. Mia patrino havis grandan doloron sed mia ĉeesto helpis ŝin venki tion. Ŝi restis sufiĉe longe en la kliniko. Sed tiam, finfine, iun tagon ni revenis hejmen kune. Mi estis plene ĝoja!!! Proksimume unu monaton poste, la kuracistoj malkovris, ke ŝia kancero revenis, kaj mia patrino devis reiri al la kliniko. Ŝi denove estis operaciita, sed la kuracistoj ne povis eltiri ĉiujn spurojn de la kancero el ŝia korpo. Iun tagon, mi alvenis al la kliniko por viziti ŝin, kaj surprizis min vidi multajn homojn moviĝantajn antaŭ ŝia ĉambro. Tie estis homoj, kiujn mi certe vidis iam: miaj familianoj kaj geamikoj. Mi tuj iris por vidi mian patrinon en la ĉambro. Ŝi estis en tiel malbona situacio, ke ŝi ne povis paroli aŭ moviĝi. Estis terure, larmoj ekfluis el miaj okuloj, kaj mia avino diris al mi, ke mi eliru el la ĉambro. Ŝi komprenigis al mi, ke mi ne devas plori antaŭ mia patrino. Jen mi vidis mian patron apud la muro, plorantan. Tio estis la unua fojo, ke mi vidis lin verŝi larmojn. Li diris al mi, ke tiun vesperon mi dormos ĉe la onklo, ĉar li observas la situacion de la patrino en la kliniko. La sekvantan matenon, mia onklino vekis min kaj ŝi havis larmojn en la okuloj. Ŝi diris al mi, ke mia patro volas paroli kun mi telefone. Mi iris al la telefono. Mia patro havis mildan kaj plor-singultan voĉon. Mia koro tre forte batis, kiam li eldiris la frazon: “Doroteo, mi havas bonan kaj malbonan novaĵon. La bona estas, ke via patrino ne plu suferas, kaj la malbona afero estas, ke ni ne plu revidos ŝin.” Mi malfacile povis elteni tion sed mi ne havis elekton, kiel multaj aliaj. Marcelin Luheka
  11. Tre bone! Kaj tio estas utila informo por aliaj homoj, kiuj deziras sekvi tiujn ligilojn.
  12. Jes, eble tio estas la sekreto! Provu ensaluti ĉe Duolingo por vidi, ĉu tiel funkcios pli bone.
  13. Anna

    La palaco de Knossos

    @AngelosHo jes, vi pravas, kompreneble! Pardonu - tio estis mia eraro kiel redaktanto, ne eraro de la verkinto Vasil!
  14. Strange! Jen la ligilo por la portugala kurso. Ĉu tio funkcias? https://preview.duolingo.com/enroll/eo/pt/Learn-Esperanto Jen la hispana: https://preview.duolingo.com/enroll/eo/es/Learn-Esperanto Kaj jen la franca: https://preview.duolingo.com/enroll/eo/fr/Learn-Esperanto
  15. @Anthony Tamen, mi ĵus provis la tri ligilojn, kaj por mi ili ankoraŭ funkcias.
