Salti al enhavo

La Esperanto-urbo
Herzberg am Harz


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

Meze de Germanio estas eta, mil-jara urbo ĉe la suda rando de la montaro Harz. Ĝia nomo estas Herzberg am Harz kaj ĝi ricevis la oficialan kromnomon "la Esperanto-urbo" en 2006. Tie la tre aktiva Esperanto-Centro faras konstantan agadon por la lingvo: varbas, starigas inform-tablojn, organizas Esperanto-kursojn, seminariojn, kunvenojn kaj eĉ kongresojn. 

IMG_0909r.thumb.jpg.61dcc1e6d84cc8c1aac1c113cea09cc1.jpg

Pro tio multaj Esperanto-parolantoj vizitas la urbon. Ili venas por partopreni Esperanto-eventojn aŭ rigardi la urbon, kie troviĝas multaj ŝildoj, klarig-tabuloj, voj-montriloj ankaŭ en Esperanto por informi turistojn. Multaj homoj venas por ekskursi en la belega regiono, kie estas montoj, riveretoj, grandaj arbaroj, kastelo, multaj malnovaj domoj, ktp

IMG_6441.thumb.JPG.6687b739724a9acfb3f70460e9bc8761.JPG

La Esperanto-Centro havis jam vizitantojn el pli ol 70 landoj, kiuj deziris vidi la riĉajn kolektaĵojn de la biblioteko: librojn, gazetojn, fakliteraturon, sonmaterialojn, filmojn, turismajn broŝurojn, bildkartojn, poŝtmarkojn, afiŝojn, kaj multajn aliajn materialojn. Se vi volus veni al kurso, restadi kaj studi en la biblioteko, aŭ helpi kiel volontulo, vi povos uzi nian gasto-ĉambron, aŭ ni povos helpi al vi trovi tranoktadon je bona prezo en proksimaj hoteloj aŭ feriodomoj. En la ĝardeno de la Esperanto-Centro eblas eĉ tendumi

En nia ĝardeno vi vidos multajn belajn plantojn. Ekzemple tie floras tulipoj kaj klematito kun la nomo Esperanto, la grimp-rozo Zamenhof, la multkolora Rozo de la Espero, kaj simile. Esperanto-benkoj kaj Esperanto-pavilono invitas por paŭzoj kaj interesaj interparoladoj.

Se vi alvenos al Herzberg per trajno, tuj vi rimarkos inform- kaj salut-tabulojn en Esperanto, vidos monumentojn sur la Esperanto-placo antaŭ la stacidomo, kaj povos sekvi esperantlingvajn voj-montrilojn al la urbocentro. Ĉe la fino de la ĉefstrato troviĝas la Zamenhof-monumento. Apud ĝi estas Esperanto-flago kaj vi povos legi salutvortojn en proksimume 50 lingvoj sur granda vitrotabulo. 

IMG_1691.thumb.JPG.f0fa1bd41ab20013b1baa34b707e927c.JPG

Nepre vizitu la urban bibliotekon, kie troviĝas ĉirkaŭ 3000 libroj en Esperanto. La plej fama konstruaĵo en Herzberg estas la Welf-kastelo. En ĝi rigardu la muzeon kaj sur la tria etaĝo ankaŭ la Esperanto-ĉambron, kie okazas ekspozicioj pri la internacia lingvo. Bonvolu uzi la elektronikajn gvidilojn, kiuj klarigas pri la muzeo, historio, ktp. ankaŭ en Esperanto.

Venu al niaj Esperanto-Somerkursoj de la 7-a ĝis la 23-a de julio. Part-tempa partopreno eblos. Ni povos aranĝi por vi tranoktejojn je bona prezo. En la Esperanto-centro vi studos Esperanton kun almenaŭ du spertaj instruistoj. Sed kompreneble vi ne nur studos kaj ĝuos nian grandan bibliotekon, sed ankaŭ festos, ekskursos kaj manĝos! 

Bonvenon al vi en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, kiu havas multajn proponojn kaj servojn por vi dum la tuta jaro!

