Jen la partoprenintoj de la jarkunveno de Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA), je la 25-a de marto (sep homoj plus la fotisto). La jarkunveno okazis en la Arkivejo kaj biblioteko de la laborista movado en Stokholmo.
En 2023 la stokholma sekcio de SLEA, klubo Laborista, faros regulajn diskutrenkontiĝojn en Kafe 44 en la mezo de Stokholmo. Ni kreos flagojn por uzi en manifestacioj kaj ni eldonos grafikan libron, kies traduko estas preskaŭ finita.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.