Salti al enhavo

Infana rememoro


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Karina Oliveira.

Kiam mi estis naŭjara, Paĉjo kaj mi eksciis, ke mia patrino havas stomakan kanceron.

Unue, mi ne komprenis, kaj tiam mia patrino klarigis al mi, ke ŝi devas iri al la kliniko, por ke oni forigu malsanon.

Mi iris vidi ŝin ĉiutage en la kliniko, mi faris miajn hejmtaskojn tie, mi rakontis al ŝi pri mia tago, kaj poste mi iris hejmen kun mia patro.

Iun tagon ŝi estis operaciita, kaj tio estis malfacila por ŝi. Mia patrino havis grandan doloron sed mia ĉeesto helpis ŝin venki tion.

Ŝi restis sufiĉe longe en la kliniko. Sed tiam, finfine, iun tagon ni revenis hejmen kune. Mi estis plene ĝoja!!!

Proksimume unu monaton poste, la kuracistoj malkovris, ke ŝia kancero revenis, kaj mia patrino devis reiri al la kliniko. Ŝi denove estis operaciita, sed la kuracistoj ne povis eltiri ĉiujn spurojn de la kancero el ŝia korpo.

Iun tagon, mi alvenis al la kliniko por viziti ŝin, kaj surprizis min vidi multajn homojn moviĝantajn antaŭ ŝia ĉambro. Tie estis homoj, kiujn mi certe vidis iam: miaj familianoj kaj geamikoj.

Mi tuj iris por vidi mian patrinon en la ĉambro. Ŝi estis en tiel malbona situacio, ke ŝi ne povis paroli aŭ moviĝi. Estis terure, larmoj ekfluis el miaj okuloj, kaj mia avino diris al mi, ke mi eliru el la ĉambro. Ŝi komprenigis al mi, ke mi ne devas plori antaŭ mia patrino.

Jen mi vidis mian patron apud la muro, plorantan. Tio estis la unua fojo, ke mi vidis lin verŝi larmojn. Li diris al mi, ke tiun vesperon mi dormos ĉe la onklo, ĉar li observas la situacion de la patrino en la kliniko.

La sekvantan matenon, mia onklino vekis min kaj ŝi havis larmojn en la okuloj. Ŝi diris al mi, ke mia patro volas paroli kun mi telefone.

Mi iris al la telefono. Mia patro havis mildan kaj plor-singultan voĉon. Mia koro tre forte batis, kiam li eldiris la frazon: “Doroteo, mi havas bonan kaj malbonan novaĵon. La bona estas, ke via patrino ne plu suferas, kaj la malbona afero estas, ke ni ne plu revidos ŝin.”

Mi malfacile povis elteni tion sed mi ne havis elekton, kiel multaj aliaj.

Marcelin Luheka
 

  • Ŝati 4

Marcelin Luheka estas fervora esperantisto, kiu loĝas en DR Kongo. Li eklernis Esperanton en 2018. Li ŝatas legi kaj lerni pri multaj aferoj. Li estas amanto de la naturo. 


  • el-diri: esprimi en serioza, elpensita maniero.
  • el-teni: havi la forton, energion, volon por akcepti malagrablan situacion sen plendi aŭ subiĝi.
  • kancero: danĝera malsano kaŭzata de kreskaĵo interne de la korpo.
  • kliniko: kuracejo; speciala malsanulejo aŭ fako de malsanulejo por aparta malsano.
  • larmo: akvero kiu fluas el la okuloj, kiam oni ploras.

1121653883_Larmopx..jpg.b1c72132fb249abe1c3487b192c05118.jpg

  • milda: ne akra por la sentoj.
  • operacii: kuraci malsanulon, plej ofte en malsanulejo, per fortranĉo de malsana parto de la korpo.

2140356635_Operaciopx..jpg.0e3ba3b64ac4a968d0cb040dea5aca42.jpg

  • paĉjo: ama vorto por patro (= pa[tro] + -ĉjo).
  • proksimume: ne tute ĝuste, sed nur proksime al la ĝusta; ne precize, pli-malpli, ĉirkaŭ.
  • singulto: aparta sono, kiun oni ellasas pro subita movo de la spir-vojoj interne de la korpo. 
  • spuro: postsigno, pied-signo.
  • stomako: sako interne de la korpo, kiu traktas ricevitajn manĝaĵojn kaj disrompas ilin por ke la korpo poste utiligu ilin.

922725503_Stomakopubl..jpg.e58d3ab3ec5e80602c221a4608d1c789.jpg

  • surprizi: mirigi per subita kaj neatendita okazaĵo.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.