Salti al enhavo

Duolingo nur por anglalingvanoj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Kalle Kniivilä.

La 5-an de januaro ĉi-jare aperis en uea.facila artikolo pri la Esperanto-kursoj en Duolingo. La verkinto, Pascal Dubourg Glatigny, prezentis la situacion sufiĉe pesimisme. Nur tri monatojn poste, la suba artikolo el Libera Folio montras, ke liaj timoj efektive realiĝas. La artikolo estas mallongigita kaj simpligita por la legantoj de uea.facila.


Estonte nur tiuj, kiuj jam scias la anglan, povos lerni Esperanton per Duolingo. La kursoj de Esperanto en la franca, hispana kaj portugala malaperis el la retejo, kaj la longe preparita kurso de Esperanto en la ĉina neniam aperis.

Tiuj kursoj de Esperanto malaperis pro decido de Duolingo ne plu akcepti novajn lernantojn en tiuj lingvoj. Tiuj, kiuj jam komencis la kursojn, provizore povos plu lerni, sed la kursoj ne estos ĝisdatigataj.

Ruth Kevess-Cohen, iama gvidanto de la teamo de la anglalingva Esperanto-kurso de Duolingo, ricevis oficialan klarigon de Duolingo:

“Ni volas koncentri niajn energion kaj rimedojn sur la plibonigo de niaj nunaj kursoj. Ĝis nun tiuj tri kursoj ricevis tre malaltan interesiĝon kompare kun aliaj kursoj en la platformo, kaj ni ne vidas realisman vojon por subteni ilin, almenaŭ en la nuna tempo. Bonvolu noti, ke ĉi tiu decido ne estas definitiva, kaj ke ni rekonsideros nian liston de kurs-proponoj ĉiujare.”

En la praktiko tio signifas, ke dum la antaŭvidebla estonteco eblos lerni Esperanton ĉe Duolingo nur pere de la angla lingvo. Tio ankaŭ signifas, ke la laboro de multaj volontuloj, kiuj okupiĝis pri la Esperanto-kursoj, grandparte estas forĵetita.

La kursoj en la aliaj tri lingvoj ne tuj malaperos, sed novaj lernantoj ne facile povos registriĝi en ili, ĉar ili estas kaŝitaj.

Granda ŝanĝo en la koncepto de Duolingo okazis jam antaŭ du jaroj, kiam la entrepreno ĉesis uzi volontulojn por evoluigi novajn kursojn kaj iĝis plene komerca entrepreno. Ĝis tiam, dum preskaŭ dek jaroj, volontuloj havis gravan rolon en la ellaborado de novaj kursoj, interalie la kursoj pri Esperanto. Nun Duolingo volas koncentriĝi je tiuj kursoj, per kiuj ĝi povas gajni monon.

La unua Esperanto-kurso en Duolingo, tiu en la angla, estis lanĉita en 2015. La kurso en la hispana estis lanĉita fine de 2016, tiu en la portugala en 2018, kaj la franclingva kurso en 2020. Kurso de Esperanto por ĉinlingvanoj estis anoncita en 2021, sed neniam aperis.

La portugallingva kurso de Esperanto laŭ tiama informo en la retejo de Duolingo havis en januaro 150 000 aktivajn lernantojn. Tio laŭ la entrepreno estas “tre malalta interesiĝo kompare kun aliaj kursoj en la platformo” – alivorte, la kvanto de lernantoj ne sufiĉas por doni al Duolingo la deziratan profiton.

La anglalingva kurso de Esperanto nun havas 323 000 aktivajn lernantojn, laŭ informo en la retejo. Momente tio ŝajnas sufiĉi por certigi profiton, ĉar oni ne anoncis fermon de tiu kurso. Tamen, same kiel ĉe la aliaj kursoj, ne plu eblas ĝisdatigi gin. Jam de du jaroj, neniu povas korekti erarojn, raporti misfunkciojn en la ekzercoj, aŭ aldoni novan materialon al la angla versio de la kurso.

Poste aperigo de la supra artikolo en la retejo Libera Folio montriĝis, ke la ne-angalalingvaj kursoj plu estas atingeblaj por novaj lernantoj, sed nur se oni scias, kiel trovi ilin. Jen la ligiloj por la tri kursoj:
por la portugallingva kurso;
por la hispanlingva kurso;
por la franclingva kurso.

Ne estas klare, kiel longe tiuj ligiloj restos aktivaj.

Libera Folio

Libera Folio estas sendependa movada bulteno, kiu aperas nur en la reto. La redakcio de Libera Folio strebas sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado.


  • al-doni: doni aŭ diri ion plian, krom tio, kion oni jam donis aŭ diris.
  • definitiva: ne plu ŝanĝebla post la lasta, fina ŝanĝo.
  • entrepreno: ekonomia unuo, ekzemple komerca, industria, bonfara kaj simile, kiu produktas ion aŭ plenumas iun taskon.
  • koncentri: direkti sian atenton aŭ siajn penojn al centra punkto. 
  • koncentriĝi: direkti sian plenan atenton al io.
  • koncepto: ĝenerala ideo pri nekonkreta afero, mensa bildo pri io.
  • lanĉi: prezenti la unuan fojon novaĵon por ĝenerala uzado (ekzemple novan agadon, novan verkon, aŭ simile).
  • oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • pesimisme: rigardante la estontecon sen multaj esperoj; ne atendante bonajn rezultojn.
  • platformo: (en komputado) retejo, kiu ebligas al siaj uzantoj interagi kaj dividi enhavon (ekzemple filmetojn) kun la aliaj uzantoj.
  • profito: utilo aŭ gajno ricevita el vendo aŭ alia agado.
  • provizore: ne daŭre, ne konstante, por nur iom da tempo.
  • registriĝi: enskribiĝi.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo; grupo de homoj, kiuj agas kune por plenumi iun taskon. 
  • versio: aparta formo de teksto/afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto/afero.
  • volontulo: homo, kiu proponas sin por plenumi taskon aŭ fari laboron, plej ofte sen-page.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Malgajiga historio...