  16. Anna

    La palaco de Knossos

    La palaco de Knossos La plej antikva urbo de Eŭropo estas Knossos, sur la granda insulo Kreto apud Grekujo. Ĝi estis fondita jam en la Neolitika periodo, tio estas en la malfrua Ŝton-epoko. Knossos laŭ la antikvaj grekaj skribaĵoj estis la plej granda kaj grava urbego de Kreto. Ĉirkaŭ la jaro 2000 a.K.E., la loĝantaro de la urbo atingis 18,000 homojn. La palaco de Knossos estis la politika centro de la Minoaj civilizo kaj kulturo. Ĝi estis forlasita en iu nekonata periodo je la fino de la Malfrua Bronz-epoko, ĉirkaŭ 1380-1100 a.K. Oni ne scias, kial la homoj forlasis ĝin, sed la plej grava kialo verŝajne estis natura katastrofo pro la erupcio de vulkano en la insulo Santorino 125 km. for de Kreto. Minos Kalokairinos (1843-1907), loka komercisto kaj neprofesia arkeologo, estis la unua kiu malkovris restaĵojn de la Bronzepoka palaco en 1878. Poste la brito Arthur Evans (1851-1941) daŭrigis liajn esplorojn. Evans taksis la fondadon de la palaco de Knossos je ĉirkaŭ 8000 a.K.E. La fundamentoj de la palaco estis konstruitaj el ŝtonoj sur kadro de lignaj tabuloj kaj kolonoj. La ĉefa parto estis konstruita el grandaj, ne-bakitaj brikoj. La muroj de la ĉambroj kaj pasejoj interne de la palaco estis tre bele pentritaj. Ili montris scenojn el la ĉiutaga vivo kaj ankaŭ procesiojn. Sed estas strange, ke milito-scenoj ne troviĝas inter ili. La pentraĵoj montras la vestaĵojn de la tempo. La virinoj estas bele vestitaj kun longaj jupoj, tre malgrandaj talioj, kaj malkovritaj mamoj. Kiam homoj pensas pri la Palaco de Knossos, ili pensas pri la fama labirinto de la grekaj rakontoj. Laŭ la legendo, la labirinto estis konstruita de Dedalo. Tie loĝis la timinda Minotaŭro, kiu estis duone viro, duone bovo. Ĉiujare la najbaraj reĝlandoj devis sendi sep junulojn kaj sep junulinojn al la labirinto kiel manĝaĵon por la Minotaŭro. Finfine la Minotaŭro estis mortigita de la heroo Tezeo. Per jena filmeto (sen vortoj) vi povos spekti rekonstruon de la palaco, kiu montras, kiel ĝi iam aspektis. Vasil Kadifeli
  17. Ĉiu speco de besto havas manieron kaj ilojn por protekti sin kontraŭ danĝeroj. Haŭto, karapaco, kornoj, kaj aliaj. En ĉi tiu artikolo, ni parolos pri pikiloj, kiujn posedas histrikoj kaj erinacoj. Pikiloj estas modifitaj haroj, kiuj estas uzataj por protekti beston kontraŭ predantoj. Tiuj haroj estas densaj kaj malmolaj, kun akraj pintoj, por forteni predantojn. Pluraj specoj de mamuloj havas pikilojn. La plej bone konataj estas histrikoj kaj erinacoj. La histriko estas granda ronĝulo, trovata en multaj lokoj tra la mondo. La pikiloj havas la celon aktive protekti. Ĉiu haro estas ege akra kaj neforte ligita al la haŭto de la besto. Do, ĝi povas facile piki la haŭton de predanto kaj resti tie, kaŭzante doloron kaj malsanon. Tial, post kiam besto ekscias pri la danĝero de histriko, ĝi zorgas ne tro proksimiĝi. Histrikoj povas faligi pikilojn el sia haŭto, tamen malgraŭ la populara kredo, ili ne povas “pafi” ilin kontraŭ malamikoj. La erinaco estas malgranda mamulo, trovebla en Eŭropo, Afriko kaj Azio. Ankaŭ ĝi havas pikilojn por kontraŭi predantojn, sed la konstruo de ĝiaj pikiloj estas malsama, kaj ankaŭ ilia uzo. La pikiloj de erinaco estas malpli akraj kaj pli forte ligitaj al la haŭto, kompare kun tiuj de histriko. Fame, erinaco povas volvi sin por formi pilkon, kaŝante la vizaĝon kaj molan ventron for de predantoj. La pikiloj ankaŭ protektas la erinacon, se ĝi falas. Pikiloj estas interesa trajto de histrikoj kaj erinacoj. Ankaŭ aliaj bestoj, kiel la ekidno kaj iuj specioj de fiŝoj, havas pikilojn, sed tiujn bestojn ni ne traktos en ĉi tiu artikolo. Do, ĉiam estas io nova por lerni pri la natura mondo. Carolyn Thomas
  18. @Gergelj Ĝuste tiel! La kurso mem ne estas aparte brila, sed ĝia valoro kiel reklamilo estas nekalkulebla. Mi estas kontenta ekscii, ke vi mem lernis per Lernu.net. Tiu estas tre bona kurso, sed bedaŭrinde ne same bone konata kiel la kursoj de Duolingo.
