Salti al enhavo

La palaco de Knossos


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

La palaco de Knossos

La plej antikva urbo de Eŭropo estas Knossos, sur la granda insulo Kreto apud Grekujo. Ĝi estis fondita jam en la Neolitika periodo, tio estas en la malfrua Ŝton-epoko. Knossos laŭ la antikvaj grekaj skribaĵoj estis la plej granda kaj grava urbego de Kreto. Ĉirkaŭ la jaro 2000 a.K.E., la loĝantaro de la urbo atingis 18,000 homojn.

La palaco de Knossos estis la politika centro de la Minoaj civilizo kaj kulturo. Ĝi estis forlasita en iu nekonata periodo je la fino de la Malfrua Bronz-epoko, ĉirkaŭ 1380-1100 a.K. Oni ne scias, kial la homoj forlasis ĝin, sed la plej grava kialo verŝajne estis natura katastrofo pro la erupcio de vulkano en la insulo Santorino 125 km. for de Kreto. 

373491207_KalokairinoskajEvans.png.5dac43ea0c64ffcae8f13eaaa5b8daaf.png

Minos Kalokairinos (1843-1907), loka komercisto kaj neprofesia arkeologo, estis la unua kiu malkovris restaĵojn de la Bronzepoka palaco en 1878. Poste la brito Arthur Evans (1851-1941) daŭrigis liajn esplorojn. Evans taksis la fondadon de la palaco de Knossos je ĉirkaŭ 8000 a.K.E. 

180331382_PalacodeKnossos.png.3c09f03d37558c72102cf88efc992091.png

La fundamentoj de la palaco estis konstruitaj el ŝtonoj sur kadro de lignaj tabuloj kaj kolonoj. La ĉefa parto estis konstruita el grandaj, ne-bakitaj brikoj

La muroj de la ĉambroj kaj pasejoj interne de la palaco estis tre bele pentritaj. Ili montris scenojn el la ĉiutaga vivo kaj ankaŭ procesiojn. Sed estas strange, ke milito-scenoj ne troviĝas inter ili. La pentraĵoj montras la vestaĵojn de la tempo. La virinoj estas bele vestitaj kun longaj jupoj, tre malgrandaj talioj, kaj malkovritaj mamoj.

1537149516_Minoamurpentrao1.png.b480d29bcb4dd17923ccd8471c26aa7d.png

440154396_Minoamurpentrao2.png.d6bba4efd31ffaa57467ff6916deb6e0.png

1799802678_Minoamurpentrao3.jpg.dc5c8e364da9a3f81f07f483c86979d4.jpg

Kiam homoj pensas pri la Palaco de Knossos, ili pensas pri la fama labirinto de la grekaj rakontoj. Laŭ la legendo, la labirinto estis konstruita de Dedalo. Tie loĝis la timinda Minotaŭro, kiu estis duone viro, duone bovo. Ĉiujare la najbaraj reĝlandoj devis sendi sep junulojn kaj sep junulinojn al la labirinto kiel manĝaĵon por la Minotaŭro. Finfine la Minotaŭro estis mortigita de la heroo Tezeo.

424531465_Minoamurpentrao4.png.6ba86ac492e899c3422147e03c592850.png

Per jena filmeto (sen vortoj) vi povos spekti rekonstruon de la palaco, kiu montras, kiel ĝi iam aspektis.

Vasil Kadifeli
 

  • Ami 2

Vasil Kadifeli estas turka esperantisto kaj aktivulo en la turka movado.


  • a.K.E.: antaŭ Komuna Erao (= antaŭ la jaro nulo laŭ la internacie uzata sistemo).
  • antikva: malnovega.
  • arkeologo: sciencisto, kiu serĉas kaj studas restaĵojn el malnovegaj tempoj.

arkeologo.jpg.ad616c25653fa89e0964b3c6e2926dec.jpg

  • baki: kuiri panon, kukojn, sed ankaŭ potojn aŭ aliajn objektojn, en fermita kesto aŭ en truo sub la tero.1678272326_Bakipbl..thumb.jpg.396e248e0aed66ba5b24fe6e00c5f976.jpg

 

  • briko: malmola aĵo kun regula formo uzata por konstrui murojn, domojn kaj aliajn konstruaĵojn.

38285104_Brikojpx..jpg.3546a9ba10f169fe9636c46f29726620.jpg

  • bronzo: metalo farita el du aŭ pli da metaloj miksitaj kune, ofte uzata en la prahistoria periodo por fari ilojn, artaĵojn, kaj aliajn objektojn.

1563221951_Bronzopbl..thumb.jpg.93f9b5d09c9f20ec80b085a486f058fa.jpg

  • civilizo: altnivela stato de la homa socio; evoluinta socio, nun sufiĉe malproksima de sia frua kaj natura stato.
  • epoko: aparta tempo-periodo kun siaj propraj ecoj.
  • erupcio: subita elĵeto de fajro, ŝtonegoj, kaj bolantaj fumoj kaj gasoj, el monto.

1520771422_Erupciopx..jpg.f4352dd734e925675ae7e384ad704811.jpg

  • heroo: homo kiu faris eksterordinare grandajn aŭ kuraĝajn agojn; ĉefa persono de rakonto, teatraĵo kaj simile.
  • katastrofo: subita, malfeliĉega okazaĵo, kun teruraj sekvoj por homoj kaj objektoj.
  • km: kilometro.
  • kolono: alta, rekta parto de konstruaĵo, kutime el ŝtono.

462232802_Kolonojpx..jpg.a0883b351c9223f01cf9680cedd8cecd.jpg

  • labirinto: neregula sinsekvo de vojoj, aranĝitaj tiel ke estas malfacile trovi la elirejon.

1677610883_Labirintopx..jpg.2d3d56d49f08d1dee7d76f9dcba16a3b.jpg

  • legendo: rakonto pri malnovaj okazaĵoj, en kiu la historiaj faktoj estas intermiksitaj kun imagitaj mirindaĵoj.
  • mamoj: du elstaraĵoj sur la brusto de virino, kiuj produktas lakton por manĝigi ŝiajn infanojn.

Mamoj.jpg.e03da3a3c02bcb32e190f5b25fc0afd1.jpg

  • palaco: grandega kaj tre brila domo de reĝo aŭ alia homo de tre alta socia nivelo; domego de grava ŝtata oficejo.

494745360_Palacopx..jpg.5a8cc5d057e7a8f9d26fc631ca23ebaa.jpg

  • procesio: marŝado de homoj, unu post alia, kutime en speciala okazo.

817956905_Procesiopx..jpg.80867f59275c0c7e24e31979c2891078.jpg

  • sceno: seninterrompa peco de teatraĵo, filmo aŭ romano, pri unu situacio, kaj okazanta kutime en unu loko; vidindaĵo prezentata al la rigardanto en bildo aŭ foto.
  • talio: parto de la homa korpo, cirkaŭ la mezo de la korpo sub la brusto.

189128316_Taliopx..jpg.756efdcf7ae061883bdf5413bd940d0f.jpg

  • vulkano: monto, kiu elverŝas fajron, kaj bolantajn fumojn kaj gasojn el profundaĵoj sub la tero.

1728648288_Vulkanopbl..thumb.jpg.16494b3d6e6b780f50121da102868d34.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

La granda insulo Kreto situas ne “apud”, sed en Greklando (kompreneble, apud kontinenta Greklando!) En Balkanio (kaj ne nur), tiaj detaloj povas estigi akrajn kverelojn !

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.