Mi ne scias kiom malfacile estus savi la laboron de volontuloj per LibreLingo. Tamen eble valoras mencii ke ekzistas nova kaj simila projekto kies posedanto estas la komunumo mem: https://librelingo.app/about (angle). Ĝuste tial ke LibreLingo estas libera programo kaj ties posedanto estas la komunumo mem tio kio okazis kun Duolingo ne povas okazi per LibreLingo.

Bedaŭrinde, mi ne komprenas kiel oni povas krei kurson per LibreLingo. Kaj tial mi ne povas helpi krom transdoni la informon pri la ekzisto de la projekto. Sed eble/espereble estas iu en Esperantujo kiu povos uzi ĉi tiun informon.

Ligo al komento
share_externally

@GergeljJam ekzistas Esperanto-kurso kreita de esperantistoj. Tio estas la kurso de Lernu.net. Ĝi estas fakte pli bona ol la kurso de Duolingo, kun gramatikaj klarigoj, vortaro, kaj legotekstoj. Krome, ĝi ekzistas en 39 lingvoj, ne nur en kvar. Tio, kio mankas en ĉiuj kursoj faritaj de esperantistoj, estas la kapablo atingi same vastan publikon kiel Duolingo. Kiel vi vidas per la ciferoj en la supra artikolo, cento da miloj da homoj aktuale sekvas la kvar kursojn de Duolingo, kaj certe kelkaj milionoj de kiam la kursoj unue aperis. Male, oni trovas la kurson de Lernu.net nur se oni aktive serĉas ĝin. Supozeble estus la sama rezulto, se oni kreus novan kurson en LibreLingo. Tial ni tiom bedaŭras, ke la Esperanto-kursoj de Duolingo malaperas, ĉar ni malverŝajne sukcesos mem atingi tiom da novaj lernantoj. 

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

@Anna Dankon pro via respondo. Mi ekkomprenis nun: la pli granda problemo estas ke ni perdas reklamvaloron kiun Duolingo donis al la movado.
(Mi konas la retejon Lernu.net. Fakte mi komencis lerni Esperanton tie. Tio estas tre bona loko por eklerni Esperanton.)

Ligo al komento
share_externally

antaŭ 9 minutoj, Gergelj diris:

Mi ekkomprenis nun: la pli granda problemo estas ke ni perdas reklamvaloron kiun Duolingo donis al la movado.
 

@Gergelj Ĝuste tiel! La kurso mem ne estas aparte brila, sed ĝia valoro kiel reklamilo estas nekalkulebla.

Mi estas kontenta ekscii, ke vi mem lernis per Lernu.net. Tiu estas tre bona kurso, sed bedaŭrinde ne same bone konata kiel la kursoj de Duolingo.

Ligo al komento
share_externally

Ligo al komento
share_externally

Ekzistas nun petskribo al Duolingo. Jen la peto:

  • Ke ĉiuj kursoj por lerni Esperanton ree iĝu facile alireblaj en la platformo.
  • Ke oni permesu la remalfermon de la projekto por krei kurson por lerni Esperanton per la mandarena ĉina, subite interrompita malgraŭ grandaj progresoj.
  • Ke la kurso por lerni la gvaranian kaj ĉiuj aliaj restu aktivaj kaj facile alireblaj en la retejo.
  • Organizi kunsidon kun kreintoj de la kursoj kaj reprezentantoj de organizoj por daŭrigi nian jam jardekan kunlaboron.

Subskribu la petskribon ĉe: https://www.change.org/p/for-the-duolingo-esperanto-courses-por-la-esperanto-kursoj

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Bedaŭrinda situacio. Eĉ pli bedaŭrinda pro tio, ke sen kompreni kial Duolingo faras tiajn decidojn, oni supozu ke petskriboj povu influi la situacion. Duolingo iĝis publika kompanio, t.e. ke ĝi vendis akciojn kaj nun la kompanio apartenas al la homoj kiuj posedas tiujn akciojn. La kompanio nun laŭleĝe havas financan respondecon al la akci-tenantoj. Krome, estas malleĝe por publika kompanio (almenaŭ en Usono, pro la leĝo "FLSA" aŭ "Fair Labor Standards Act" esperantlingve "Akto pri Justaj Labornormoj") uzi senpagan laboron (i.a. voluntuloj). Do Duolingo devas fari la decidojn kiuj plej profitigis la akci-tenantojn, sen uzi laboron de tiaj volontuloj kiuj povis helpi en la pli fruaj fazoj (inklude de mi). Dum pli frua etapo por la kompanio, ni povis havi rilaton kun ĝi kiu profitigis nin, kaj pri tio mi dankas, sed tio finiĝis kiam Duolingo iĝis publike tenata kompanio. 

Alena

  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.