Salti al enhavo

La koloro de bruo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Kaj lumo kaj sono estas kreitaj de ondoj. La maniero, laŭ kiu la cerbo interpretas la lum-ondojn, permesas al ni vidi la diferencon inter du koloroj. La sama afero validas por sonoj.

Son-ondoj havas du partojn:

1. Frekvenco: La rapideco de vibrado de la sonondo.
2. Amplekso: La vasteco de la sonondo.

Ŝanĝi la frekvencon kaj amplekson de sonondo rezultigas malsamajn specojn de sono, kaj nia cerbo reagas al ĉiu sono laŭ malsama maniero.

Specoj de bruo

1. Blanka bruo rezultas el ĉiuj son-frekvencoj, kiuj aŭdiĝas samtempe kaj je la sama laŭteco. Ekzemploj de blanka bruo estas:

ventolilo  
polvo-suĉilo
klimatizilo.

 

182321736_Blankabruo.thumb.png.406602cc9188e26020f9eee4bdc62a87.png

 

 

 

 

 

 

2. Rozkolora bruo estas mikso de ĉiuj frekvencoj.  La malaltfrekvencaj estas la plej laŭtaj, kaj la altfrekvencaj estas la plej mallaŭtaj. El tio rezultas trankviliga sono. Ekzemploj de rozkolora bruo estas:

susurantaj folioj
• konstanta pluvo
• mar-ondoj
• kor-batoj
• vento.

 

1867359755_Rozkolorabruo.thumb.png.6a2a72f2984591f2a3f806a17f035c15.png

 

 

 

 

 

 

3. Bruna (aŭ ruĝa) bruo konsistas el profundaj fortaj sonoj je malalta frekvenco. Male al rozkolora bruo, ĝi enhavas malmultajn altfrekvencajn sonojn, kaj tiuj estas malfortaj. Ekzemploj de bruna/ruĝa bruo estas:

• malaltaj muĝaj sonoj
• forta akvo-falo
tondro.

419739322_Brunabruo.thumb.png.147b51ef42e6a0fb424830a11ff7a188.png

 

 

 

 

 

 

4. Blua bruo estas kombinaĵo de kelkaj malaltfrekvencaj sonoj kun pluraj pli fortaj altfrekvencaj sonoj. La plej ofta ekzemplo estas la sono de akvo, kiu ŝprucas el akvotubo.

267811448_Bluabruo.thumb.png.93fe17835067de7fd8d465b89ac7608f.png

 

 

 

 

 

 

5. Verda bruo uzas frekvencojn el la mezo de la spektro. Ĝi estas tre proksima al la bruoj, kiujn ni aŭdas en la naturo.

6. Oranĝa bruo rilatas al muziko. Ĝi estas kolekto de frekvencoj malagordaj. Por multaj homoj, tiu bruo estas ĝena kaj malplaĉa sono

7. Nigra bruo. Same kiel nigro estas la for-esto de koloro, nigra bruo estas la for-esto de sono. Nigra bruo estas pura silento.

Eblas aŭskulti la sonon de la diversaj koloroj per ĉi tiu filmeto:

 

Se oni uzas ilin atente, bruoj povas efiki al la kvalito de la vivo. Rozkolora, bruna kaj blanka bruoj povas esti tre utilaj. Ili povas konduki al:

• pli profunda dormado
• trankviligo de ploranta bebo
• pli efika laborado
• pli bona koncentriĝo
• malpli da streĉo.

La venontan fojon, kiam vi havos problemojn por endormiĝi aŭ koncentriĝi pri iu labor-tasko, ŝaltu iom da bruo.

Myrtis Smith
 

  • Ŝati 3
  • Ami 2

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton. Ŝi estas regula kontribuanto al uea.facila.


  • akvo-tubo: longa maldika ilo, laŭ kiu fluas akvo, ekzemple por akvumi ĝardenon. 

1052240017_Akvotubopx..jpg.741d602fdcd0197762a50961a87760bf.jpg

  • amplekso: grandeco, vasteco.
  • cerbo: griza aĵo interne de la kapo, per kiu oni pensas kaj regas la korpon.

1331450649_Cerbopx..jpg.025a5cfdc7868eb482894475bd56a07c.jpg

  • frekvenco: la rapideco laŭ kiu la ondoj de sono aŭ lumo moviĝadas supren-malsupren dum sekundo.

659322171_Frekvencojpb..png.c3d40880e1eee4ddb1d0eea8d77c0a0a.png

  • klimatizilo: maŝino, kiu reguligas la varmecon kaj sekecon de la aero interne de konstruaĵo.

628586982_Klimatizipx..jpg.8970906cd2be1110508d5758de63505a.jpg

  • kombinaĵo: kunmetaĵo, miksaĵo.
  • koncentriĝo: kapablo direkti sian plenan atenton al tio, kion oni faras.
  • laŭteco: forteco de sono, tiel ke aŭskultanto pli aŭ malpli facile aŭdas ĝin.
  • malagordaj: (pri muziko) malagrabla miksaĵo de du aŭ pli da sonoj, kiuj ne bone rilatas inter si.
  • muĝi: fari fortan, profundan, longedaŭran sonon; krii kiel virbovo aŭ bovino.
  • polvo-suĉilo: maŝino kiu purigas la plankon, en-spirante malgrandajn malpuraĵojn.

51256405_Polvosuilopx..png.5bd68f4b1f2b1603e60032233c955f47.png

  • reagi: agi responde al ekstera afero.
  • spektro: la tuta serio de la diversaj koloroj kaj radioj, el kiuj konsistas lumo; la tuta serio de sonoj de ĉiuj frekvencoj. 

451100979_Spektropbl..png.6c2fa93209ceb49d768fbdee8390a25f.png

  • susuri: eligi mallaŭtan sonon, kvazaŭ moviĝado de multaj arbofolioj en malforta vento.   
  • ŝalti: ekfunkciigi elektron.

2052602208_alti.thumb.jpg.17e2cccf1a95e97ee01fcff8880bb301.jpg

  • ŝpruci: (pri akvo aŭ simile) rapide, salte kaj fortege elflui eksteren.

1648944163_prucipx..jpg.9dc2ff79ec8d39a551fb42ac5c4f25b9.jpg

  • tondro: fortega bruo, kiu okazas samtempe aŭ tuj post fulmo.
  • ventolilo: aparato aŭ maŝino por refreŝigi la aeron.

1629306791_Ventumilopbl..thumb.jpg.613f3391ed1f318002e4e68aae4ef745.jpg

  • vibrado: rapida kaj pli-malpli regula moviĝado de aĵo, kiuj iras kaj reiras trans centra punkto.

Vibrado.gif.4d1603410da73636e3f4b3854d19cb0a.gif

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi volas gratuli al Myrtis SMITH por perfekta artikolo. Ĝi estas interesa, kaj por plenkreskuloj, malgraŭ facil-vortumita. Kaj la "Novaj vortoj" estas bone priskribitaj kun bonegaj grafiketoj por helpi komprenon.

Ankaŭ la legado de Rafa NOGUERAS vere estas perfekta.

Dankon al ĉiuj kiuj helpis krei ĉi tiun artikolon, kaj la tuta projekto http://uea.facila.org .

  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

Multajn dankojn pro tiu tre entuziasma kaj kuraĝiga reago! Ni ĉiuj ĝojas scii, ke niaj legantoj estas kontentaj pri nia laboro! Ĉar efektive ne estis simpla afero verki tiujn facillingvajn difinojn, trovi la ĝustajn grafikaĵojn ktp.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.