Salti al enhavo

Esperanto-projektoj en Afriko


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis José Antonio Vergara.

“Ni semas” estas programo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun la celo subvencii malgrandajn Esperanto-projektojn. Kiam la programo estis lanĉita en 2015, ĝi validis por ĉiaj projektoj, sed ekde 2022 ĝi estas administrata de la Afrika Komisiono de UEA kaj nun okupiĝas ĉefe pri Esperanto-projektoj en Afriko. 

La Afrika Komisiono nun anoncas konkurson por interesaj projektoj, kiuj bezonas subvencion. Jen ekzemploj de projektoj, kiuj povus peti subvencion laŭ tiu programo:

-    Esperanto-kursoj por komencantoj aŭ progresantoj; 
-    seminarioj de trejnado por instruistoj; 
-    ekzamenoj kaj preparado por ekzamenoj; 
-    aperigo de lernolibroj kaj aliaj instrumaterialoj taŭgaj por afrikaj bezonoj, t.e. en afrikaj lingvoj kaj kun afrikeca enhavo;
-    kultura interŝanĝo kun aliaj mondopartoj per Esperanto; 
-    monhelpo por sendi materialojn al lernantoj;
-    informa agado en superaj lernejoj.

Se vi deziras peti subvencion por iu projekto, necesas legi la regularon kaj plenskribi la konkursan petilon. Eblas plenigi la petilon komputile aŭ elŝuti ĝin kiel PDF-dokumenton. 

Via propono devas konsisti el priskribo de la projekto (ne pli longa ol unu paĝon) kaj financa plano de la projekto sur alia paĝo. La financa plano klare informu pri la bezonata sumo. Atentu, ke la programo subvencias ĝis maksimume 100 eŭroj. Se la bezonata sumo superas tion, vi devos klarigi la fontojn de la restanta sumo. 

Bonvolu sendi ĉiujn dokumentojn kaj dosierojn rilate al via peto al la membroj de la Afrika Komisiono ĉe la retadreso nisemas@co.uea.org. La Afrika Komisiono pretas akcepti petojn dum la tuta jaro, kaj la lastan sabaton de ĉiu monato respondos al petantoj.

La kriterioj por aljuĝo de la plena subvencio baziĝos sur la realeco de la projekto kaj de la petata financa subteno. Oni rajtas peti subtenon por pli ol unu projekto dum la sama jaro. La kapablo de la petantoj mem financi parton de la kostoj aŭ trovi aliajn fontojn aldone al la petata subvencio ne estas nepra kondiĉo, sed la komisionanoj prenos tion en konsideron.

Esperantistoj dezirantaj subteni la programon kaj la Esperanto-agadon en Afriko povas fari donacojn al la Fondaĵo Afriko de UEA

  • Ŝati 4

  • administri: prizorgi la funkciadon de organizaĵo aŭ de konto.
  • al-dona: donata kiel plia afero al tio, kio jam ekzistas.
  • eŭro (€): la mon-unuo uzata en multaj eŭropaj landoj.

322953344_Eropx..jpg.1a2b133ad5c0d9f7a02161233e7ddd8d.jpg

  • financa: rilata al la monaj rimedoj de organizaĵo aŭ de homo, aŭ al la stato de la enspezoj kaj elspezoj.
  • fondaĵo: organizaĵo kreita kun apartaj celoj, kiu disdonas monon al homoj aŭ organizaĵoj por helpi projektojn, kiuj realigas la celojn de la fondaĵo.  
  • komisiono: malgranda grupo formita interne de pli granda organizaĵo kun la celo plenumi difinitan taskon.
  • lanĉi: prezenti la unuan fojon novaĵon por ĝenerala uzado (ekzemple novan agadon, novan verkon, aŭ simile).
  • kriterio: principo aŭ fakto laŭ kiu oni decidas aferon.
  • maksimume: plej grande, plej alte.
  • PDF: Portebla Dokument-Formo: aranĝo de dosiero, kiu enhavas tekston aŭ bildon por surpapera presado aŭ por montrado sur komputila ekrano, kiun oni povas legi per preskaŭ ĉia komputila sistemo.
  • semi: disĵeti aŭ meti en la teron semojn (la aĵetojn, el kiuj kreskos novaj plantoj).

1170921900_Semipx..jpg.15864f52111903f6dae2d009f7e6e971.jpg

  • seminario: praktika kurso dum mallonga periodo, en kiu la instruado estas miksata kun diskutado en malgrandaj laborgrupoj.
  • sub-teno: helpo al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • subvencii: doni monhelpon al iu projekto.
  • subvencio: monhelpo por projekto.
  • t.e.: tio estas
  • trejnado: instruado kaj ekzercado por konduki al dezirata nivelo de kapablo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Saluton al ĉiuj kiuj uzas tiun ĉi servon.Mi aparte dankas al Anna kaj kunlaborantoj .Mi regule vizitas, legas kaj elŝutas la sonmaterialojn por diskogini Inter niaj membroj por ellerni kaj ankaŭ por niaj radioelsendoj, ĉar ankaŭ estas tre variaj enhavoj.

Bonan laboron! Indas plu diskonigi ĝin! Bondezirojn!

Maritza el Kubo

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.