Salti al enhavo

La israela kongreso en Tiberiado


 Diskonigi

Tiberiado apud la Lago de Galileo. Foto: Wikimedia/Tiberiada municipo CC BY-SA 3.0

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Post la Universala Kongreso en Telavivo en la jaro 2000, israelaj esperantistoj komencis novan tradicion: Esperanto-semajnfinon. Ĉiujare oni renkontiĝis en malsama urbo dum du aŭ tri tagoj. La aranĝo iom post iom kreskis kaj populariĝis, kaj komencis alveni eksterlandaj gastoj.

Tiu aranĝo ekde 2008 nomiĝas Israela Esperanto-Kongreso. Por la eksterlandaj partoprenantoj oni komencis organizi antaŭ- kaj post-kongresajn ekskursojn tra Israelo kaj Jordanio. 

Ĉi-jare la 23-a Israela Kongreso daŭros tri tagojn (13-a ĝis 16-a de aprilo 2023), kaj okazos en la urbo Tiberiado, ĉe la Lago de Galileo. Kiel kutime, en la matenoj okazos ekskursoj, posttagmeze prelegoj, kaj vespere arta programo.

La programo estos tre riĉa: estos tri vesperaj koncertoj kun artistoj el eksterlando. Tiuj estos ukraina Esperanto-grupo, la konata verkisto Miĥaelo Bronŝtejn, kaj spektaklo de pupteatro kaj magio prezentata de Christoph Frank. 

Dum la posttagmezoj okazos prelegoj kaj aliaj programeroj: estos laborgrupoj pri Eŭritmio kaj fabelaj rakontoj el Irlando. Prelegoj temos pri Ukrainujo, pri la serĉo de ekster-tera vivo, kaj pri la Bahaa kredo.

La ekskursa programo kondukos la kongresanojn laŭ la spuroj de Jesuo. Oni vizitos diversajn lokojn tradicie ligitajn kun la vivo de Jesuo, kaj esploros la belajn pejzaĝojn ĉirkaŭ la Lago de Galileo. Oni vizitos plurajn lokojn gravajn por kristanoj kaj judoj, kiel la hejmo de Petro, la antikva sinagogo en Kapernaŭmo, kaj la plej malnova sinagogo malkovrita en Magdala kaj malfermita al la publiko antaŭ nur kelkaj jaroj.

Dimanĉe oni vizitos la urbon Jeriko, la Mortan Maron, kaj Masada. Tiuj kongresanoj, kiuj restos por la ses-taga post-kongresa ekskurso, poste vojaĝos ankaŭ al Jordanio (al la dezerta natura rezervejo Wadi Rum kaj la mondfama Petra), antaŭ ol reveni en Israelon pasante tra Eilat kaj Jerusalemo, kaj reen al Telavivo.

Amri Wandel
 

La kongreso komenciĝos baldaŭ, sed ne estas tro malfrue por aliĝi! Vi trovos pli da informoj en la paĝaro de la kongreso.

  • Ŝati 1

Amri Wandel estas profesoro pri astrofiziko ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Li estas vicprezidanto de UEA, iama prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo kaj redaktoro de ĝia bulteno Israela esperantisto (2008-2017), prezidanto de la Internacia Akademio de Scienco, kaj membro de la Akademio de Esperanto. 


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • antikva: malnovega.
  • bahaa: rilata al religia movado fondita en Irano en 1863, kiu instruas serĉadon de la vero kaj unuecon de la homaro.
  • dezerto: regiono, kie preskaŭ neniam pluvas, tiel ke ĝi estas tre seka kaj kun malmultaj kreskaĵoj.

335684574_Dezertopx..jpg.a5b714731ee53fd12cd341ecc6c13eaa.jpg

  • Eŭritmio: sistemo de sin-esprimado per movoj kaj danco.
  • fabelo: imagata rakonto pri mirindaj okazaĵoj.
  • judo: membro de religia grupo, kiu nun troviĝas precipe en Israelo sed ankaŭ en multaj aliaj landoj.

942233507_Judopx..jpg.b8aa1dccc08807d697f5ed4471a56c2f.jpg

  • magio: la arto fari (aŭ ŝajnigi fari) mirindaĵojn per neklarigeblaj super-naturaj rimedoj.
  • parto-prenanto: ĉe-estanto en iu aranĝo.
  • pejzaĝo: regiono konsiderata kiel bela aŭ interesa rigardaĵo por homaj okuloj.
  • pup-teatro: teatraĵo prezentata de pupoj anstataŭ homoj.

1348967142_Pupteatropx..jpg.8fc0e40fcdb5153329da67d38eb72c3e.jpg

  • rezervejo: regiono, kie la lokaj bestoj kaj kreskaĵoj rajtas vivi sub naturaj kondiĉoj en plena libereco.
  • sinagogo: juda preĝejo.

574427180_Sinagogopx..jpg.10ce39bed0e128a99c692a30f7a8a98f.jpg

  • spektaklo: prezentaĵo, ekzemple en teatro aŭ kinejo; ĉia vidaĵo, kiu altiras atenton kaj intereson.
  • spuro: postsigno, pied-signo.

human-g0a672ad10_640.jpg.65ea7ca2f4442c9c92c3f1236296481d.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Vendrede la 21.4 finiĝis la postkongresa ekskurso de la 23-a Israela Kongreso okazinta en Tiberiado la 13-16.4.2023 kun pli ol 30 partoprenantoj (13 el eksterlando). La riĉa okazinta programo videblas en la IK-retejo, http://esperanto.org.il/ik23.html#programo

La tradicia post-kongresa ekskurso daŭris 6 plenplenajn tagojn (16-21.4 kun 12 partoprenantoj). Mirinda vojaĝo kiu pasis kvar marojn (Galilea, Morta, Ruĝa kaj Mediteranea), vizitis ekzotikajn lokojn kiel Jeriko, Masada, Wadi Rum, Petra, Eilat, kaj fine Jerusalemon kaj Tel-Aviv-Jafon.
 
Lunde la 1.5 okazos en la Tel-Aviva klubo hibrida kunveno, kiun partoprenos ankaŭ la eksterlandaj partoprenintoj (per Zoom) por rakonti pri siaj spertoj kaj travivaĵoj. Kiel kutime en la Zoom-ejo https://huji.zoom.us/j/7508982919, 18:30-20 (15:30-17:00 UTC).
Vidu ankaŭ en ES https://eventaservo.org/e/38d44e.
  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.