Peter Zilvar 
Zsófia Kóródy

 

  • Ŝati 6
  • Ami 2

Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy estas aktivuloj ĉe Interkultura Centro Herzberg. Peter, germana esperantisto, estas gvidanto de la Centro. Zsófia, hungarino, loĝas en Herzberg ekde 2003, kie ŝi instruas Esperanton kaj prizorgas la daŭre kreskantan Esperanto-bibliotekon.


  • benko: longa malmola sidilo, ofte sendorsa, por pluraj homoj.

1887635481_Benkowkp..thumb.jpg.ae22664fee5cdad94e0ff90bbd25b5d8.jpg

                                      Foto: Wikipedia/James F. Perry CC BY-SA 2.0

  • broŝuro: libreto kun malmultaj paĝoj kaj paperaj kovriloj, kiu donas informojn pri iu servo, ekzemple pri Esperanto aŭ pri turismado. 

8721877_Brouro(Herzberg).thumb.JPG.86d86961e45b220dac94ab8337a23b0f.JPG

  • elektronika: uzanta sistemon de interne ligitaj elektraj eroj por fari malfacilajn taskojn.
  • grimpi: supreniri malfacile, ekzemple sur arbo aŭ monto.

1622149887_Grimpipx..jpg.a579a8aa4c29a254e9cfaff3cfcc9788.jpg

  • kastelo: granda loĝloko, defendebla kontraŭ atakoj per altaj muroj; granda konstruaĵo kie loĝas reĝo aŭ alia grava persono. 

1578777918_Kastelowkp..thumb.jpg.a130876ff26d74fc51d3b0891d8173b7.jpg

                                      Foto: Wikipedia/WyrdLight.com CC BY-SA 3.0

  • klematito: planto kun belaj floroj, kiu ofte fiks-tenas sin al ligna kadro por supreniri.

1720903571_Klematitopx..jpg.99d50c62cfb088691acfa54fd4bb3fb3.jpg

  • krom-nomo: plia nomo aldonita al la normala nomo de iu homo, kun la celo montri amikecon, moki, aŭ priskribi tiun homon; plia nomo aldonita al la normala nomo de iu loko, kun la celo priskribi la apartaĵon de tiu loko.
  • ktp: kaj tiel plu.
  • monumento: konstruaĵo aŭ ŝtona artaĵo konstruita memore al grava homo aŭ okazaĵo. 

218907687_Monumento(Herzberg).thumb.jpg.2ca0f24dcd298d147899a991f276dd25.jpg

  • oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • pavilono: libere staranta, ne tre granda konstruaĵo, plej ofte lokita en ĝardeno aŭ parko, kutime servanta por amuzaj celoj. 

1668740202_Pavilonopx..jpg.f9bdb5ca22dffb696a8d87a0806fdc64.jpg

  • placo: libera spaco ĉirkaŭata de konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo. 

1163016564_Placowkp..thumb.jpg.ddce5d579a4a63e4c3183597bcdaeab1.jpg

                            Foto: Wikipedia/Sebastian Dubiel CC BY-SA 3.0 de

  • seminario: praktika kurso dum mallonga periodo, en kiu la instruado estas miksata kun diskutado en malgrandaj laborgrupoj.
  • ŝildo: tabulo, ofte el metalo, kun skribita informo.

1459859801_ildopx..jpg.dde9317c8817c84fb1d391661d2e8789.jpg

  • tendumi: dum kelka tempo loĝi en sub-ĉiela loĝejo el ŝtofo. 

1230274280_Tendumejopx..jpg.bbc572a99d93ac112bbdf62ee0e045f3.jpg

  • trajno: fer-voja veturilo. 

604803735_Trajnopx..jpg.770bf9393e63a58e9d3c445604d55e38.jpg

  • tulipo: brilkolora, taso-forma floro, kiun oni kreskigas precipe en Nederlando por vendado al ĝardenoj tutmonde. 

1097091208_Tulipopx..jpg.6e629155a6dd4381b35125bb1cad511e.jpg

  • varbi: konvinki homon membriĝi en grupo aŭ movado.
  • volontulo: homo, kiu proponas sin por plenumi taskon aŭ fari laboron, plej ofte sen-page.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.