  19. @GergeljJam ekzistas Esperanto-kurso kreita de esperantistoj. Tio estas la kurso de Lernu.net. Ĝi estas fakte pli bona ol la kurso de Duolingo, kun gramatikaj klarigoj, vortaro, kaj legotekstoj. Krome, ĝi ekzistas en 39 lingvoj, ne nur en kvar. Tio, kio mankas en ĉiuj kursoj faritaj de esperantistoj, estas la kapablo atingi same vastan publikon kiel Duolingo. Kiel vi vidas per la ciferoj en la supra artikolo, cento da miloj da homoj aktuale sekvas la kvar kursojn de Duolingo, kaj certe kelkaj milionoj de kiam la kursoj unue aperis. Male, oni trovas la kurson de Lernu.net nur se oni aktive serĉas ĝin. Supozeble estus la sama rezulto, se oni kreus novan kurson en LibreLingo. Tial ni tiom bedaŭras, ke la Esperanto-kursoj de Duolingo malaperas, ĉar ni malverŝajne sukcesos mem atingi tiom da novaj lernantoj.
  20. La 5-an de januaro ĉi-jare aperis en uea.facila artikolo pri la Esperanto-kursoj en Duolingo. La verkinto, Pascal Dubourg Glatigny, prezentis la situacion sufiĉe pesimisme. Nur tri monatojn poste, la suba artikolo el Libera Folio montras, ke liaj timoj efektive realiĝas. La artikolo estas mallongigita kaj simpligita por la legantoj de uea.facila. Estonte nur tiuj, kiuj jam scias la anglan, povos lerni Esperanton per Duolingo. La kursoj de Esperanto en la franca, hispana kaj portugala malaperis el la retejo, kaj la longe preparita kurso de Esperanto en la ĉina neniam aperis. Tiuj kursoj de Esperanto malaperis pro decido de Duolingo ne plu akcepti novajn lernantojn en tiuj lingvoj. Tiuj, kiuj jam komencis la kursojn, provizore povos plu lerni, sed la kursoj ne estos ĝisdatigataj. Ruth Kevess-Cohen, iama gvidanto de la teamo de la anglalingva Esperanto-kurso de Duolingo, ricevis oficialan klarigon de Duolingo: “Ni volas koncentri niajn energion kaj rimedojn sur la plibonigo de niaj nunaj kursoj. Ĝis nun tiuj tri kursoj ricevis tre malaltan interesiĝon kompare kun aliaj kursoj en la platformo, kaj ni ne vidas realisman vojon por subteni ilin, almenaŭ en la nuna tempo. Bonvolu noti, ke ĉi tiu decido ne estas definitiva, kaj ke ni rekonsideros nian liston de kurs-proponoj ĉiujare.” En la praktiko tio signifas, ke dum la antaŭvidebla estonteco eblos lerni Esperanton ĉe Duolingo nur pere de la angla lingvo. Tio ankaŭ signifas, ke la laboro de multaj volontuloj, kiuj okupiĝis pri la Esperanto-kursoj, grandparte estas forĵetita. La kursoj en la aliaj tri lingvoj ne tuj malaperos, sed novaj lernantoj ne facile povos registriĝi en ili, ĉar ili estas kaŝitaj. Granda ŝanĝo en la koncepto de Duolingo okazis jam antaŭ du jaroj, kiam la entrepreno ĉesis uzi volontulojn por evoluigi novajn kursojn kaj iĝis plene komerca entrepreno. Ĝis tiam, dum preskaŭ dek jaroj, volontuloj havis gravan rolon en la ellaborado de novaj kursoj, interalie la kursoj pri Esperanto. Nun Duolingo volas koncentriĝi je tiuj kursoj, per kiuj ĝi povas gajni monon. La unua Esperanto-kurso en Duolingo, tiu en la angla, estis lanĉita en 2015. La kurso en la hispana estis lanĉita fine de 2016, tiu en la portugala en 2018, kaj la franclingva kurso en 2020. Kurso de Esperanto por ĉinlingvanoj estis anoncita en 2021, sed neniam aperis. La portugallingva kurso de Esperanto laŭ tiama informo en la retejo de Duolingo havis en januaro 150 000 aktivajn lernantojn. Tio laŭ la entrepreno estas “tre malalta interesiĝo kompare kun aliaj kursoj en la platformo” – alivorte, la kvanto de lernantoj ne sufiĉas por doni al Duolingo la deziratan profiton. La anglalingva kurso de Esperanto nun havas 323 000 aktivajn lernantojn, laŭ informo en la retejo. Momente tio ŝajnas sufiĉi por certigi profiton, ĉar oni ne anoncis fermon de tiu kurso. Tamen, same kiel ĉe la aliaj kursoj, ne plu eblas ĝisdatigi gin. Jam de du jaroj, neniu povas korekti erarojn, raporti misfunkciojn en la ekzercoj, aŭ aldoni novan materialon al la angla versio de la kurso. Poste aperigo de la supra artikolo en la retejo Libera Folio montriĝis, ke la ne-angalalingvaj kursoj plu estas atingeblaj por novaj lernantoj, sed nur se oni scias, kiel trovi ilin. Jen la ligiloj por la tri kursoj: por la portugallingva kurso; por la hispanlingva kurso; por la franclingva kurso. Ne estas klare, kiel longe tiuj ligiloj restos aktivaj. Libera Folio
  21. Post la Universala Kongreso en Telavivo en la jaro 2000, israelaj esperantistoj komencis novan tradicion: Esperanto-semajnfinon. Ĉiujare oni renkontiĝis en malsama urbo dum du aŭ tri tagoj. La aranĝo iom post iom kreskis kaj populariĝis, kaj komencis alveni eksterlandaj gastoj. Tiu aranĝo ekde 2008 nomiĝas Israela Esperanto-Kongreso. Por la eksterlandaj partoprenantoj oni komencis organizi antaŭ- kaj post-kongresajn ekskursojn tra Israelo kaj Jordanio. Ĉi-jare la 23-a Israela Kongreso daŭros tri tagojn (13-a ĝis 16-a de aprilo 2023), kaj okazos en la urbo Tiberiado, ĉe la Lago de Galileo. Kiel kutime, en la matenoj okazos ekskursoj, posttagmeze prelegoj, kaj vespere arta programo. La programo estos tre riĉa: estos tri vesperaj koncertoj kun artistoj el eksterlando. Tiuj estos ukraina Esperanto-grupo, la konata verkisto Miĥaelo Bronŝtejn, kaj spektaklo de pupteatro kaj magio prezentata de Christoph Frank. Dum la posttagmezoj okazos prelegoj kaj aliaj programeroj: estos laborgrupoj pri Eŭritmio kaj fabelaj rakontoj el Irlando. Prelegoj temos pri Ukrainujo, pri la serĉo de ekster-tera vivo, kaj pri la Bahaa kredo. La ekskursa programo kondukos la kongresanojn laŭ la spuroj de Jesuo. Oni vizitos diversajn lokojn tradicie ligitajn kun la vivo de Jesuo, kaj esploros la belajn pejzaĝojn ĉirkaŭ la Lago de Galileo. Oni vizitos plurajn lokojn gravajn por kristanoj kaj judoj, kiel la hejmo de Petro, la antikva sinagogo en Kapernaŭmo, kaj la plej malnova sinagogo malkovrita en Magdala kaj malfermita al la publiko antaŭ nur kelkaj jaroj. Dimanĉe oni vizitos la urbon Jeriko, la Mortan Maron, kaj Masada. Tiuj kongresanoj, kiuj restos por la ses-taga post-kongresa ekskurso, poste vojaĝos ankaŭ al Jordanio (al la dezerta natura rezervejo Wadi Rum kaj la mondfama Petra), antaŭ ol reveni en Israelon pasante tra Eilat kaj Jerusalemo, kaj reen al Telavivo. Amri Wandel La kongreso komenciĝos baldaŭ, sed ne estas tro malfrue por aliĝi! Vi trovos pli da informoj en la paĝaro de la kongreso.
  22. Anna

    La koloro de bruo

    Kaj lumo kaj sono estas kreitaj de ondoj. La maniero, laŭ kiu la cerbo interpretas la lum-ondojn, permesas al ni vidi la diferencon inter du koloroj. La sama afero validas por sonoj. Son-ondoj havas du partojn: 1. Frekvenco: La rapideco de vibrado de la sonondo. 2. Amplekso: La vasteco de la sonondo. Ŝanĝi la frekvencon kaj amplekson de sonondo rezultigas malsamajn specojn de sono, kaj nia cerbo reagas al ĉiu sono laŭ malsama maniero. Specoj de bruo 1. Blanka bruo rezultas el ĉiuj son-frekvencoj, kiuj aŭdiĝas samtempe kaj je la sama laŭteco. Ekzemploj de blanka bruo estas: • ventolilo • polvo-suĉilo • klimatizilo. 2. Rozkolora bruo estas mikso de ĉiuj frekvencoj. La malaltfrekvencaj estas la plej laŭtaj, kaj la altfrekvencaj estas la plej mallaŭtaj. El tio rezultas trankviliga sono. Ekzemploj de rozkolora bruo estas: • susurantaj folioj • konstanta pluvo • mar-ondoj • kor-batoj • vento. 3. Bruna (aŭ ruĝa) bruo konsistas el profundaj fortaj sonoj je malalta frekvenco. Male al rozkolora bruo, ĝi enhavas malmultajn altfrekvencajn sonojn, kaj tiuj estas malfortaj. Ekzemploj de bruna/ruĝa bruo estas: • malaltaj muĝaj sonoj • forta akvo-falo • tondro. 4. Blua bruo estas kombinaĵo de kelkaj malaltfrekvencaj sonoj kun pluraj pli fortaj altfrekvencaj sonoj. La plej ofta ekzemplo estas la sono de akvo, kiu ŝprucas el akvotubo. 5. Verda bruo uzas frekvencojn el la mezo de la spektro. Ĝi estas tre proksima al la bruoj, kiujn ni aŭdas en la naturo. 6. Oranĝa bruo rilatas al muziko. Ĝi estas kolekto de frekvencoj malagordaj. Por multaj homoj, tiu bruo estas ĝena kaj malplaĉa sono 7. Nigra bruo. Same kiel nigro estas la for-esto de koloro, nigra bruo estas la for-esto de sono. Nigra bruo estas pura silento. Eblas aŭskulti la sonon de la diversaj koloroj per ĉi tiu filmeto: Se oni uzas ilin atente, bruoj povas efiki al la kvalito de la vivo. Rozkolora, bruna kaj blanka bruoj povas esti tre utilaj. Ili povas konduki al: • pli profunda dormado • trankviligo de ploranta bebo • pli efika laborado • pli bona koncentriĝo • malpli da streĉo. La venontan fojon, kiam vi havos problemojn por endormiĝi aŭ koncentriĝi pri iu labor-tasko, ŝaltu iom da bruo. Myrtis Smith
  23. Anna

    Stokholmo

    Jen la partoprenintoj de la jarkunveno de Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA), je la 25-a de marto (sep homoj plus la fotisto). La jarkunveno okazis en la Arkivejo kaj biblioteko de la laborista movado en Stokholmo. En 2023 la stokholma sekcio de SLEA, klubo Laborista, faros regulajn diskutrenkontiĝojn en Kafe 44 en la mezo de Stokholmo. Ni kreos flagojn por uzi en manifestacioj kaj ni eldonos grafikan libron, kies traduko estas preskaŭ finita.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.